About this blog

RETADRESARO KLUBO KARAPACO B.TRAVEN EN ESPERANTO traven-esperanto.blogspot.de/ BLOGOĴURNALO EN IPERNITIO www.ipernity.com/cezar CEZAR - KULTURO -ESPERANTO cezarkulturo.blogspot.de/ http://www.cezarpoezio.de (malnova) CEZAR - MUZIKO - ESPERANTO http://cezarmuziko.blogspot.de/ CEZAR - ORIGINALOJ EN ESPERANTO cezaroriginaloj.blogspot.de/ www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de (malnova) CEZAR - POPULARSCIENCO - ESPERANTO http://popularscienco.blogspot.de/ CEZAR - TRADUKOJ - ESPERANTO cezartradukoj.blogspot.de/ www.cezarpoemtradukoj.cezarpoezio.de (malnova) ESPERANTOMUZIKO esperantomuziko.blogspot.de/ KLUBO KARAPACO www.karapaco.de KLUBO KARAPACO - INFORMEJO karapacoinformejo.blogspot.de/ KUIRARTO - DONJO donjokuirreceptoj.blogspot.de/ www.kuirreceptoj.cezarpoezio.de (malnova) retmagazino KARAPACOPANORAMO karapacopanoramo.blogspot.de HANS-GEORG KAISER - GEDICHTE hansgeorgkaisergedichte.blogspot.com www.schorschkultur.de (malnova) Galerio Cezar Galerio Cezar Kantotradukoj de Cezar Kantotradukoj de Cezar (neu) www.cezarpoezio.de/101.html (alt) Charles Bukowski Kie brulas, ĝentlemanoj? B.TRAVEN Romantradukoj B.Traven:La Mortula Ŝipo B.Traven: La Trezoro de l' Sierra Madre B.Traven: Rozo Blanka B.Traven: La Ĉaro B.Traven: La Registaro B.Traven: Marŝo en la regnon de l' mahagono MARUT / TRAVEN Marut- rakontoj Traven-rakontoj Endre Toth Lappar, der Antichrist, Erzählungen Frank Astronomio en Altenburg Unuciklo Django Django bildstria infanrakonto en Esperantio Kleiner Sprachkurs Esperanto karapaco.de/u/kurso/kurso.html

translate into English
  • 1221 posts
  • 65 535 visits / 3 comments
May 2012
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

Favorite blogs

φλόγα Alev φλόγα Alev's Blog
0 posts
edukado.net edukado.net's Blog
42 posts
Bade Gul Bade Gul's Blog
6 posts
Eder Benedetti Eder Benedetti's Blog
4 posts
Fernando Maia Jr. Fernando Maia Jr.'s Blog
27 posts
Gary Mickle Gary Mickle's Blog
10 posts
Vinilkosmo         "Esperanto-Muzik-Prod." Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."'s Blog
173 posts
Przemysław Wierzbowski Mia malsekreta eksperimentejo
28 posts / 2 comments
Mikelo59* Mikelo59*'s Blog
274 posts / 4 comments
Flandra Esperanto-Ligo Flandra Esperanto-Ligo's Blog
73 posts / 1 comment
Roland Platteau Roland Platteau's Blog
70 posts
David Sn David Sn's Blog
16 posts
Attila Schimmer Attila Schimmer's Blog
22 posts
Lars Sözüer Lars Sözüer's Blog
7 posts / 2 comments
Angela Angela's Blog
30 posts / 2 comments
Paŭl Paŭl's Blog
75 posts / 1 comment

May 16th, 2012

Cezar / Spitzweg : Povra poeto - Armer Poet




Cezar

Povra poeto

Povra estas mi, poeto,
sub kovrilo pro la frid',
sed mi pensas pri soneto,
pri la poezi' kun fid'.

Ĉar tre pluvas tra l' tegmento,
pendas super mi ombrel'
sed mi estas ne sen dento,
sciencema, fil' de bel'.

Interlipas mia plumo,
mi serenas kun fervor'.
Libroj planke pro cerbumo.
Sankte brulas mia kor'.

Povra estas mi, asketo,
kaj mi kuŝas sur matrac',
apud vando sen tapeto,
sed mi verkas kun aŭdac'.

Homoj stultaj laŭte ridas,
kiam tiaj vidas ĝin.
Ili nur pri mono fidas.
Tial kraĉas do sur min.

Povra estas mi, poeto,
sed cezar' de l' fantazi'.
Eĉ por domo aŭ buĝeto
mi ne volus esti vi.


Rimarkoj: Kiom ofte oni jam ridis pri tiu Spitzweg. Sed, se la floristoj nun volas rigardi kiel aspektis tulipoj kaj rozoj en lia tempo, ili plej fidas al Spitzweg, kiu tute ne estis revulo, sed sciencema apotekisto kaj pasia ĝardenisto. Li pentris florojn kaj multajn aliajn aferojn tute precize. Nur nun oni ekkomprenas, ke li estis pli ol pentristo de idiliaj mondoj. Eĉ aktiva revoluciulo en 1848 li estis, kaj krome poeto. Plej fama li estas kiel granda pentristo-artisto, sendube! Kaj kia okuluma homo! Liaj bildoj estas plenaj de humuro, kaj samtempe ili pensigas nin, eĉ dialektike provokas nin. Tiel, kiel lia plej konata bildo faras tion: „La povra poeto.“ En la unua momento ĉio ŝajnas klara pri la bildo, sed kies pozicion li prenas efektive, tiun de mokulo pri tiaj poetoj, aŭ ĉu li estas ilia admiranto? Ĉu estas memportreto? Nenio tiel simple per jes aŭ ne respondeblas, se oni ekkomprenas la geniulon Spitzweg.


Hans-Georg Kaiser

ARMER POET


(nach dem bekannten Bild von Carl Spitzweg)

Arm bin ich und lieg' im Bette,
denn im Zimmer ist es kalt.
Doch ich schreibe hier Sonette
über Schmetterling und Wald.

Weil es regnet unterm Dache,
hängt gleich über mir ein Schirm.
Nun, ich bin ganz bei der Sache
und im Reich der Dichtung firm.

Halt' in meinem Mund die Feder,
schreibe heiter voller Scherz,
neben Büchern dick in Leder.
Heilig brennt mein Dichterherz.

Arm bin ich, es fehlt die Knete.
Besser geht es Hund' und Katz'.
An der Wand fehlt die Tapete.
Doch ich feile an dem Satz.

Spöttisch lachen viele Leute,
wenn sie mich Poeten seh'n.
Nur das Geld bewegt die Meute,
wollen andres nicht versteh'n.

Doch ich bin von andrer Sorte,
ein Caesar der Fantasie.
Nicht für Geld und gute Worte
möcht' ich einmal sein wie sie.

PS: Link: Spitzweg

Published at 11:16AM ( 5 comments / 2283 visits )
This post is public

May 14th, 2012

retmagazino: KARAPACO-PANORAMO Aktualaĵoj - literaturo - popularscienco - socikritiko - kuirarto - muziko ks.

retmagazino:

KARAPACO- PANORAMO

karapacopanoramo.blogspot.com/

NUN KUN NOVA "VIZAĜO"
, kiu ebligas pro la nova dinamika formo multe pli agrablan kaj pli celitan legadon!

Laste aperis

Monterey Hendrix
Monterey Hendrix


retmagazino ESPERANTOMUZIKO
Informletero de Vinilkosmo n-ro 34 majo 2012 (pri E-muzikaĵoj)
Pola retradio en Esperanto
Maliculo en neonlumo (foto fremdigita)
Ŝlosita en la kor' (germana poemo el la trobadora tempo)
Anonima: Morne estis, helis Luno (germana ŝercpoemo)
Anonima La kanto pri la morta infano, kiu volis varmigi sin
Günter Eich Albordaj drivaĵoj (prozpoemtraduko)
Karikaturfoto pri bunta raŭpo
Marie Hankel: La simbolo de l' amo. (poemo, UK Barcelono 1911
Muzeo montras Neandertalviron en komercista kostumo
Nasredino: Grandioza ideo (13/202)

Dancu, karulino!
Dancu, karulino!


La krio laŭ Edvard Munch
Charles Bukowski: Por friponoj, monaĥinoj, oficis...
Jakobo Augstein: Vi ne ŝtelu (eseo)
Dancu, dancu, karulino! (dancpoemo de Cezar)

Kabe: Ordona cirkulero de la sultano al la turkaj...

Karikaturo de Henniger pri "modernulinoj"
Cirkokolekto en CEZAR - KULTURO - ESPERANTO
Minosun : Mi kaj vi (originala poemo)
B.Traven-retejo
Reta versio de PIV

testudo kun karapaco
testudo kun karapaco


Ĝuang Dsi : Papiliosonĝo (anekdoto) + poemo "Sonĝo...
Balzac kaj lia tajloro (anekdoto)
Legendoj pri Mozarto
Karikaturfoto : "Mi donos al vi la lastan lecionon
Citaĵoj el la popularscienca gazeto PM 5/2012
Foto : Pluvas kaj pluvas kaj pluvas...
Fantomo de Prago - La dancanta judino
Karikaturo: La estonteco de l' aŭtomobilo
Savita disko : subteno al Vinilkosmo
Fotokarikaturo pri dormema ŝafo
Cezar: Ĉiu floro (poemo)
Cezar : Vivu longe kaj en sano ne nur registara ano (poemo)
Cezar : Ne pensu do pri via morto (poemo)
Cezar : Perfekta nudo



Klubo Karapaco
Klubo Karapaco



Jack London : La meksikano (rakonto pri granda boksbatalo)
Karikaturo, trovita ĉe Maksim Griŝin)
He, vivu kaj dancu kune Esperanton! Egale, kie, kiam ...
Cezar . Buntaj teleroj (prozpoemo pri la arto kaj la amo
Cezar : Ĉu Esperanto estas artefarita lingvo?
Portalo KUNLABORO / Andersen : Plej bela rozo de l* mondo
Akva orgeno (eksperimento)
Timiga pordego en forlasita kastelo (foto)
Nasredino: La kaprino (12/202)
Günter Walraff : Tiom nigra kiom tiu de Heidi Klu...
Renft . Anser-Elinjo (rokkanto)
esperanto-radio.com de Vinilkosmo
Spontanaj diroj el printempaj verdaj tempoj


Eli Urbanova - Esperanto-poetino
Eli Urbanova - Esperanto-poeti…


Vinilkosmo rokenrolas plu!
Miroslav Malovec kaj Pavla Dvořáková : Vivo kaj verkaro de Eli Urbanova
Laborista Esperanto Grupo - Lepsiko, majo 1925
DÖF - CODO / Cezar: La batalo inter amo kaj malamo
Viandobuletoj laŭ Königsberg
Domo en la pantalonpoŝo
Informletero de Vinilkosmo N-ro 33 Aprilo 2012

La principo de Arkimedo
Cezar: Ĉi tie parolas Edgar Wallace (rakonto)
Heinrich Heine : Enfant perdu (poemtraduko de Wari...
Aforismoj, kolekto de Donjo & Cezar


Mars-vizaĝo
Mars-vizaĝo


Esperantistoj, postulu ĉie D-ro Zamenhof-cigaredojn...
Varbado el la jaro 1910: Likvoro "Tra la stomako"
Joachim Ringelnatz : Ĉie estas miroland' (poemo)
astronomio: Marsvizaĝo
Cezar Blua Nokto, Blua Nokto!

Florian Welle: recenzo de prizonlibro + personaj rimarkoj de Cezar

Nasredino : La batalo (11/202)
Retadresaro de klubo Karapaco
Rokgrupo Renft: Suno kiel klaŭno (kantotraduko)
Karikaturo: Sindefendo
Sanrecepto de doktoro Andreo Eisenbart
Babilejaj sirenoj

Bonvenon al Muzaiko! Jen mojosa tuttempa esperanta retradio
B.Traven : La nokta vizito en la vepro (rakonto)
Reichsbahn-bluso (prozpoemo) / Reichsbahn-Blues (Prozpoemo)
La Plejpleja Festivalo - Dokumenta filmprojekto
Tomi Ungerer, la desegnisto, pentristo, karikaturisto kaj verkisto

La juna Brecht
La juna Brecht


Edmond Privat: Pri stilo (1911) + kelkaj rimarkoj de Cezar
Nasredino : Kion oni bezonas pli (10/202)
Fitzgerald Kusz : Paradizo - Baradies- Paradies (poemtraduko)
B.Traven : Nokta vizito en la vepro 8/14
Bertolt Brecht kaj Marinjo A. (poemo,iom da biografio kaj prunkukorecepto)

Foto: Fantomas kiel glacikuranto
B.Traven en Esperanto - jen nova retejo pri B.Traven, ne nur transloĝiĝo
Novaj informoj de Vinilkosmo, speciale pri Zhou-Mack Mafuila
La Mortula Ŝipo kaj "La triumfo de l' morto" de P.Breugel
Einstein (citaĵoj kaj prozpoemeca teksto)
POR INFANOJ / Alte sur la flava diliĝenco (iom pri la historio de komunikado)
Ret Marut : Pentroarto (rakonto)
Karikaturfoto: La hejmo de Diogeno (karikaturfoto)
Intervjuo kun Zhou-Mack Mafuila okaze de la nova kompaktdisko ĉe Vinilkosmo
K. Valentino: La fremduloj (skeĉo)
Foto: Fannjo, la linda nepino de nia amiko Blazio Vaha
Ekonomio: Harry Nick, Malĝustaj kostoj (Pri la kostoj de reklamo)
B.Traven: Nokta vizito en la vepro, 7/14
B.Traven: Nokta vizito en la vepro, 6/14
Ĉinio: Potenciĝo per kulturo - intervjuo kun kulturfunkciulo el Ĉinio

La unua imperiestro de Ĉinio -donaco de la gazeto "Ĉina Popolo" al siaj legantoj
La unua imperiestro de Ĉinio -…


Nasredino: Ne havante tempon (9/202)
Karikaturfoto: Helpu! Helpu! Bangastoj kaj esperan...
Charles Bukowski: Laĉo (prozpoemtraduko)
Populara germana ŝercpoemo: La bovino / poemtradu...
Erich Mühsam: La revoluciulo (poemtraduko, dediĉita al la germana socialdemokratio)
Karikaturo + poemo: Bennedetti : Doktoro, ĉu mi bonfartas...
Cirko - fenomeno de l' kulturo (kolekto de Cezar)
Heinrich Heine: Kie? (poemo)
Nasredino: Ursoĉasado (8/202)
Karikaturo: Sur sola insulo
CezAR: La cirkartistoj de l' cirko Ĉindrara + ligo al Cezar-cirkokolekto
Günter Kunert: La centra stacidomo" rakonto (kun foto de C.Wilda) Cezar: Aĉeti liberon (prozpoemo)
Cezar: La ŝajnblindulo (poemo)
Moderna vivo: Ŝajnblindulo en Romo mistifikis oficistojn
K. Valentino: Jen la viv' de l' kavalira band' (kanto)
Popularscienco: Glacimonto kvazaŭ kantanta sonas kiel gongo

Cezar: Jen, rigardu, la suno! / Cezar: La ŝajnblindulo, poemo
Cezar: Jen, rigardu, la suno!…


Heinrich Heine: Frenezemo (poemtraduko)
Heinrich Heine: Kun obstin' tra l' anim' (en vero ...
Karikaturfoto: Ansero kaputa
Donjo & Cezar: Vespera manĝo dikigas, ĉu vere?
B.Traven: La nokta vizito en la vepro, La nokta vizito
Tomioka Taeko: Muta bildo (prozpoemtraduko)
Frederiko Ŝilero: Al la ĝojo (traduko de Kaloĉaj) /aŭtografo aperis
Utila tradukilo jam nun: http://translate.google.com
Veselin Hanĉev: Gulivero (prozpoemtraduko)
Sigrid Burger: Teknika rilato (prozpoemtraduko)

Pensoj dum mon-donaca dankagado
Pensoj dum mon-donaca dankagad…

Published at 10:41AM ( 34 comments / 10099 visits )
This post is public

May 13rd, 2012

Kara, ĝis! - Bella ciao / itala partizankanto / tradukis Cezar





Kara, ĝis! (itala partizankanto)
Kara, ĝis! (itala partizankant…


Kara, ĝis!


(itala partizankanto: Bella Ciao)


Je mateno mi vekiĝis,
kara, ĝis kara, ĝis, kara, ĝis, ĝis, ĝis!
Je mateno mi vekiĝis,
staris jen la malamik'.

Ho, partizanoj, min forportu,
kara, ĝis, kara, ĝis, kara, ĝis, ĝis, ĝis.
Ho, partizanoj, min forportu,
mi proksimas jam al Mort'.

Kaj se mi mortos, ho, partizanoj,
kara, ĝis, kara, ĝis, kara, ĝis, ĝis, ĝis.
kaj, se mi mortos, ho partizanoj,
metu en la teron min.

Metu en tombon min montare,
kara, ĝis, kara, ĝis, kara, ĝis, ĝis, ĝis.
Metu en tombon min montare,
ombren apud bela flor'.

Kaj la homoj dum preteriro,
kara, ĝis, kara, ĝis, kara, ĝis, ĝis, ĝis.
Kaj la homoj dum preteriro,
ĝojos pri la bela flor'.

Jen la floro de partizano,
kara, ĝis, kara, ĝis, kara, ĝis, ĝis, ĝis.
Jen la floro de partizano,
kiu mortis por liber'.



Rimarko: La kanton verkis italaj rizkamparaninoj, ĝi famiĝis tutmonde en la partizana milito kontraŭ la faŝistoj.


PS: Mi ĵus plibonigis la tradukon.

Published at 11:27PM ( 1 comment / 889 visits )
This post is public

Published at 05:46AM ( 0 comments / 39 visits )
This post is public

May 12nd, 2012

Du galanoj: Nur la dezerto estas nia fianĉino (folkrokduopo)




Du galanoj

Nur la dezerto estas nia fianĉino

Mitoj estas nemortuloj. Apartenas al ilia esenco, ke ili mem ne detrueblas, sed nur plu rakonteblas, kaj ŝanĝigeblas rilate la signifon. Kiel la rajdanto sen kapo, kiu el la germana popollegendo elmigris en la usonan subkonscion, la mitoj inter la ĉiufojaj tempokunuloj vagas tien kaj tien kaj subite pro ne klarigeblaj kaŭzoj transiras el la paŝado en galopon kaj eksplodigas la briditan klerigitan estantecon en pecojn. Al la supriziga renesanco de mitoj en la filmindustrio laŭas la populareco de la usona popolmuziko persistanta nun jam de jaroj - ankaŭ en la kontraŭkulturo, tiu tiukaze nomiĝas alternativa kantrio aŭ Freak Folk, do kvazaŭ folko por progresintoj, folko kun rafinitaj kaj eĉ kapricaj elementoj. Jen movado, kiu novspece enmuzikigas la malnovajn temojn de l' " American songbook“ por la nuna tempo.

Al la plej spektaklaj aperoj de la lastaj jaroj apartenas Two Gallants el San-Francisko, duopo konsistanta el Adam Stephens kaj Tyson Vogel, kiu nun ludis gastrolon en la Mouson-turo de Frankfurto. Jam la antaŭbando, la ankoraŭ malmulte konataj Blizzen Trapper el Portlando, Oregono, fascinis per sia kaj respektoplena kaj malortodoksa traktado de la tradicio. Kantoj satigitaj per harmonio laŭ la plej bona The-Band-skolo estis ĉe ili diserigitaj laŭ la manieroj de post- kaj prog-roko kaj tiam denove furioze kunmetitaj, nur la muzikiloj parte trarompis la konvenciajn kantostrukturojn – jen pli ol promeso pri tio, kio ankoraŭ sekvos. Kiam la du galanoj paŝis sur la scenejon - la bandonomo estas prenita el la libro „Dublinano“ de James Joyce – jam dum la ankoraŭa hiphopa paŭzomuziko kaj longe manipuladis la muzikilojn, oni povis glate supozi ilin transportistoj aŭ prizonuloj verdiktitaj pri tio pene porti, pro resocialiga programo, la amplifilojn kaj laŭtparolilojn.

Tiam ili subite senpere komencis ludi; Stephens per filigrana pluktekniko sur la je duono akustika Gibson-gitaro. Vogel per sia genia tamburado, kiu mokas ĉiun instrulibron pri tamburado, pri kiu oni povas diri sen troigo, ke ĝi rekunmetas la ritmoelementojn por tia speco de muziko el ties atomoj. Firmaj tempmanieroj en tiu muziko fakte ne ekzistas, kaj ankaŭ la bazaj taktoj ĉiam denove per paŭzoj estas interrompataj. El la heredaĵo de kantrio, folko kaj de la arkaika Delta-Bluso konstruis la du kalifornianoj individuecan Amerikana-stilon, kiu sen ĉiuj rokgestoj tamen respegulas la neadaptitecon kaj rezistoforton de la punko - kaj de alternativroko. Sentita „sendependo“ por foje diri tion tiel.

Kun sia brutale troŝtreĉita voĉo prezentas Stephens la baladeskajn rakontojn pri eksterleĝuloj kaj murdistoj, kiuj atendas la pendumilon, kvazaŭ li mem devus lasi sian vivon post funa nefunkciado de la voĉo. La patoso de la kantoj, ankaŭ tiu de la plej amaraj amkantoj, ĉe tio estas profunde enradikiĝinta en la biblia altestamenta senpardoneco; estas mondo plena de plagoj, de detenoj kaj suferoj, de hurlado kaj de dentklakado, tiel, kiel tion tiom emfaze aŭdebligis Johnny Cash en sia malfrua verko: „Let the river be my guide/let the desert be my bride.“ (Lasu la riveron esti mia gvidanto, lasu la dezerton esti mia fianĉino.) Aŭ : „The'll hang me if I stay here/shoot me if I run.“ (Ili pendigos min, se mi restados, ili mortpafigos min, se mi forkuros.) Stephens rakontas pri nigruloj, kiuj, trompitaj pri sia rajto baloti, venĝas sin je la blankaj mastroj. („Long summer day“ (Longa somera tago) aŭ pri la eterna vagabondo, kiu bezonas la liberon kiel la aeron por spiri kaj kiu tial forprenas ĝin de aliaj: „But I shot my wife today/dropped her body in the Frisco bay/I had no choice it was the only way/ death's coming, but I'm still running“ (Mi pafmortigis mian edzinon hodiaŭ, puŝis ŝian korpon en la Frisko-buĥton. Mi ne povis elekti, estis la sola eblo, la Morto alvenas, sed mi ankoraŭ forkuras.) Tiel tio tekstas en „Steady Rollin'“ (Ĉiama ruliĝado) de ilia lastjara majstroverko „What the Toll tells“ (Kion la mortsonorilo rakontas) – cetere la ununura titolo de la programo, kiu transportas certan memironion. Escepte de tio la prezentado estas tiom humurplena kiel vizito ĉe dentkuracisto, kaj de tempo al tempo, ĝuste ĉe la dolorige entenditaj baladoj ĝi simile trafas la nervojn. Apenaŭ rikano hastas trans iliajn vizaĝojn, ludante ili ŝajne komplete rigardas tra la publiko. Sur iu surtera plendovalo plena de senkompatuloj kaj de nesavitoj vagantaj inter perfidulo-animoj preter kaktojn. La eniroj de la titoloj, kiuj ne malofte atingas dek-minutan limon, en la turneoj evoluiĝis al propraj muzikaĵoj, ofte pli rokecaj kaj pli pumpumantaj ol la kantoj, en kiujn ili glitas kiel sovaĝa rojo en larĝan riveron.

La daŭra streĉiĝo, en kiu troviĝis la du senvorte interkomunikantaj muzikistoj, esprimis sin en la korpolingvo: kvazaŭ spasme tremadante, 'pritranĉis' Stephens siajn plukmodelojn, dum Vogel perdiĝis en sia longa hararo kaj aspektis ĉeokaze tute profundiĝinta en si mem, nur por poste kun karateaj batoj aŭ lante ekstormanta basdruma tondrado doni puŝon al la titolo kaj ĉe tio krei ankoraŭ novan sporton: la fonkriadon.

Jam antaŭ la fino de la programo, prezentita per obstina koncentriĝo, ambaŭ efikas tute elĉerpitaj. Kiel aldono sekvas „Nothing to you“ (Nenio por vi), la sarkasma, el profunda vunditeco naskita venĝo je tro flirtema amatino. Kaj tiam la vere epika „Waves of grain“ (Ondoj de greno), panoramo de Ameriko kiel batalscenejo inter bono kaj malbono laŭ apokalipsa dimensio: „Your collection of tongues/you keep framed in your parlor/with your bibles and gun/ the fetus of Christ/with a fistful of scars“ „Vian kolekton de langoj/vi retenas vin en la kadro de via salono/kun viaj biblioj kaj fusiloj/ la feton de Kristo/kun pugnopleno da vundoj“- post tiuj konfuzigaj bildoj rajtas veni nenio plu. La du apokalipsaj rajdantoj ŝanceliĝas de la scenejo kvazaŭ ili ankoraŭfoje iel estus elŝovintaj la mondofinon ĝis la sekva prezentado.

tradukis Cezar el Frankfurter Allgemeine 14/12/2007

PS: La muziko plu tre plaĉas al mi, mi nun estas fiera posedanto de ĉiuj kodiskoj de la duopo Two Gallants.


Published at 09:48AM ( 0 comments / 48 visits )
This post is public

Published at 07:30AM ( 0 comments / 111 visits )
This post is public

May 7th, 2012

Anonima germana ŝercpoemo: Morne estis, helis Luno / Finster war's, der Mond schien helle (anonymes deutsches Scherzgedicht)

Luno surbranĉa
Luno surbranĉa


Anonima

Morne estis, helis Luno


germana ŝercpoemo

Morne estis, helis Luno,
neĝo verdis sen skrupul',
kiam fulmis aŭt' sub Suno
lante preter domangul'.

Ene sidis nur starantoj,
en silent' dum parolad',
kiam post pafmort' leporo
sketis sur la sablopad'.

Kiam nun la aŭt' galopis
retren ĝis la pint' de l' mont,'
streĉis korvo, kiu stopis,
turhorloĝon en la front'.

Nur silento, eĉ ne klako.
Du kameloj jen kun ĝu'
ludis en herbeja vako
laŭte ŝakon en la fru'.

Du fiŝetoj kuris, spiris,
en la blua kamp' el gren'.
Je la fino Sun' subiris,
ekis griza tagalven'.

tradukis Cezar



Anonymes deutsches Scherzgedicht


Dunkel war's
, der Mond schien helle


Dunkel war's der Mond schien helle,
schneebedeckt die grüne Flur,
als ein Wagen blitzeschnelle
langsam um die Ecke fuhr.

Drinnen saßen stehend Leute,
schweigend im Gespräch vertieft,
als ein totgeschossner Hase
auf dem Sande Schlittschuh lief.

Als der Wagen fuhr im Trabe
rückwärts einen Berg hinauf.
Droben zog ein alter Rabe
grade eine Turmuhr auf.

Ringsumher herrscht tiefes Schweigen,
und mit fürchterlichem Krach
spielen in des Grases Zweigen
zwei Kamele lautlos Schach.

Und zwei Fische liefen munter
durch das blaue Kornfeld hin.
Endlich ging die Sonne unter,
und der graue Tag erschien.


Published at 07:33PM ( 7 comments / 640 visits )
This post is public

May 7th, 2012

Anonima: La kanto pri la morta infano, kiu volis varmigi sin (Aŭŝvicio-infankanto)


Anonima

La kanto pri la morta infano, kiu volis

varmigi sin



Infanoj en Aŭŝvicio

(
Aŭŝvicio-infankanto)


Flugis infan' en Birkenau

tra kamentub' ĉe la fin'.
Tio devis nun en vintro en vent'
en frida frost' movi sin.

La infanet' ne estis sola.
Kunflugis en cindrofum'
multaj pluaj post mort' apud ĝi,
eĉ novnaskitoj, sen lum'.

Frostvent' blovis al ĉiuj, ho ve.
La infaneto tremis tre,
kvankam ĝi brulis en la forn'

en ardo kaj ĝis cindroform'.

Nun serĉas la frosttrema infanet'
lokon kun varmo kaj kviet'.
Ĝi frapas ĉe domo je la pord'.
Elvenis jen la murdisto sen vort'.

Li ridas pri l' infan'.
La pordon klakfermas per man':
„Neniam mortis infan' en gas'.
Ve nur, ke ne pli mortis de l' fatras'!“

La infan' frapas plu ĉe dom'.
Elvenas bona civita hom'.
Al la morta infan' kapable
li parolis tre varme afable.

Eĉ la gasmortigit'
entombu en lit'.
Por burĝo pac' kaj ordo rekomendas.
Forgesi ni devas
kaj pri ordo obstinu.

Do, kun bedaŭro funebrojn ni finu.

En frost' la infan' nun frapis plu,
fenestre miris vir' pri la bru',
tuj preĝas, ke la voj' de Di'
ne estas nia tie ĉi.
Ke la nomo Lia kaj la sorto
estu sanktigitaj de l' morto.
Kaj tiam la pia vir' post dir'
plu bone dormis pro l' inspir'.


La infano nun plori komencas.
La ploroj kvazaŭ glacie densas.
Ĝi patrinon vokis kun plend'.
Sed patrino, ŝi

mem flugis en plua vent'.

La mortinfan' pro la horor'
lastfoje frapis en ĉi hor'.
Alvenis progresema vir',
fenestre parolis kun elspir':


Mi ja pensas pri vi kun simpati'
kaj pri la faŝisma teori'

mi seminarojn gvidis eĉ mem,
findiskutis pri l' mortinfan-problem',
kaj la temon mi do lastfine forlasis,

pli aktuala de mi
post tio ja ne lasis.

Jen miraklo! En ĉi moment',
la propran infanon jen en la vent'
li ekvidas.
Li diris al si, mi volu,
ke miavive

ĝi ne plu solu.

Sed nun la ĉiel' en kria flamo

disrompas en fajro
en fumodramo.
De l' infanet' ne restis eĉ spur'.
Makul' fenestre jen restis nur.
Ĝi flugis tuj for en frida vent'.

Ĉu ĝi estis infanrekrement'?

Flugis infan' en Birkenau
tra kamentub' ĉe la fin'.
Tio devis nun en vintro en vent'
en frida frost' movi sin.

La infanet' ne estis sola.
Kunflugis en cindrofum'
multaj pluaj post mort' apud ĝi,
eĉ novnaskitoj, sen lum'.



Tradukis Cezar de la poemo "Das tote Kind, das sich wärmen wollte"



Auschwitz-Kinderlieder

Das Lied vom toten Kind, das sich wärmen

wollte


Es war ein Kind in Birkenau

Gegangen durch den Kamin
Dass musste jetzt im Winterwind
Am eisigen Himmel ziehn

Das kleine Kind war nicht allein

Es flogen als Asche und Rauch
Viele tote kleine Kinder mit
Und Neugeborene auch

Der Wind blies die Kinder vor sich her

Dem Kind war kalt und es fror sehr
Obwohl man es bei tausend Grad
Im Ofen eingeäschert hat

Da suchte das eisige tote Kind

Einen Ort wo es etwas Wärme findt
Es klopft an die Tür in einem Haus
Da kommt der Mördergeselle heraus

Der sieht das tote Kind und lacht

Und sagt eh er die Tür zumacht
Vergast hat man kein einziges Kind
Schade daß es nicht mehr gewesen sind.

Das Kind klopft an im nächsten Haus

Da sieht der gute Bürger heraus
der hat freundlich dem toten kalten
Kind eine wärmende Rede gehalten

Was tot und vergast ist

muss man begraben
Der Bürger muss Ruhe und Ordnung haben
Vergangnes vergessen
sich der Zukunft zuwenden
Und mit Bedauern das Trauern beenden

Er wünscht gute Reise und gute Nacht

Und hat das Fenster zugemacht
Das kam ein Laut als ob einer schreit
Vom Kind in seiner Verlassenheit

Das eisige Kind klopft wieder an

Da steht am Fenster ein frommer Mann
Der betet gleich für das tote Kind
Und sagt ihm Gottes Wege sind
nicht unsere Wege und sein Namen
Wird durch den Tod geheiligt, Amen.
Danach hat der fromme Mann bewegt
Sich wieder in sein Bett gelegt

Da hat das Kind zu weinen begonnen

Aus seinen Augen ist Eis geronnen
Es hat Mutter gerufen und
hilf deinem Kind
Doch die Mutter flog
in einem anderen Wind

Das tote Kind in seiner Qual

Hat angeklopft ein letztes Mal
Da kommt ein progressiver Mann
Ans Fenster und fängt zu reden an

Er empfände subjektive Sympathie

Und über Faschismustheorie
Habe er Seminare geführt
Und die toten Kinder ausdiskutiert
Die Thematik als eingeordnet verlassen
Jetzt müsse er sich
mit Aktuellem befassen

Aber das ist ein Wunder geschehn

Der Mann hat sein eignes Kind gesehn
In dem toten
und wolle mit seinem Leben
Ihm Schutz und Zuflucht
und Wärme geben

Auf einmal bricht in brüllenden Flammen

Der Himmel in Feuer
und Rauch zusammen
Wie das vorbei war war das Kind weg
Am Fenster blieb nur ein grauer Fleck
Der flog auch bald fort im eisigen Wind
Vielleicht war er von dem toten Kind

Es war ein Kind in Birkenau

Gegangen durch den Kamin
Dass musste jetzt im Winterwind
Am eisigen Himmel ziehn

Das kleine Kind war nicht allein

Es flogen als Asche und Rauch
Viele tote kleine Kinder mit
Und Neugeborene auch



Pri la aŭtoro de la Auschwitz-kantoj

La aŭtoro de la 64-paĝa kajereto „Auschwitz-kantoj“ (Donat-eldonejo Bremen, 2005.56p. 6,50 Eŭroj), restas plu anonima. Li priskribis jardekojn post la okazaĵoj per versoj, rimoj kaj prozpoemo diversajn okazaĵojn, situaciojn kaj travivaĵojn de la infanoj el ties vidpunktoj. Entute estas kvin poemoj/kantoj, kiuj nun ankaŭ estas aŭdeblaj kun aktuala komponita muziko. Ili rakontas pri tio, kio okazis al MILIONOJ DA INFANOJ, murditaj en la faŝistaj koncentrejoj, mortpafitaj, pendumitaj kaj elmalsatigitaj, vivante enfositaj, ĵetitaj en la fajron kaj en eksperimentoj turmentitaj ĝismorte, ĉiel perfortitaj, torturitaj kaj ordonitaj en la gason. La libreto estas verkita kun la intenco, ke la tendenco al la prisilentigo de Aŭŝvicio neniam estu akceptita. (Cez)

Published at 06:31PM ( 3 comments / 51 visits )
This post is public

April 26th, 2012

Hans-Georg Kaiser : Das Leben ist 'ne Wunderkiste (Gedicht)




Hans-Georg Kaiser

Das Leben ist 'ne Wunderkiste


Das Leben ist 'ne Wunderkiste,
mal Liebeswahn, mal Mordgelüste.
Wir trampeln meist im falschen Tritt,
immer mit dem Geldsack mit.

Das Leben ist 'ne schiefe Sache,
so bitter meist, dass ich fast lache.
Ein jeder kommt sich wichtig vor
und ist und bleibt ein Tor.

Das Leben ist laut Krankenkasse
nur rohes Fleisch und Erbgutmasse.
Und geht es uns trotz Gott nicht gut,
ziehn wir devot den Hut.

Das Leben ist, um's so zu sagen,
ein Tritt ins Kreuz und auf den Magen,
ein ganz verfluchter Dauerstress
im selbstgekauften Dress.

Das Leben wär' - wenn man es lebte -
wenn nicht die Drohung ständig schwebte -
ein wunderbares Dino-Ei,
ein Jux mit Dallerei.

"Das Leben ist", sagt mir Herr Stempel
im Stadtamt laut in seinem Tempel,
ein Stück Papier von einem Amt:
"Begreifen Sie! Verdammt!"

Aus dem Blog: HANS-GEORG KAISER - GEDICHTE

Published at 07:28AM ( 0 comments / 153 visits )
This post is public

April 26th, 2012

H.-G. Kaiser : Das fünfte Evangelium (Gedicht)

Das fünfte Evangelium
Das fünfte Evangelium



Hans-Georg Kaiser

Das fünfte Evangelium


Das fünfte Evangelium
liegt wasserdicht verschlossen
in einem Wrack auf dem Meeresgrund.
Die Mannschaft wurde erschossen.

Das fünfte Evangelium
hat Barabbas geschrieben.
Der war ein Kämpfer und Rebell,
ein Mann, den die Kühnen lieben.

Das fünfte Evangelium
hat niemand je gelesen,
und die es lasen, brachten sich um,
so schrecklich war es gewesen.

Das fünfte Evangelium
ist aller Welt verborgen,
in einem Geheimsafe im Totenschiff,
das macht uns heute noch Sorgen.

Das fünfte Evangelium
ist Sprengstoff größter Dosierung,
ein wahres koptisches Teufelszeug
zu unserer aller Verführung.

Das fünfte Evangelium
weiß mehr als wir noch wissen
von Jesus, dem Menschen und seiner Zeit,
von ganz bizarren Genüssen.

Das fünfte Evangelium
wird irgendwann noch gefunden,
dann reißt eine stürmische Sündflut los,
die Sintflut der letzten Stunden.

Das fünfte Evangelium
erscheint in den Zeitenwenden,
es tauchte schon einmal in Frankreich auf,
in Rußland, in falschen Händen.

Das fünfte Evangelium
gibt uns dann das letzte Zeichen.
Der Aufstand gegen Rom wird gewagt,
der Aufstand gegen die Reichen.

august 94

PS:
Aus dem Blog: HANS-GEORG KAISER - GEDICHTE
Published at 06:00AM ( 0 comments / 61 visits )
This post is public

April 24th, 2012

Jen la vera afiŝo-reĝo de Esperantio! - Estas Wélism' Di'. (artisto kun granda potencialo)


Art-domo de Wélism' Di' 2012

PS: Ĉion, kion li ŝatas, ŝatas ankaŭ mi, do liberon, egalecon, familion, amuzon, la universon, historion, feliĉon kaj la estontecon,sinjorinon Furora Futuro, kiu estas por mi senfine ĉarma belulino kun oraj steloj en la hararo kaj kun afabla rideto en la vizaĝo.Kompreneble ŝi estas batalantino por la suvereneco de ĉiuj kosmaj estaĵoj!Tial ŝi estas perfekta amatino, kaj ŝi parolas Esperanton!(cez)
Published at 06:19AM ( 0 comments / 120 visits )
This post is public

April 23rd, 2012

Jack London : La meksikano (esperantigita rakonto laŭ la usona originalo, ĉap.01)




Jack London

LA MEKSIKANO


I

NENIU sciis lian historion – liaj kunkonspirantoj plej malmulte. Li estis ilia „malgranda sekreto“, ilia „granda patrioto“, kaj je sia maniero li laboris same tiel por la venonta meksika revolucio kiel ili. Daŭris longe ĝis ili ekkomprenis tion; ĉar eĉ ne unu el la revolucia konsilio ŝatis lin. Je la tago, kiam li unuafoje enpaŝis iliajn ĉambrojn plenŝtopitajn de tre okupitaj homoj, ĉiuj suspektis lin – ke li estas spiono, ilo en la servo de la sekreta polico de Diaz. Tro multaj el liaj kamaradoj troviĝis ĉirkaŭe en Usono en civilaj kaj militaj prizonoj, kaj aliaj ligitaj al ĉenoj, estis kondukataj ĝuste en tiu tempo translimen kaj envicigotaj por pafmortiĝo ĉe adobomuro.

Je la unua rigardo la junulo ne faris bonan impreson al ili. Knabo li estis, ne pli olda ol dekok jarojn, ne tro granda laŭ sia aĝo kaj li klarigis, ke li nomiĝas Felipe Rivera kaj, ke li deziras labori por la revolucio. Jen ĉio – neniu disipita vorto, neniu plia klarigo. Li staris kaj atendis. Neniu rideto estis sur liaj lipoj, neniu afableco en liaj okuloj. La granda verva Paulino Vera sentis internan hororon. Jen io malpermesita, terure nepenetrebla. Estis io venena, io serpenteca en la nigraj okuloj de la junulo. Ili brulis kiel frida fajro, kvazaŭ kun vasta koncentrita amareco. De la vizaĝoj de la kunkonspirantoj li lasis vagi la rigardon al la skribmaŝino, ĉe kiu sidis la malgranda sinjorino Sethby, fervore laboranta. Liaj okuloj haltis je ŝiaj, sed nur por momento – ŝi levis okaze la rigardon -, kaj ankaŭ ŝi sentis la nedifineblan ion, kiu paŭzigis ŝin. Ŝi devis ankoraŭfoje tralegi la skribitan por retrovi la fadenon de la letero.

Paulino Vera rigardis demandante al Arrellano kaj Ramos, kaj ili rigardis sin reciproke. La necerteco de dubo kreskis en iliaj rigardoj. Tiu ĉi magra vizitanto estis la nekonato, kun ĉia minaco de nekonato. Oni tute ne komprenis lin, jen io tiom trans la horzonto de la honesteco de tiuj ĉi simplaj revoluciuloj, kies sovaĝa malamo kontraŭ Diaz kaj lia tiraneco estis finfine nur la malamo de honorindaj, simplaj patriotoj. Sed jen sentiĝis io alia, sed ili ne sciis kio estas. Sed Vera, kiu ĉiam estis plej verva, plej agema, finis la embarason.

„Tre bone“, li diris sobre. „Vi diras, ke vi volas labori por la revolucio. Demetu vian jakon! Pendigu ĝin tien. Mi montros al vi – venu - , kie estas la siteloj kaj la viŝtukoj. La planko estas malpura. Vi tuj komencos viŝi ĝin ĉi tie kaj en la aliaj ĉambroj. Ankaŭ la kraĉujoj bezonas purigadon. Poste ankoraŭ la fenestroj.“

„Ĉu ĝi estas por la revolucio?“ demandis la junulo.

„Por la revolucio!“ respondis Vera.

Rivera rigardis ilin ĉiujn fride kaj suspekteme kaj tiam demetis sian jakon.

„Estas en ordo“, li diris.

Nenion plu. Tagon post tago li venis al sia laboro, - por balai, lavbrosi kaj purigi ion. Li prenis la cindron el la fornoj, alportis karbojn kaj lignon kaj faris fajron, antaŭ ol la plej rezoluta el la aliaj venis al sia tablo.

„Ĉu mi rajtas dormi ĉi tie?“ li demandis foje.

Aha! Tiel do - la mano de Diaz ekmontriĝis. Se li dormus en la ĉambroj de la konsilio, tio signifus, ke li havas aliron al iliaj sekretoj, al la nomlistoj, al la adresoj de la kamaradoj sur meksika tero. Oni rifuzis la peton, kaj Rivera neniam plu demandis pri tio. Ie li dormis, sed kie? Ie li manĝis. Sed kie kaj kion? Unufoje Arrellano ofertis kelkajn dolarojn al li. Sed Rivera kapskuante rifuzis la monon. Kiam Vera alpaŝis kaj provis trudi ĝin al li, li diris:

„ Mi laboras por la revolucio.“

Antaŭprepari revolucion kostas monon, kaj la konsilio ĉiam estis premata. La membroj malsatis kaj laboris ĝiskolapse, kaj la plej longa labortago ne estis sufiĉe longa por ili, kaj tamen ŝajnis de tempo al tempo, kvazaŭ la revolucio starus kaj falus de nenio pli ol de kelkaj dolaroj. Foje, estis la unua fojo, ili ŝuldis du monatojn da lupago, kaj la luisto minacis elĵeti ilin - estis Felipe Rivera, la purigista knabo en la aĉaj trivitaj vestoj, kiu metis sesdek ordolarojn sur la pupitron de May Sethby. Kaj same alitempe. Tricent leteroj klake tajpitaj sur la okupataj skribmaŝinoj (Petoj pri subteno, pri agnosko de organizitaj laborgrupoj, urĝaj petoj al redaktoroj pri bonvolemaj mencioj kaj tiel plu) restis sur la tabloj kaj atendis pri afranko. La horloĝo de Vera malaperis – la malnova ora ripeta horloĝo, kiun li heredis de sia patro. La glata ora ringo je la ringofingro de May Sethby malaperis same. Estis malesperige, Ramos kaj Arrellano ŝiradis kolere siajn longajn lipharojn. La leteroj devis eliri, kaj en la poŝtejo ne estis kredito por la aĉetado de poŝtmarkoj. Jen Rivera surmetis la ĉapelon kaj foriris. Kiam li revenis, li metis mil ducendajn poŝtmarkojn sur la pupitron de May Sethby.

„Mi volus scii, ĉu la malbenita mono estas de Diaz?“ diris Vera al la kamaradoj.

Ili tiris la palpebrojn supren, sed ne kuraĝis respondi la demandon. Kaj Felipe Rivera, la visĉifonulo por la revolucio, daŭrigis havigi al la konsilio oron kaj arĝenton, se necesis.

Sed ankoraŭ nun ili ne kapablis ŝati lin, ĉar ili ne konis lin. Li iris siajn proprajn vojojn, ne fidis al ili kaj malakceptis ĉiujn provojn pri alproksimiĝo. Kaj spite al lia juneco neniu ekkuraĝis eldemandi lin.

"Granda kaj soleca spirito, eble, mi ne scias", diris Arellano embarasita.

„Li tute ne estas homo“, diris Ramos.

„Lia animo estas elsekigita“, diris May Sethby. „Lumo kaj ridado estas elbruligita de li. Li similas al mortinto kaj estas tamen terure vivanta.“

„Li iris tra la inferon“, diris Vera. „Neniu viro aspektas tiel, kiu ne estas irinta tra la infero – kaj tamen li estas ankoraŭ junulo.

Tamen ili ne povis ŝati lin. Li neniam parolis, neniam demandis, neniam proponis ion. Li aŭskultis sen esprimo kiel morta aĵo, nur liaj okuloj lumis en frida brilo, dume la aliaj pli kaj pli laŭte kaj pli pasie parolis pri Meksiko.Tiam liaj okuloj glitis de vizaĝo al vizaĝo, de parolanto al parolanto, kvazaŭ borantaj kiel inkandeska glacio, kio ĝenis ilin, kaj kio konsternis ilin.

„Li ne estas spiono“, konfidis Vera al May Sethby. „Li estas patrioto – notu tion, la plej granda patrioto el ni ĉiuj. Mi scias tion, mi sentas. Kun mia koro kaj mia menso mi sentas ĝin. Sed lin mi tute ne konas.“

„Li havas danĝeran temperamenton“, diris May Sethby.

„Mi scias“, diris Vera kun sento de hororo. „Li rigardis min per siaj okuloj. Ili ne amas, ili minacas kaj estas sovaĝaj kiel tiuj de tigro. Se mi perfidus nian aferon, li mortigus min, tion mi scias. Li ne havas koron. Li estas senkompata kiel ŝtalo, akra kaj frida kiel frosto. Li estas kiel lunlumo en vintra nokto, kiam viro frostmortas sur la supro de montaro. Mi timas nek Diazon nek ĉiujn liajn murdistojn, sed tiun Rivera mi timas. Li estas kiel spiro de l' Morto.“

Tamen estis Vera, kiu persvadis la aliajn doni al Rivera la unuan taskon postulantan konfidon. La kontakto inter Los-Anĝeleso kaj la suda Kalifornio estis interrompita. Tri el la kamaradoj devis fosi siajn proprajn tombojn kaj tiam oni pafmortigis ilin. Du pliaj estis prizonuloj de Usono en Los-Anĝeleso. Juan Alvarado, la federacia generalo estis monstro. Li trakrucis ĉiujn iliajn planojn. Ili ne plu povis ligi kontakton al la aktivaj revoluciuloj kaj al la ekaktivaj kamaradoj en la suda Kalifornio.

La juna Rivera ricevis instrukciojn kaj estis sendita al la sudo. Kiam li revenis, la komunikada linio estis replektita kaj Juan Alvarado estis morta. Oni trovis lin kun tranĉilo profunde pikitan en la bruston, en la lito. Tio transiris la instrukciojn al Rivera, sed oni ne demandis lin, kaj li diris nenion. Sed ili rigardis sin reciproke kaj havis sian opinion pri tio.

„Mi estis dirinta tion al vi“, opiniis Vera. „Diaz devas timi tiun junan viron pli ol iun alian. Li estas la mano de Dio.“

La danĝera temperamento pri kiu paroliss May Sethby, kaj kiun ĉiu el ili rimarkis, evidentiĝis ankaŭ en korpa rilato. Jen li aperis kun disŝirita lipo, jen kun blue kaj brune batita vango, jen kun ŝvelinta orelo. Estis klare, ke li ie en tiu mondo, en kiu li manĝis kaj dormis kaj havigis monon al si kaj vivis vivon, pri kiu ili sciis nenion, havis ofte kverelon. Post kelke da tempo li fariĝis kompostisto en la eta revolucia semajngazeto, kiun ili eldonis. Ĉeokaze ne estis ebla al li komposti ion, ĉar liaj fingraj membroj estis defrotitaj kaj disbatitaj, ĉar liaj dikfingroj estis vunditaj kaj rigidaj aŭ ĉar tiu aŭ tiu brako pendis senforte malsupren, dume lia vizaĝo tordiĝis en silenta doloro.

„Vagabondo“ diris Arrellano.

„Frekventanto de aĉaj lokoj“, diris Ramos.

„Sed de kie li ricevas la monon?“, demandis Vera. „Mi ĵus eksciis, ke li pagis la paperkalkulon – cent kvardek dolarojn.“

„Estas liaj forestoj“, diris May Sethby, „ li donas neniam klarigon.“

„Ni observu lin“, proponis Ramos.

„La spiono mi ne volus esti“, diris Vera. „Mi timus, ke vi neniam denove revidus min, krom ĉe mia entombiĝo. Lia pasio estas terura, li eĉ ne permesus, ke Dio staras inter li kaj sia pasio.“

„Antaŭ li mi sentas min kiel infano“, koncedis Ramos.

"Por mi li estas la enkorpiĝinta forto, li estas la prahomo - la sovaĝa lupo, la atakanta sonserpento, la pikanta centpiedulo", diris Arrellano.

"Li estas la karniĝinta revolucio", diris Vera. "Li estas la flamo kaj la spirito de ĝi, la nesatigebla krio por venĝo, kiu ne eligas krion, sed buĉas sen bruo. Li estas la detruanta anĝelo moviĝanta tra la ankoraŭaj gardantoj de l' nokto."

„Mi povus plori pro li, li konas neniun“, diris May Sethby. „Li malamas ĉiujn homojn. Li estas sola... soleca.“ Ŝia voĉo eksingultis, kaj ŝiaj okuloj vualiĝis.

La agadoj kaj la tempoj de Rivera estis vera sekreto. Estis periodoj, kiam ili ne vidis lin dum semajno. Unufoje li forestis dum tuta monato. Tio estis tiom pli enigma, ĉar ĉe sia reveno li ĉiam sen klarigo senvorte metis ormonerojn sur la pupitron de May Sethby. Alitempe li pasigis tagojn kaj semajnojn, sian tutan tempon kun la konsilio. Kaj en aliaj malregulaj periodoj li preferis malaperi en la plej valora tempo de la frua mateno ĝis vespere. En tiaj tempoj li venis malfrue kaj restadis longe. Arrellano vidis lin eĉ en noktomezoj kompostantan tekstojn kun ŝvelintaj manoj aŭ lipo ĵus fendigita kaj ankoraŭ sanganta."

Legu plu en la
PDF-dokumento.

Tradukis Dorothea Kaiser, Frank Vohla & Hans-Georg Kaiser (Donjo, Frank & Cezar de la germana E-klubo Karapaco), lingve kontrolis Michael Lennartz


Rimarko:
adobomuro

Published at 10:48AM ( 9 comments / 1179 visits )
This post is public

April 21st, 2012

Panach / Kunert : Für uns, die wir noch hoffen - Por ni, kiuj esperas ankoraŭ (kanto)




Panach / Kunert

Für uns, die wir noch hoffen

Por ni, kiuj esperas ankoraŭ



Für uns, die wir noch hoffen
Auf eine bessere Zeit
Schlage ich die Gitarre
Und sage, was in uns schreit

Por ni, kiuj ankoraŭ esperas
pri pli bona tempo,
mi batas la gitaron
kaj diras, kio krias en ni.


Wir glauben nicht an Pistolen!
Leben ist das, was wir woll'n
Und noch vorm Tod, wenn 's geht!

Ni kredas ne pri pistoloj!
Vivo estas tio, kion ni volas.
Kaj ankoraŭ antaŭ la mort',
se eblas.

Wir brauchen keine Kandare!
Freiheit heißt die heiße Ware
Nach der wir Schlange steh'n!

Ni ne bezonas enbuŝan bridilon!
Libero estas la tikla varo,
pro kiu ni staras en la vic'.


Hoffnungslos
Wie gefangene Stiere
Hin zur Exekution
Woll'n wir nicht mehr marschieren
Nach ihren Kommandos!

Sen espero
kiel kaptitaj bovoj
al la ekzekucio
ni ne plu volas marŝi
laŭ iliaj komandoj!


Für uns, die wir noch hoffen
Auf eine bessere Zeit
Schlage ich die Gitarre
Und sage, was in uns schreit

Por ni, kiuj esperas ankoraŭ
pri pli bona tempo,
mi batas la gitaron
kaj diras, kio krias en ni.

Für uns, die wir immer noch hoffen
Auf eine bessere Zeit

Por ni kiuj esperas ankoraŭ nun plu
pri pli bona tempo.


PS: Mi ankoraŭ ne rimis tion, por foje redoni la precizan enhavon de tiu ĉi kanto. (cez)

Published at 08:36AM ( 0 comments / 125 visits )
This post is public

April 21st, 2012

Eduard Mörike: Printempo (Frühling) / poemtraduko





Eduard Mörike

Printempo

Rubandbluon la printemp'
lasas flirti enaere.
Dolĉas la odor' surtere,
vagas tra la land' laŭ temp'.
Revas la viol',
ke ĝi sin prezentas.
Jen, harp' fora, softa son' en sol'.
Temp' printempa, vin
mi enkore sentas.

tradukis Cezar

Eduard Mörike
Frühling

Frühling läßt sein blaues Band
Wieder flattern durch die Lüfte.
Süße, wohlbekannte Düfte
Streifen ahnungsvoll das Land.
Veilchen träumen schon,
Wollen balde kommen.
Horch, von fern ein leiser Harfenton!
Frühling, ja du bist's!
Dich hab ich vernommen!


PS: La poemon bele ilustritan vi trovas ankaŭ ĉe Elbertinum:

Elbertinum instigis min traduki tiun brilan juvelon de la germana poezio. Mia versio ne estas tute tiel bela kiel la originalo. Apenaŭ eblas redoni la delikatan sorĉon de tiu poemo. Printempa diveno kaj poezio en tiu poemo tiel perfekte kunfandiĝas, ke la poemo per tio fariĝas mem printempoheroldo kaj la printempo fariĝis tiel mem bela poemo. Se sinjorino Idealo kaj sinjorino Realo kisas sin, ekestas granda arto. Granda arto ne devas krii, por ke oni aŭdu ĝin. Granda arto kaŝiĝas en via tremanta koro, kaj se vi ne sentus tion, jen tute decida sento mankus al vi. Tiukaze vi estus nur plu maŝinhomo. Sed homoj, kiuj ne sentas la sorĉon de l' printempo apenaŭ ekzistas, ĉar la homoj ĉiuj estas bonaj laŭ potencialo, kaj ne bestaĉoj. (cez)
Published at 07:24AM ( 1 comment / 636 visits )
This post is public

April 20th, 2012

Günter Walraff: Tiom nigra kiom tiu de Heidi Klum - eltiraĵo el lia nova libro "El la bela nova mondo" (Pri rasismo en Germanio)



Günter Walraff

Tiom nigra kiom tiu de Heidi Klum


- eltiraĵo el lia nova libro "El la bela nova mondo"

Estas bela printempa mateno, mi survojas pro la serĉado de loĝejo, en Nippes, jen centre troviĝanta urboparto de Kolonjo. La luigantino malfermas al mi: Ŝi estas persono atentema pri sia aspekto, ĉirkaŭ kvindek kvin jarojn aĝa, plena de energio kaj tuj celante la kernon de la afero: do la alton de la lupaga prezo kun kaj sen apudkostoj, la ekloĝdaton, do ĉion tio, kio kutime estas priparolata ĉe tia interparolado. Ŝi kondukas min ĉe tio tra la malgranda malplenigita loĝejo, ŝi montras al mi la du ĉambrojn, la banejon, la rigardon eksteren.

Iom ni haltas ĉe la temo purigado de la ŝtuparo, la luprenantoj pagas ĉiumonate 26 € por tio. Mi demandas, ĉu oni ne povas fari tion mem. Sed ŝi neas tion per malŝata gesto. Ŝi diras, ke ŝi havas personaron por tio. Tiel laŭ ŝi estas garantiata, ke ĉiam ĉio estas pura. Ankaŭ pri la duŝo en la banejo ni iom intertraktas. Mi konstatas, kvazaŭ por mi mem, ke ankoraŭ mankas kurteno. Ŝi ekkaptas la rimarkon kaj opinias, ke mi certe ne volas transpreni la kurtenon de la antaŭanto - „... ĉe kiu iu jam duŝis!“

Mi suprentiras ŝultron kaj respondas: „Kial propre ne? Gravas nur, ke ĝi estas pura.“

Nu, bone. Ĝis tiam ĝi estas interparolado, kiel ĝi okazas ĉe multaj inspektoj de loĝejoj. Mi jam trairis pli ol dekon da ili, sed mi ricevis eĉ ne unu jesigon – halt, ne! Unufoje mi havis aŭtentikan bonŝancon. La preskaŭ tro afabla luiganto, kiel li sciigis al mia teamo ĉe pli posta vizito, ekhavis spite al mia nigra haŭto kaj mia krispa perukohararo la suspekton, ke io ne estas en ordo pri mi. Mi havis laŭ li certan similecon al verkisto, kiu havas la kutimon kamufli sin per alivestado; nur la nomon li ne povis memori.

Nu, en tiu loĝejo mi sentas certan rezervemon kaj severon ĉe mia potenciala luigantino, laŭprofesian kaj distancan ĝentilentecon. Ĉu diskriminado? Ne vere. Jen mi travivas tute aliajn aferojn.

La luigantino ĉiukaze fine diras, ke mi pripensu la aferon kaj akompanas min eksteren. Mi adiaŭas kaj dankas al ŝi.

„Bonvolu, volonte farite", mi aŭdis ankoraŭ ŝian voĉon post mi.

Tiam „familio Hildebrandt“ aperas, ankaŭ el nia teamo, same serĉante loĝejon kaj ekipita per kaŝita kamerao kaj kun mikrofono.

Antaŭ la finfina pretigo de la filmo ni petis la mallibervolajn kunludantojn pri ties konsento. Mia potenciala luigantino konsentis. Ŝi trovis tion en ordo, ke ni redonos tion, kion mi redonas ĉi tie kiel laŭvortan protokolon de ŝia parolado kun la „familio Hildebrandt“.

Sinjorino Hildebrandt: „Ni venis iom tro frue...“

Luigantino: „Tio ja ne gravas. Mi ja ĝuste tiom ektimis, jen alvenas tia lupetanto, tiun mi ne simple povas preni en la domon, tian nigrulon.“

Sinjorino Hildebrandt: „Aha, tiel do, estis tiu, kiu ĝuste foriris, ĉu?“

Luigantino: „Li ne konvenas ĉi tie. Li volis foje rigardi la loĝejon. Mi ja ne povis vidi tion telefone kiel li aspektas, sed „tia ne konvenas por la domo.“

Sinjorino Hildebrandt: „Kiaj homoj loĝas do ĉi tie en la domo?“

Luigantino: „Kion mi diru? Do, neniuj eksterlandanoj, en tiu senco. Tion mi propre ne volis, tute ne, sed...ne tia nigrulo. Tute nigra, ja nigraĉega. Jam antaŭiru en la duan etaĝon, ĉu en ordo?“

Mi ne pensus tion ebla, mi rigardus tion senmezure troigita aŭ kiel banalan polemikon, se iu raportus al mi, ke tiu ino sin tiam tiom ekscitiĝis kaj tiel senspiriĝis kaj elreliĝis pro mi. Ŝi traktis min ja almenaŭ kun certa deco kaj parolis kun mi kvazaŭ mi estus sufiĉe normala homo.

Luigantino: „Tiu estas tiom nigra, kaj aldone la hararo kaj... ne! Mi tute ne povas trankviliĝi. Mi ja ankaŭ tute ne povis ekkoni tion ĉetelefone. Li vokis min hodiaŭ matene.“

Sinjorino Hildebrandt: „Kaj poste?“

Luigantino: „Li parolis ja bone germane.“

Sinjorino Hildebrandt: Aha, tiel do.“

Luigantino: „Tion oni ja ne povas vidi, ĉu li estas nigra. Do, li estis tiom nigra, kiom tiu de Heidi Klum. Tial mi estis tiel perpleksa.“

Heidi Klum estas konata kiel modelo el la bulvardaj komunikiloj kaj ankaŭ la iama edzo, Seal, jen elstara muzikisto de nigeria-brazila deveno, lin traktas la ĉi-tieaj komunikiloj afable. Sed tio la domposedantinon tute ne kondukis al pli granda toleremo. En la plej bona kazo ĝi eble malhelpis, ke ŝi krake fermis la pordon rekte antaŭ mia nazo, kiam ŝi vidis la nigran viron.

Kaj nun la ino devas forparoli la ŝokon de sia animo. „Familio Hildebrandt“ aŭskultas ŝin.

Luigantino: „Mi opinias, la nigruloj ja jam ĉeokaze promenadas sur la foirplaco. Sed kie ili loĝas, tion mi ne scias. Sed ĉi tie ne. Li diris nur, ke la purigado de la ŝtuparo estus tro multekosta, kaj ke li povus fari tion mem. Kaj ankaŭ duŝkurteno laŭ lia opinio mankis. Jes ja, mi diris, tiun mi ja ne povis lasi pendi tie, ĉe kiu jam aliaj duŝis, aŭ ĉu ŝatas tion vi? Nu, tio ja ne estus katastrofo. Ili estas homoj, kiuj havas alian kulturon. Tiaj ne konvenas. Tio ne havas ion komunan kun malamikeco al eksterlandanoj, sed tiaj ne konvenas. Tiajn mi ne povas akcepti ĉi tie. Kion vi pensas? Se li eble kuiros kun iuj akraj spicaĵoj, jen la tuta domo flarus laŭ tio, ĉu ne? Ne, tion mi ne farus. Ne. Tiukaze mi atendos, jen la loĝejo restu malplena, ĝis iam iu venos, kiu konvenas.“

„Mi neniel dubas, ke tiu ino efektive estas konvinkita, ke ŝia babilado kaj ŝiaj timoj kaj ŝia naŭziĝo ne havas „ion komunan kun malamikeco al eksterlandanoj“. Ŝi estis tamen tiel ruza aŭ tiel malkuraĝa ne rekte diri tion en mian vizaĝon, ke ŝi neas min pro mia haŭtkoloro kiel luprenanton. Ĉar tiukaze mi povus akuzi ŝin pro la nova kontraŭdiskriminacia leĝo. Neniu devas lui loĝejon al nigrulo – oni nur ne rajtas diri, ke la haŭtkoloro estas la kaŭzo por la rifuzo.

PS: Donjo kaj mi estis hieraŭ en bonega prelego kaj filmprezentado kun Günter Walraff. Ĉar mi tre adoras tiun verkiston, jam de mia juneco, li estas kvazaŭ nova B.Traven, verkisto, kiu monde famas pro lia engaĝo por la homoj tute sube. Tial mi ankaŭ kvazaŭ kiel knabeto petis pri signado de lia libro kiun mi aĉetis ĉe lia tablo. Kompreneble mi demandis lin, ĉu li konas B.Traven: Kaj li respondis: „Kompreneble, „La Mortula Ŝipo“, kia libro! Mia gepatroj travivis similan kiel Traven, ili ankaŭ legis tre fervore Traven, ili estis pli bonaj ekspertoj pri li ol mi nun.“ Fine li ankoraŭ diris al mi, kvazaŭ ŝercante, ke mi traduku do ankaŭ liajn librojn, se mi jam tradukas Traven. Nu, kaj tial mi almenaŭ tradukis kun Donjo por la unua tiun artikolon el la nova libro de Walraff: „El la bela nova mondo“ Pliaj tradukeroj el lia fascina verkaro iom post iom sekvos.

La nova libro nepre rekomendindas, ĉar ĝi prezentas ankaŭ travivaĵojn el multaj diversaj aliaj libroj de Walraff, kiuj tamen ĉiuj havas nur unu temon: Malkovri la subigon de tiuj, kiuj havas nenion, homoj, kiuj normale publike estas „forgesataj“: La specialaĵo de Walraff estas alivestigi sin ekzemple kiel turkon, kiel ĵurnaliston ĉe la bulvarda figazeto „Bild“, kiel laboristan purigiston en atomcentralo, ktp... por tiel ekscii ion pri aferoj, pri kiuj oni ekscius nenion, se oni volus verki pri tio sen kamuflo kiel normala ĵurnalisto. Lia lasta furorrolo estas tiu de nigrulo en Germanio, por tiel malkaŝi, kiom da rasismo kaj diskriminacio de eksterlandanoj en Germanio efektive ekzistas.

Similan faris jam ankaŭ Jack London kiel senhejmulo en Londono, aŭ B.Traven en la monterioj de la ĝangalo. La verkoj de B.Traven nur eblis, ĉar Traven laboris „under cover“, kiam li kolektis la faktojn por siaj dokumentecaj romanoj. Se li kiel B.Traven estus vizitinta la vere ekzistintajn fratojn Bulnes, kiuj estis fifamaj gvidantoj de meksikaj monterioj, ili certe tuj estus mortpafigintaj lin. (cez)


Published at 08:47PM ( 0 comments / 76 visits )
This post is public

April 19th, 2012

La Paloma - Hans Albers







Helmut Käutner

La Paloma


1. Jen vento el sud',
la maro jam vokas min.
Infan', ne malĝoju
pri la disiĝ' ĉe l' fin'!


La kor' sur la ŝip',
ekiras nun la vetur'.
Dolor' pasos for,
ĝis nia revid-plezur'!


Min la sopir'
forportas al foraj celoj.
Sub mi la mar'
kaj super mi nokt' kaj steloj.


Antaŭ mi mond',
min pelas la vent' de l' vivo.
Ne ploru in',
ĉar vanas la trosentivo!
Ek maristoj, ahoj!
Iam venos la fino.


Nur memoroj pri horoj de l' amo
restas surtere nin.
Mar' vi estas la voj'.
Kaj nur vi nov-edzino!


Se ekkantas la ŝtormvent'
libero
mansvingas ĝoje min.


2. Bluegas la mar',
mirigas la vasta mond'.
De l' mast' en gvatnesto
foras la horizont'.


Antaŭen la vid'!
Ne reen, marist', post vi.
Kab' Horna en le',
nun helpas nur fid' pri Di'.


Gardu marist' vin,
se vin salutas ludo
pace ennokte,
se lumas la kruc' de l' sudo.


Akras la rif',
rapide la ŝip' pereas.
Iam la vivo
ĉiun el ni forneas.


Ek maristoj, ahoj!
Iam venos la fino.
Jen nin kaptos la mar'
kaj la mar' ĝi
jam ne redonos nin.


Mar' vi estas la voj'
kaj nur vi nov-edzino!
Se ekkantas la ŝtormvent'
libero mansvingas ĝoje min.


Ek maristoj kun ĝoj'.
La Paloma ahoj!


tradukis Cezar

Rimarkoj: Tiun origine germanan tekston de Helmut Käutner kantis la aktoro Hans Albersen la filmo: 'La granda libero Nr. 7'


Glosoj:

leo = flanko de la ŝipo, kiu estas ŝirmata de l' vento
Kab' Horna = la plej suda kabo de Sudameriko
La Kruco de l' sudo = stelaro





Helmut Käutner


La Paloma


1. Ein Wind weht von Süd
und zieht mich hinaus auf See.
Mein Kind, sei nicht traurig,
tut auch der Abschied weh!

Mein Herz geht an Bord,
und fort muss die Reise geh’n.
Dein Schmerz wird vergeh’n,
und schön wird das Wiedersehn!

Mich trägt die Sehnsucht

fort in die weite Ferne,
unter mir Meer und über mir
Nacht und Sterne.

Vor mir die Welt,
so treibt mich der Wind des Lebens.
Wein’ nicht mein Kind,
die Tränen, die sind vergebens!

Auf Matrosen Ohé !

Einmal muss es vorbei sein.
Nur Erinn’rung an Stunden der Liebe
bleibt noch an Land zurück.

Seemanns Braut ist die See,
0und nur ihr kann er treu sein!
Wenn der Sturmwind sein Lied singt,
dann winkt mir der großen Freiheit Glück !

2. Wie blau ist das Meer,
wie weit kann der Himmel sein?
Ich schau’ hoch im Mastkorb
weit in die Welt hinein.

Nach vorn geht mein Blick,
zurück darf kein Seemann schau’n.
Kap Horn liegt in Lee
jetzt heißt es auf Gott vertrau’n.

Seemann, gib acht, im Strahl, da

als Gruß des Friedens
hell in die Nacht das leuchtende
Kreuz des Südens.

Schroff ist das Riff
und schnell geht ein Schiff zugrunde.
Früh oder spät schlägt jedem
von uns die Stunde !

Auf Matrosen, Ohé!
Einmal muss es vorbei sein,
einmal holt uns die See
und das Meer gibt
keinen von uns zurück!

Seemanns Braut ist die See,
und nur ihr kann er treu sein!
Wenn der Sturmwind sein
Lied singt, dann winkt mir
der großen Freiheit Glück!

Auf Matrosen zur See

La Paloma ade.




La kanto "La Paloma"


(laŭ teksto de la kompaktdisko La Paloma I de Trikont)

Neniu kanto aŭ muzikaĵo de la mondo estis tiom ofte kantata, ludata, interpretata, aranĝata, multobligata kaj fiksata sur diversaj sonddokumentoj kiel „La Paloma“. En la okcidenta kulturregionoj apenaŭ iu devus esti, kiu ne scias tiun kanton. Eĉ en Japanio aŭ Barato oni scias ĝin. Tamen la historio de la kanto mem estas ĝenerale ne tre konata.

Ĝi trovis sian lokon kiel popolkanto, kiel tia ĝi restis senspektakle prezenta de pli ol 100 jaroj. Pro nenombreble multaj versioj de malkare produktita dancmuziko ĝi eble perdis iom da kredito kaj krome ĝi ĉiam denove estis misuzata kiel sentimentalaĵo de la tielnomata romantiko de maristoj.

Interpretoj de ĉiuj eblaj ĝenroj ĉiam denove revivigis la kanton „La Paloma“ . Ĝi estas kaj restas la plej uzata kanto de operkantistoj por imponi la publikon, oni ludis ĝin kiel tangon, valson aŭ marŝon, ĝi aperis en ĵazo, tvisto, rokmuziko, eĉ kiel Regeo- aŭ kantrimuziko, ĝi estis plurfoje sukcesa kiel ŝlagro kaj kiel filmuziko restas ŝatata ĝis nun.

La komponiston oni konas, kvankam multaj pensas, ke ĝi estas popolkanto el Kubo aŭ Meksiko aŭ simple nur nekonata popolkanto. Lia nomo: Sebastian de Iradier y Salaverri, li naskiĝis en 1809 en Lanciegio en la provinco Alava en Hispanio, li do estas vasko. Kiel muzikisto li havis certan famon. Li fariĝis eĉ muzikinstruisto de Eugenie, la pli posta edzino de Napoleono III. Tamen li havis koleran sanĝon kaj emis al kontroversoj, ja eĉ aventurema li estis laŭ hispana muzikleksikono. En 1861 li iris al Kubo, kie ekestis la kanto, kiu zorgis por tio, ke li ne estas tute forgesita. Li mortis en 1865 reveninta al Hispanio, do ne plu povis travivi la flugon de lia belega kanto „La Paloma“ ĉirkaŭ la mondon. (Cez)
Published at 09:56AM ( 1 comment / 579 visits )
This post is public

April 19th, 2012

Renft: Anser-Elinjo / Gänselieschen / kanto -Lied






RENFT

Anser-Elinjo




(Teksto: Kurt Demmler, muziko: Thomas Schoppe)



1

Nia komunum' havas anserojn,

sed Anser-Elinjon havas mi.
Enmatene marŝas ĝisherbeje
cent anseroj; centunuas ŝi.


2


La kamparanoj ĉiam haltas,

se pretermarŝas tiu vic'.
La kara ilin tre ekzaltas,
dum ŝi gardas sen kapric'.

Nia komunum' . . .


3


La kamparanoj ŝin aprecas.

Sed kelkaj diras kun malic':
La cent anseroj komunecas,
sed mankas nin plua en la vic'.

Nia komunum'...


4


Sed tuj post ili sur traktoro,

veturas mi, la traktorist'.
Mi gardas, ke Anser-Elinjo,
ne komuniĝu sur la list'.

Nia komunum'...





Renft

Gänselieschen


(Text: Kurt Demmler, Musik: Thomas Schoppe)


1

Uns're LPG hat 100 Gänse,

und das Gänselieschen - das ist meins.
Jeden Morgen ziehn sie auf die Wiese,
100 Gänse und die Hundert eins.

2


Und alle Bauern bleiben stehen,

wenn dieser Marsch vorüberzieht.
Ich denk' mir schon auf wen sie sehen,
während sie auf ihre Gänse sieht.

3


Den Bauern scheint das zu gefallen,

doch zu sich selber mancher spricht:
"Die 100 Gäns' gehörn uns allen,
warum dann nur die Hunderteins noch nicht?"

4


Doch hinterher auf meinem Trecker,

fahr ich, der Traktorist, und wach,
das keiner mir mein liebes Lieschen
zu einem Volkseigentum macht.

Unsere LPG...

Published at 08:25AM ( 0 comments / 680 visits )
This post is public

April 18th, 2012

DÖF - Codo (Ich düse, düse im Sauseschritt) / Cezar: La batalo inter amo kaj malamo




La batalo inter amo kaj malamo

La batalo inter amo kaj malamo, jen la enhavo de tiu mirinde bela kanto, jen temo, kiun jam priskribis Zaratustra, la genia parsa filozofo, aŭ Empedoklo, la greka filozofo. Sed kiu venkos fine? Ĉu por ĉiam estos la batalo inter amo kaj malamo? En la kanto venkas la amo:)

Mi persone pensas, ke ni neniam vivos en ideala mondo, nia mondo estos ĉiam kontraŭdira, tio estas normala, ĉiam estos malsanoj, morto, kaj eble eĉ murdoj. Sed ankaŭ ĉiam ekzistos la amo, kiu necesas por ke ni ne elmortu kaj ne tute detruu nin mem.

Kontraŭdiroj estas grava aga fonto de l' mondo, alikaze ne estus moviĝo kaj ne evoluo, sed...! Ĉu ni vere bezonas la malamon? Mi pensas, ke ne. Ni ĉiuj bezonas multe pli da amo kaj multe malpli da malamo, kaj tion esprimas la kanto, jen la kaŭzo, kial ĝi estas unu el miaj plej ŝatataj kantoj entute. Ĝi vere tuŝas min, kaj ĉiam denove.

Codo, tio estas la kodo al grava afero, al tio, kion ni plej bezonas.... Kion helpus la tuta riĉo de l' mondo al ni, se ni perdus nian animon ĉe tio? Tion demandis jam Jesuo, la homo, kiun oni nur poste deklaris Dio. Sed certe li estis homo kun dieca sparko en si, ĉar li metis tiun gravan demandon. Ĉar li cerbumis pri tio kiel pli afabligi nin ĉiujn, li trovis, ke tion ebligas nur vera amo, kaj ne nur egoisma al ni mem, kvankam ankaŭ tio necesas, sed ankaŭ necesas la amo al ĉiuj aliaj, eĉ al niaj malamikoj. Tiel kiel la pastra frato de la fratoj Karamasov en romano de Tolstoj amis siajn kulpŝarĝitajn fratojn. Kiu savu niajn kulpŝarĝitajn kunhomojn, se ne ni? Kiu savu nin, se ni falis? Nur amo, konkreta helpo al ni, (ne nur bonaj vortoj!) povus savi nin. Ni ne simple kondamnu kaj mortbatu kulpŝargitojn! Tiel, kiel ni ne kondamnu prizonulojn. La koncertoj de Johnny Cash en prizonoj estis paŝo en la ĝusta direkto! Kiom da vero estas en tiu pensado de Jesuo! Kiun ni amus, se ni amus nur nin mem? Por ekkompreni tion, mi ne bezonas iun eklezion, kiu faras el la pensoj de Jesuo negocon. Jesuo pensis kiel DÖF, kaj tio estas eĉ nun plu aktuala kaj grava, ĉu ne? Jesuo ne apartenas al la riĉuloj, ne al la ekleziuloj, kiuj volas sklavigi nin sub la oraj talaroj de miljara regno.

Jesuo estas unu el ni, batalanto por la homaj rajtoj, tiel kiel Karlo Markso kaj Zamenhof kaj kiel ĉiuj aliaj, kiuj kapablis pensi kaj vere agi trans la propran telerrandon. Jen la homoj, kiuj esperigas nin ĉiutage denove, ke iam estos iom pli da amo en la mondo ol nun, ĉar ni ĉiuj ĝemadas nun sub la ŝarĝo de l' kapitalismo, kiu faris el la homaro servistaron de nova falsa Dio - de
Mamono.


Afable kaj tute laŭ-DÖF-e salutas vin ĉiujn, Cez!


PS:
Jen la fino de l' kanto:
Denn die Liebe, Liebe, Liebe, Liebe, die macht mir Spaß, viel mehr Spaß als irgendwas...
Ĉar la amo, amo, amo, amo min plezurigas pli ol kio ajn...

PSS: Tion sciis antaŭ ĉiuj Eli Urbanova, legu pri tio en la retmagazino KARAPACO-PANORAMO:



Published at 06:17AM ( 2 comments / 116 visits )
This post is public


   ← previous   1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 1568   next →   

( 1 221 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Cezar (Kaiser)

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Polski new | Svenska | Русский new | More ...