Hans-Georg Kaiser
Aŭtorado katdormeja


"Por la dorm' loĝeja lok'!"
estas ne por mi la vok'.
Mi sur aŭtorado dormas;
tio korpon bele formas.

Restu for pri katkaban',
eble eĉ kun kata pan'!
Estu mia dorm' agrabla
gumomola, ne sursabla.

Se min vekos la maten',
mi foriĝos tuj sen pen'.
Se la aŭto ekveturos,
mi per unu salt' surspuros.