Hans-Georg Kaiser's articles with the keyword: Cezar-poemo

  • Eder Benedetti: Esperanto la internacia lingvo (grafikaĵo) + Hans-Georg Kaiser: Verda stelo, nia stelo (rimpoemo)

    - 13 Feb 2015
    Benedetti: Esperanto la internacia lingvo
    Hans-Georg Kaiser Verda stelo, nia stelo (por la nevenkebla duopo Ed & Pris) Verda stelo, verda stelo, lumu ĉiam kaj kun helo! Lumu do en mornaj tagoj. Lumu kontraŭ ĉiuj plagoj! Verda stelo, hela stelo, brilu por enmonda belo. Brilu al amikoj niaj. Brilu al la verebriaj. Verda stelo, bela stelo. Lumu do en la ĉielo. Lumu al ni sur la tero. Lumu plu eĉ en infero. Verda stelo, nia stelo, brilu hele kiel velo. Brilu, se vin stult' disrompas, ĉar vi nin nen…

  • Cezar: Klaŭn' Esperanto (poemo)

    - 17 Dec 2012
    http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/04/cezar-klaun-esperanto-rimpoemo.html Klaŭn' Esperanto Klaŭn' Esperanto, la ĝojperiganto, nodas sin gaje kravaton al banto. Klaŭn' Esperanto kun sia lekanto haltas survoje surkape por kanto. Klaŭn' Esperanto, sopirogiganto, saltas eĉ foje transkape pro vanto. Klaŭn' Esperanto, kamufloŝatanto, ĉevalas laŭ-Troje kun verda galanto.

  • Hans-Georg Kaiser: : Mi volas esti via papilio (prozpoemo) Hans-Georg Kaiser : Ich will dein Schmetterling sein (Prosagedicht)

    - 15 Jul 2014
    Papiliofantazio
    Hans-Georg Kaiser Mi volas esti via papilio Mi volas esti via papilio, lasu min danci sur vi. Ho, amato, karulo, lasu min danci sur via aloga korpo. Lasu min flirti ĉe vi, ĉe via impertinenta buŝo, ĉe viaj bluaj okuloj, sur via nazopinto, sur via amorilo... humm.. Ho, amato, karulo, lasu min danci sur vi. Mi volas esti via papilio. Flirti al vi mi volus. Surflugi vin mi volus. Sur vi danci mi volus. Kaj zigzagi sur vi mi volus, ĝis mi svenus sur vi, tion mi…

  • Hans-Georg Kaiser: Erotika plezuro (rimpoemo )

    - 14 Jun 2012
    Erotiko, teatraĵo
    Hans-Georg Kaiser Erotika plezuro Se vi min kisas per okuloj, mi scias eĉ sen gazetuloj, ke tio estas invitado por seksplezur' post akra plado. Se jen okuloj miaj lumas, ĉar viaj gaje palpebrumas, kaj viaj manoj miajn prenas, ni ambaŭ nin ne plu detenas. Jen sekvos tuj miraklaj agoj, Jen sonos ĝemduet' dum vagoj sub ĉielark' ĉe ruĝa floro, sur la divan' dum vigla horo. Vi vibros nun jam kun emfazo. Ni venos tuj ĝis la ekstazo. Mi…

  • Hans-Georg Kaiser: Fino de heliko (rimpoemo)

    - 10 Apr 2012
    Heliko
    Hans-Georg Kaiser Fino de heliko Heliko venis al la limo kaj tie pensis tuj kun timo, ke ĝi ja ne limako estas. Ĉu ne pli saĝus, se mi restas? Ĝi rampis tamen trans la limon, plu sentis en la koro timon. Jen kaptis ĝin la doganisto, tre alte ranga oficisto. "Vi kial portas domon, besto? Kun hejm' vi estas, sed sen vesto?" "Mi, la helik', laŭlime iras kaj iom da aero spiras." "Ĉu vi por via domo pagis aŭ simple trans la limon vagis?" "La pluvo min ĉe l' pago ĝenis, ega…

  • Hans-Georg Kaiser: La fendo de l' mondo (rimpoemo)

    - 22 Apr 2015
    Blue house - blua domo 1
    Hans-Georg Kaiser La fendo de l' mondo Ennokte surstrate mi iras, nur venton kaj fridon enspiras. Flankstrate kalvuloj ekkrias, ebrie kaj fie manias. Baldomo en blu' lumineskas. La fendo de l' mondo plu kreskas. https://cezaroriginaloj.blogspot.com/

  • Hans-Georg Kaiser: Ne fariĝi, nur esti (rimpoemo)

    - 19 Apr 2013
    Babilaĉulo / Vantaj homoj
    Hans-Georg Kaiser Ne fariĝi, nur esti Fariĝi vi ne volas, vi volas esti nur. Sed kiel ajn vi rolas, de vi ne restos spur'. Vi estas sen kuraĝo kaj vivas por la pomp'. Pro mank' de certa saĝo vi vivas nur de tromp'. Vi iras al kongresoj, por ke ni vidu vin. Sed viaj interesoj nur vente montras sin. Vi vivas por speguloj kaj vantas en la lum', fieras inter nuloj kaj eĉ sen palpebrum'. Vi montras vin kaj rolas, laŭ dir' nur pro plezur'. Fariĝi vi ne volas, vi vol…

  • Hans-Georg Kaiser: Ni (rimpoemo)

    - 18 Sep 2012
    Neforgesumin-floro
    Hans-Georg Kaiser Ni Foje supre, foje sube, ŝvebas mia sprit' en blu'. Ĉu balone aŭ ĉe-rube, min ne kaptas la enu'. Tra la park' mi iras lante pro la nuboj en ĉiel'. En kvieto kaj verkante, gvidas min plezura cel'. En la tagoj, en nokthoroj pensas mi pri la belec', pri scienco kaj furoroj, pri magia eternec'. Tamen vivas mi surtere, foje trafas min sufer'. Sed mi strebas plu sincere kaj al amo kaj al ver'. Kun estim' kaj malestimo vivas mi en nia mond', dum labor…

  • Hans-Georg Kaiser: Sorto kaj destino (rimpoemo)

    - 26 May 2015
    Belulino kun scivolulo
    Hans-Georg Kaiser Sorto kaj destino Naskite en hazarda tempo ni vivas en malĝusta lok'. Envintre logas nin printempo. Destina estas la epok'. Jen viro volus esti ino jen ino revas esti vir'. Ĉu sorto estas, ĉu destino? Ĉu ĉio estas nur konspir'? Kaj kial estas ni malriĉaj, naskiĝis ie en vilaĝ'? Ni kial estas superstiĉaj? Pro kio mankas ofte saĝ'? Militoj ĉiam reeksplodas, soldatoj mortas en batal'. Aliaj iam nin marodas, ĉu ĉio tio pro fatal'? Ĉu nur h…

  • Lily / Cezar: Impulso pro letero / Renkontiĝo pro amoro (originalaj poemoj —laŭ ĉinesko Zhuzhici)

    - 28 Jan 2010
    Papiliofantazio
    http://cezarkulturo.blogspot.de/2013/07/cezar-impulso-pro-letero-lily.html Cezar Impulso pro letero —laŭ ĉinesko Zhuzhici Ĉe danc' sur koridoro en ne tro frua horo li ŝvebis papilie feliĉa pro favoro. Ne estis do ignoro aŭ tro rigida moro. "Nur trajno malfruiĝis", ŝi skribis kun fervoro. Ŝi nomis lin sinjoro, amata trobadoro. Nun dancas li sur nuboj kaj revas pri amoro. PS: laŭ ĉina fiksforma poemo el kvar versoj de sep s…

  • Davis S.: foto + Hans-Georg Kaiser: Bugivugi-piano (rimpoemo)

    - 03 Mar 2012
    Bugivugipiano
    Hans-Georg Kaiser Bugivugi-piano "Sen bier' muzik' ne sonas", nin la pianist' admonas. "Sen bier' pian' ne ludas, aŭ la sonoj sobre krudas." La muzik' bezonas fluon kaj biero peras ĝuon. Tuj bieron do alportu, ke muziko mia fortu." Refr. (dufoje): "Sen bier' pian' ne ludas, aŭ la sonoj sobre krudas." PS: Bugivugio estas Boogie-Woogie, jen ritma variaĵo de la bluso, mododanco. Bugiviugi-piano kun iom da fantazio similas al tiu foto de David Sn. Nur la biero sur la…

  • Hans-Georg Kaiser: Dentradulo (rimpoemo por foto de David S.)

    - 14 Jun 2015
    dentraduloj
    Hans-Georg Kaiser DENTRADULO Mi povas vidi vin en felo, tra via haŭto el mielo. Mi fiksas vin per ŝtalokuloj kaj vidas, ke vi estas nuloj. Maŝina estas mi, ne drola, nur por rezisti tre malmola. Sed, se vi tiel plu min gapos mi vin tuj per martelo frapos. Kaj se vi pensas, ke mi aĉas, jen sciu do, ke vi nur klaĉas. Se estas hom' sen fantazio, li vidas nur sin mem post ĉio. PS: Spontane verkita por tiu ĉi konstruktivisma foto de David Sn. https://ce…

  • Hans-Georg Kaiser: Ĉu mapo de l' land' Kraterio? (rimpoemo) + David Sn. (foto)

    - 16 Jun 2015
    Ĉu mapo del' land' Kraterio?
    Hans-Georg Kaiser Ĉu mapo de l' land' Kraterio? (por foto de David el Izraelo) Ĉu mapo de l' land' Kraterio? Ĉu eble Laflandio? Amikoj, mi estas ne Dio. Sed David pli scias pri tio. Respondis do David ĝentile: "Cerbumu ne plu tro subtile, mi diras nun sobre trankvila: jen arbotrunk' renosimila." https://cezarfotoj.blogspot.com/

  • Cezar: Ankro kaj ĉeno (poemo)

    - 05 Feb 2014
    Ankro
    Cezar Ankro kaj ĉeno Marist' veturas sur la mar' sen lia amikin'. Sed ankris li ĉe ŝi dum jar'. ĉar ĉenoj logis lin. Nu, ĉeno estis ŝi por li, nur foje ankaŭ ben'. Sed sur la maro nur por si, li revas pri la ĉen'. Ŝi estis longa kiel ŝnur', amore tenis lin. Li estis luda ankro nur kun magra in' sur sin'. Sed mankas ŝipe ankroĉen'. ne eblas ankrohor'. La ŝipon levis flus' sen pen'. Ĝi drivis gaje for. "Mi estas via belulin' sur vasta vasta mar', mi, ho marist', nu…

  • Hans-Georg Kaiser: Malnovaj domoj (foto + rimpoemo)

    - 23 Jul 2015
    domo kun trabaro
    Hans-Georg Kaiser Malnovaj domoj En la malnovaj domoj maljunas ofte homoj, plej ofte vere bonaj, malofte fi-admonaj. Se domo tre belegas, olduloj ĝin plu flegas. Se domoj ekformortas, olduloj jam ne fortas. https://cezaroriginaloj.blogspot.com/

  • Hans-Georg Kaiser: Aŭtorado katdormeja (rimpoemo por foto)

    - 31 Mar 2015
    Katdormejo aŭtorado
    Hans-Georg Kaiser Aŭtorado katdormeja "Por la dorm' loĝeja lok'!" estas ne por mi la vok'. Mi sur aŭtorado dormas; tio korpon bele formas. Restu for pri katkaban', eble eĉ kun kata pan'! Estu mia dorm' agrabla gumomola, ne sursabla. Se min vekos la maten', mi foriĝos tuj sen pen'. Se la aŭto ekveturos, mi per unu salt' surspuros. https://cezaroriginaloj.blogspot.com/

  • Cezar: Sankta besto (poemo)

    - 28 Jul 2010
    bovino melkenda - zu melkende Kuh
    http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-sankta-besto-tia-bovo-tre-dikfela.html Cezar Sankta besto Tia bovo tre dikfela foje revas, ke ĝi devas manĝi tiom ĝis ĝi krevas. Ĝi nur staras, kaj ĝi faras ja neniom aŭ nur iom. Sankta besto rajtas tiom. Ne mirindas kaj ne indas pigra vivo en sankteco. Kie restas jen la deco?

  • Hans-Georg Kaiser: Cikonio kaj urbestro (rimpoemo)

    - 02 Apr 2012
    cikonio sur tegmenta nesto
    Hans-Georg Kaiser Cikonio kaj urbestro Ennestas juna cikonio el fora lando Liberio! Sur alta loko de tegmento eltenas ĝi jen eĉ en vento. Urbestro bone ĝin komprenas, kaj tial multe pri ĝi penas. Kun cikonioj sur la domoj pliiĝas ankaŭ idaj homoj. La kara viro bone scias, ke nia land' pri beboj krias. Li tial kreis tian neston, por havi ofte bebofeston. https://cezaroriginaloj.blogspot.com/

  • Cezar: Intrigantoj (poemo)

    - 12 Jun 2009
    anĝelo
    http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/06/cezar-intrigantoj-rimpoemo.html Cezar Intrigantoj Se vi la kanajlojn ŝatas, via viv' malbone statas. Intrigantojn ne favoru. Maliculojn ne adoru. Malbeligas la fieco, tiu galo kontraŭ deco. Se vi tias, kalumnias, eĉ ne koko pro vi krias. Kvankam tio saĝe ŝajnas, kaj profito kiom ajnas, vi finfine tamen solus, eĉ, se vi armilpetolus. Ec se iu klan' aplaŭdas kaj vin glorokante laŭdas, restas vi p…

  • Cezar : Sorĉokanto kontraŭ la kancero

    - 21 Jul 2009
    Cezar : Sorĉokanto kontraŭ la kancero
    http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/08/cezar-sorcokanto-kontrau-la-kancero.html Cezar Sorĉokanto kontraŭ la kancero (por Paula P. kaj ĉiuj, kiuj suferas je kancermalsano) „Ha, mi nun trovis vin ĉe l' fin'. Ho, mia kara, ludu kun mi, mi volas esti kunul' por vi." Kancer' ŝteliĝis jam en ŝin. „Ne, kanceret', malbenas vi. Kunul' ne estu, kaj ne al mi! Foriru tuj, foriĝu haste; la kuracist' vin punos draste.“ „Ho, karulin',…

  • Katalin Kovats (foto de la murtrapasulo) + Hans-Georg Kaiser: Fantomas' (rimpoemo)

    - 24 Jun 2015
    La viro, kiu iras tra la vando / kreita de la skulptisto (!) Jean Marais
    Jen verkisto Marcel Aymé, kiu verkis la novelon "Viro iras tra la vando". La plastikon kreis aktoro Jean Marais, kiu ankaŭ rolludis Fantomason. Mi pensis erare, ke la murtrapasulo estas Fantomaso, sed li estas tute alia kaj eĉ bonkora homo, kiu, kvankam li havas la kapablon iri tra vandoj, malfeliĉe estas enamiĝinta al edzinigita damo, kiu ŝatas lin, sed ne povas vivi kun li. Hans-Georg Kaiser Fantomas' Jen iras viro tra muro, en kriminala epok'. timigas nin sen mezuro,…

  • Hans-Georg Kaiser: Voko de l' papilio (rimpoemo)

    - 17 Feb 2021
    Bunta papilio
    Hans-Georg Kaiser Voko de l' papilio Bela bunta papilio vokis min sen vort' al si. Kia viglo kaj pasio, kia flugo kun graci'! Min fascinis ĝia belo, la perfekta harmoni', ĝia danco en la helo, la flirtado ĉirkaŭ mi. Perpleksigis min la vesto de l' ensorĉa belulin'! Ho, plej bela dam' de l' festo, mi adoras, amas vin!

  • Hans-Georg Kaiser: Neĝoreĝino (rimpoemo)

    - 01 Jul 2012
    Cezar: Neĝoreĝino
    Hans-Georg Kaiser Neĝoreĝino Akraj estas ŝiaj limoj kiel mure vitropec'. Nin minacas ŝiaj timoj ŝi sin kaŝas en solec'. Firmaj estas ŝiaj pordoj kaj post tiuj sanga vund'. Ŝi sin baras kontraŭ hordoj kaj la koron sur la grund'. Kiel besto ŝi atakas, kaj kondutas kiel Sir'. Ŝin neniu ĉirkaŭbrakas, eĉ ne pli bonstata vir'. Citadele de soleco ne videblas la dolor'. Nur vundita kor' sen deco ene krias pro horor'. Ŝi jam eĉ ne volus scii, kio estas post la lim…

  • Hans-Georg Kaiser: Vodkobotelo, glaso kaj poeto (rimpoemo)

    - 13 Jun 2012
    vodko glaso
    Hans-Georg Kaiser Vodkobotelo, glaso kaj poeto Se la glas' rapide trinkas, la botelspegulo sinkas. "Vodkon lante trinku bone", diras la poet' admone. Se botel' pro em' bonkoras, ĝin la glas' des pli adoras. "Vodkokiso gustas bone", gluglas la botel' ĝojtone. "Vodko estas ĉarma nomo", tintas tuj la glas' laŭ homo. "Per kunpuŝ' ni ofte tintu, la poeta sprit' ne intu." Tre la glas' la vodkon ŝatas, ĉar ĝi la animon flatas. Ke detruas ĝi hepaton, eĉ ne vekas et-kompat…

  • Cezar : Konsiloj por malĝoja amikino

    - 05 Mar 2010
    La ĉemizo de feliĉulo
    Cezar Konsiloj por malĝoja amikino Lernu vin, ho kara, ŝati, ĉar ne helpas sin kompati. Se vi estas por vi blinda, mankas memestimo inda. Ĉar ja estas sed kaj tamen, vi neniam diru amen! Se necesas, eĉ adultu, sed neniam simple stultu. Vi ne estu ŝaf' kaj predo aŭ citrona in' aŭ ledo. Estu freŝa, estu forta, se necesas, eĉ senvorta. Estu, kiam ajn, kuraĝa, kaj ĉe l' fin' de l' vivo saĝa. Flugu sola al la Luno, brilu ene kiel suno. Lernu esti sen modest…

  • Cezar : Seks', drogoj & rokenrolo

    - 05 Mar 2010
    sekso drogoj rokenrolo
    http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-seks-drogoj-rokenrolo-rimpoeemo.html Cezar Seks', drogoj & rokenrolo "La fiaj punkoj ĝin ne scias, ke Mort' al ĉiu el ni krias. Jam de l' unua vivotago do Morto estas daŭra plago. Vi vivas laŭte kaj ebrie, diboĉas droge kaj sendie. La morto kaptos vin ĉe l' fino kaj tenos vin en sia sino." "Vi, stulta homo, vane plendas! Nur ĉar la mort' post vivo endas, ni pri la mort' cerbumu frue…

  • David Sn.: Testado (foto) Hans-Georg Kaiser: Knabo ludas kun plastaj trinkujoj (rimpoemo)

    - 07 Jul 2014
    Testado - Knabo ludas kun plastaj trinkujoj
    Hans-Georg Kaiser Knabo ludas kun plastaj trinkujoj Ĉu li metu flanken ĉiujn, aŭ nur iun aŭ nur iujn? Li ne scias vere bone. Ĉu prefere tiun fone? Kiel ajn li faros ĝin, mankas iom la rutin'. Ĉu li metu ĉiujn vice, ĉu en aro laŭpolice? Ĉu li lasu ilin sune? Ĉu stakigu ilin kune? Li plu luktas pri decid'. Ĝenu ne per laŭta rid'! Ĉar la knabo ne nur ludas, sed pripensas kaj konkludas, forgesante pri la mondo dum medito pri la rondo. Li konstruas kun cerbum' dum fotad…

  • Peeraerts: Kapdoloroj (foto) + Hans-Georg Kaiser: El la ĉielo (rimpoemo)

    - 04 Nov 2013
    Vere stulte
    Hans-Georg Kaiser El la ĉielo (libere laŭ Lutero) El la ĉielo venas mi, alportas bonon nur por vi. De la bonaĵoj, vere multe. Pri tio kantas mi nun stulte. Sur vian kapon fekas mi, ke bone kresku, kara, vi. Mi monumentojn tre beligas aliaĵn birdojn eĉ instigas. PS: Laŭ foto "Kopfschmerzen" de Paŭlo Peeraerts el ipernitio, vidu la foton supre. https://cezaroriginaloj.blogspot.com/

  • Hans-Georg Kaiser: Grumblu, sed ne tro (rimpoemo)

    - 30 Jun 2012
    Hans-Georg Kaiser: Grumblulo en trinkejo
    Hans-Georg Kaiser Grumblu, sed ne tro al juna sovaĝulo Grumblon oni devas havi, sed ja ne por ĉiam pravi. Grumblo estas granda forto. Grumblu do pri via sorto. Grumblo helpas ĉe l' defendo. Ne subiĝu al pretendo. Montru foje viajn dentojn kaj ne timu viajn sentojn. Grumblu, kara, ne grumbladu, ne en grumbla sento vadu. Se vi ĉiutage grumblus, vi en ĉiu kazo stumblus. Grumblo estas grava eco, fonto eĉ de vera deco. Sed la grumblon mem ne cel…

  • Hans-Georg Kaiser: Kaj tamen (prozpoemo) + Hans-Georg Kaiser: Und dennoch (Prosagedicht)

    - 09 Aug 2012
    Kaj tamen (Ĉu tiuj okuloj povas mensogi?)
    Hans-Georg Kaiser Kaj tamen Mi ne skrapas je la kvina la pordon. Mi ne hurlas kvazaŭ ammalsana. Mi ne disŝiras pro sopiro al vi vian tapiŝon kaj viajn ŝuojn. Mi ne mordas poŝtoficistojn gamben, kiuj volas transdoni amleterojn al vi. Mi ne manĝas vin kun haŭto kaj hararo, se vi plukas florojn por avino en via rozoĝardeno kaj ĉe tio tiel favorplene endormiĝas, ke mi povus tuŝi vin je la nazo. Mi ne bojas pro kolero, ĉar vi denove ne rimarkis, kiom volonte mi volus leki ĉiujn…

  • Cezar : Unuan fojon en amo (poemo)

    - 10 Mar 2010
    Unuan fojon en amo
    http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-unuan-fojon-en-amo-rimpoemo.html Cezar Unuan fojon en amo Unue temis nur pri kis' pro vet' en bus' (kaj poste ĝis!), kiun ŝi donis lin. Sed poste ŝi ekruĝis tre. Li ridis laŭte post 'he, he!' kaj certe pro fascin'. Ŝi kveris kvazaŭ kolombin' en flustroton': "Mi amas vin! Vi estas en la strat' najbar''. Rekisis li ŝin tuj kun ĉarm'. Tra ŝia korpo fluis varm' - por tuta frida jar'. Li tiris ŝin al iu park' ku…

  • Hans-Georg Kaiser: Birdohomo (fablo)

    - 16 Aug 2012
    desegnis Leonardo da Vinci (La birdohomo)
    Hans-Georg Kaiser Birdohomo fablo Viro kun la nomo Malgriz, kiu – sen frapi ies atenton – vivis dum multaj jaroj en Grizlando, en nubskrapulo, forlasis iutage sian loĝejon proksime de la kelo kaj veturis per la lifto supren. Sur lia dorso videblis du flugiloj, kiuj iom ĝenis lin, kiam li iris en la lifton. La nubskrapulo havis 45 etaĝojn. Tute supre li preskaŭ firmpinĉiĝis kun la flugiloj en la lifto. Tiam li iris tra fera pordo sur la tegmenton, enspiris rapide kaj forte kaj e…

  • Cezar : Vampirino Lola / Hans-Georg Kaiser: Vampirin Lola

    - 31 Jan 2010
    vampirino Lola
    http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-vampirino-lola-rimpoemno.html http://hansgeorgkaisergedichte.blogspot.de/2013/07/hans-georg-kaiser-vampirin-lola.html Cezar Vampirino Lola Vampira mi estas, laŭnome eĉ Lola. Mi sidas kun kato tro ofte tro sola. Mi trinkas la sangon, la dikan de l' kato. Kaj poste min lekas la best' eĉ kun ŝato. Sed laste dum tempo ŝin kaptis malsano. Kolera mi iĝis: Malsan' as ĉikano!…

  • Hans-Georg Kaiser: Mielo (rimpoemo)

    - 02 Sep 2013
    Mielo kaj abelo
    Hans-Georg Kaiser Mielo Mielo, mielo, gutanta el ĉielo. Se mi la lipojn tuŝas, pleniĝas mia velo. La velo, la velo, forsinkas en ĉielo. Se suĉas mi de l' belo, inundas min mielo. Mielo! Mielo! Vi rajdu sur la velo, fordonu vin en belo, gustumu de l' ĉielo. Ĉielo! Ĉielo! Ŝi flaras laŭ mielo. Se mi la lipojn tuŝas, ŝi krias: "Belo! Belo!" https://cezaroriginaloj.blogspot.de/

  • Hans-Georg Kaiser: Balkonio (rimpoemo)

    - 31 Mar 2012
    Balkonio
    Hans-Georg Kaiser Balkonio Greg vojaĝos Balkonien. Forpermeso do nenien. Laŭ konsil' de „Balkonvojo“ aventuroj lin atendas. Tion sperti simple endas, vokas tagoj nur kun ĝojo. Greg ne devos pagi monon, aŭ pli bone nuran onon. Venos tagoj sen insultoj. Greg do foje hejme restu, la konsilon ruzan testu kaj scivole pri l' rezultoj. Falis for prepardeprimoj, ĉiuj aĉaj flugotimoj, ĉia streso, atendado. Greg nur sur paper' forestis, sed en vero hejme restis, venis kapen eĉ…

  • Hans-Georg Kaiser: Perdita batalo (rimpoemo)

    - 09 Apr 2013
    Ankaŭ tomboŝtonoj iam mortas.
    Hans-Georg Kaiser Perdita batalo Se vortoj jam perfidi volas, rigardoj nin ne plu kunligas. Se frost' anime jam ekrolas, nenio plu nin esperigas. Se gestoj levas nur suspekton kaj kapoj dube sin balancas, se vokoj vekas nur neglekton, afablo tute malavancas. Se tre akriĝas la ridado kaj mok' ekpikas kiel hajlo, jen la malamo nin minacas kaj tuta mondo ekgrimacas. Se jen milito fineksplodas, neniu plu al tiu spitas, se hom' la homon ekmarodas, jen la batal'…

  • Hans-Georg Kaiser: Senfineco (rimpoemo)

    - 26 Sep 2016
    Senfineco: Kassel Documenta-2
    Hans-Georg Kaiser Senfineco Mi amas vin, ho senfinec', volonte vi enombras. Vi tre proksimas min kun dec', neniam ion nombras. Mi amas vin, ho senfinec', vi tiel bele ridas. Pro via kor' de eternec' vi ĉiujn aĵojn fidas. Etere sonas bela kant', de vi, ho, belulino, vi venas el libera land' kaj mi el via sino. Vi foje volas pro volupt', ke stelomilo lumu. Mi vere volus, ke ĉe nupt' vi kise min brakumu. Mi scias, ke ĝi estas rev', ne estos nuptofesto. La senfineco…

  • Cezar : Ĉu ŝi memoras Lunatikon?

    - 24 Jan 2010
    Ĉu Lunatiko celas min? (Sovaĝa 13)  / Spielt der Mondsüchtige auf mich an?   (Wilde 13)
    http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-cu-si-memoras-lunatikon.html Cezar Ĉu ŝi memoras Lunatikon? Ĉu ŝi memoras lin? Ĉu li eĉ celas ŝin? Ĉu en kafej' dum horo ŝi sidis kun angoro? Ĉu ŝi adreson petis kaj pri stultaĵo pretis? Ĉu ŝi memoras lin. Ĉu li ensorĉis ŝin? Ĉu estis retadreso kaj venis al konfeso? Ŝi jam ne scias ĝin, ne plu memoras lin. Ŝi ne memoras lin, pri Lunatik' ĉe l' fin'. Ĉu estis pro Parizo, ĉu estis dum la krizo?…

  • Hans-Georg Kaiser: Rimi nur por rimi (rimpoemo)

    - 12 Aug 2013
    Crime time - Krimotempo
    Hans-Georg Kaiser Rimi nur por rimi ( de lumigitaj literaturspecialistoj al poeto) 1 Rimi nur por rimi estas iel krimi. Se vi tamen faras, la poemo 'knaras'. 2 Rimu ne hazarde aŭ bastarde arde. Se poet' porrimas, li perrime krimas. 3 Rimu serioze, ne tro loze roze. SE LAŬ NI vi rimos, ni vin ekestimos! https://cezaroriginaloj.blogspot.com/

  • Hans-Georg Kaiser: Servopreta seĝo (rimpoemo por foto de David)

    - 01 Dec 2009
    servopreta seĝo
    Hans-Georg Kaiser Servopreta seĝo „Dio mia, kun respekto, kial tio? Ĝi aspektas kiel kio?“ Elanime krias io: „Seĝ-ebrio! Aĉa meblo- blasfemio!“ Sed la seĝo kvazaŭ knaras nesekrete: „Servoprete mi ja staras!“ cezaroriginaloj.blogspot.de/

  • Hans-Georg Kaiser: Forsaluton, Forestina! (rimpoemo)

    - 05 Apr 2013
    Ventradoj - Windräder (resaluto al Nina)
    Hans-Georg Kaiser Forsaluton, Forestina! Kara Forestina, restu amikina, bona kaj afabla, fote plu kapabla! Plu kun fantazio, kaj pro verebrio! Restu amikine ĉiam ĝis lastfine. Kion diri, kara? Restu senkompara! Tenu min enkore, almenaŭ dumhore! https://cezaroriginaloj.blogspot.com/

  • Cezar: Mi dankas! (rimpoemo)

    - 07 Jan 2010
    Mi dankas! / Diri dankon! / Danke sagen
    http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/08/cezar-mi-dankas.html Cezar Mi dankas! Mi dankas per kliniĝo, sed ne pro superstiĉo! Mi dankas pro inklino kaj ne pro la destino. Mi dankas tre amike, kaj tute ne replike. Mi dankas nur por danki, sed ne por vin ĉeflanki. Leginte min, plu fidu, kaj via edzo ridu. Mi dankas el la foro, kaj ne nur pro fervoro!

  • Hans-Georg Kaiser: Hotelbluso (rakonto)

    - 29 Jul 2013
    Stranga katino
    Hans-Georg Kaiser Hotelbluso Mi pakis nervoze la kofrojn kaj malaperis. Sed kion mi diru? Estis kvazaŭ tiu damnita hotelo jam firmkroĉiĝis al miaj piedoj kaj en mia cerbo. Estis kvazaŭ inkubo. Io devigis min reveni tien. Ĉu estis la poetino, kiu tiel bele ludis la bluson per sia koncertgitaro? Ĉu estis nur la bluso? Sed kiam mi revenis, ŝi evitis min denove. Ŝi sidis kun la idiotoj gaje je unu tablo kaj lasis adori sin kiel diino. Ĉu mi nur imagis, ke ŝi…

  • Hans-Georg Kaiser: Mimi (rimpoemo)

    - 03 Jun 2011
    kato de Mimi
    Hans-Georg Kaiser Mimi Mimi legas tre volonte, kaj se eblas tuj ĉefonte. Scivolemon mi komprenas, ĉar en mi la samo enas. Mimi ĉiam tre scivolas, ĉar ŝi ĉion scii volas. Ŝi observas nin kun ŝato kiel ŝia kara kato. Mimi estas tre kateca, kiel Memel homfrateca. Mimi estas amikino, babilema eĉ sen fino. http://cezaroriginaloj.blogspot.de/

  • Cezar : Vizitu ni Eŭropon... (poemo)

    - 18 Jul 2009
    Ŝipo Eŭropo / Das Schiff Europa
    http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2012/10/vizitu-ni-europon-poemo.html Cezar Vizitu ni Eŭropon.... Vizitu ni Eŭropon pro ĝia granda bel', piede, ŝipe, trajne, se eblas eĉ kun vel'. Vizitu ni Eŭropon, montare kaj en val', hotele, pensione, vespere dum la bal'. Ni ĝuu ĉiun nokton kaj trinku ĉe la font'. Ni migru laŭ riveroj, dum belas plu en rond'. Moviĝu ni laŭplaĉe de urb' al urbo plu. Kamparojn ni rigardu, se eblas plu la ĝu'.…

  • Hans-Georg Kaiser: Mi amas vin, mi amas vin... (rimpoemo ŝerca)

    - 19 May 2009
    rano sur biciklo kun sitelo
    Hans-Georg Kaiser Mi amas vin, mi amas vin... Mi amas vin, ĉar mi vin ami devas. Mi amas vin, por ke mi ne nur revas. Mi amas vin kaj eĉ sen mia kulp'. Mi amas vin tentata kiel vulp'. Mi amas vin, ĉar mi elkore emas. Mi amas vin, ĉar vi lirike temas. Mi amas vin, ho, bakfiŝ' kaj citron'. Mi amas vin eĉ sen kaŝita ton'. Mi amas vin kun haŭto kaj harar'. Mi amas vin. Vi estas sen kompar'. Mi amas vin per mia vira forto. Mi amas vin pro l' manĝoj kaj pro l' torto. Mi amas v…

  • Hans-Georg Kaiser: Lifto por ĉiuj! (rimpoemo)

    - 25 Jun 2015
    Lifto
    Hans-Georg Kaiser Lifto por ĉiuj "Nia lifto ne funkcias, nur pro preĝo! Tio fias. La progreso tute haltas, eĉ ne iomete saltas." For la ĝenan religion! Ja ĝi bremsu plu nenion. Lifto haltu ne pro io, sed ĝi levu sin dum ĉio. Lift' kunprenu homo ĉiun, ne preferu iun ion. Lift' ne bremsu la socion, ĝi ne gloru religion!arge" h ttps://cezaroriginaloj.blogspot.de/

  • Hans-Georg Kaiser: Sinteno (rimpoemo)

    - 22 Apr 2015
    Cezar: Sinteno (fotopoemo)
    Hans-Georg Kaiser Sinteno Ele eni, ene eli. Ne sur ĉiu ondo veli. Ĝin elteni, enon beni. Ĉu vi povas min kompreni? Do, sin teni, ĉiam peni, kaj ne fie nur hieni. https://cezarfotoj.blogspot.com/

268 articles in total