Hans-Georg Kaiser's most commented articles

  • Kolomano Kaloĉaj: La fundamento kaj la palaco (rimpoemo)

    - 10 comments
    Korto de palaco kun puto - Palasthof mit Brunnen
    Kàlmàn Kalocsay La fundamento kaj la palaco Ho Esperanto, mia temo amata, kiam la kantemo min kaptas, vidu, lastatempe min jam minacas anatemo, ĉar mi kuraĝis vin tro ami, jes, oni volas min proklami hereza, ĉar per nova brilo kaj riĉ' mi volas vin ornami. Sed mi toleras sen lamento; defendas min la argumento: palacon pompan alpostulas la pompe firma fundamento. Ni do konstruu sen ŝancelo tiun palacon de la Belo. Por kiuj fundament' sufiĉas, nu,…

  • Hans-Georg Kaiser: Alte flugantaj pensoj (poemo por foto de David S.)

    - 9 comments
    Alte flugantaj pensoj
    Hans-Georg Kaiser Alte flugantaj pensoj Mi flugas alte en aer', ne rampas kiel verm' sur ter'. En mia propra alta sfer' mi estas aglo de liber'. Se vi ne alte flugas, hom', vi estos ĉiam verm' en fon'. Ekflugu do kun fantazi', libero estas, hom', vizi'! PS: Por la supra foto de amiko David:)! cezaroriginaloj.blogspot.com/

  • Hans-Georg Kaiser: Laŭte kaj mallaŭte (prozpoemo) Hans-Georg Kaiser : Laut und leise (Prosagedicht)

    - 8 comments
    Koko ne tro laŭte kriu, alie...
    Hans-Georg Kaiser Laŭte kaj mallaŭte Esti mallaŭta ne estas malforto, se ĝi estas devigita. Esti laŭta ne estas krimo, se la cirkonstancoj postulas tion. Laŭteco estas, ĉar estas mallaŭteco. Mallaŭtecon oni ne rajtas ordoni, ĉar tiukaze estus jam nur mortula kvieto, devigita tombeja paco. Tiukaze eble estus la frido en la malsanulejo, la indiferenteco de la parencaro, la malespero kaj timo de la neamataj. Laŭta oni ne estu pro malico, ĉar tiukaze…

  • Hans-Georg Kaiser: Dek konsiloj pri la tradukado

    - 8 comments
    Ponte Vecchio
    Hans-Georg Kaiser DEK KONSILOJ PRI LA TRADUKADO I Legu multajn gramatikajn librojn en Esperanto kaj en via lingvo. Ĉar vi devas regi la gramatikajn regulojn de la koncernataj lingvoj tiel bone kiel balancartisto la iradon sur la ŝnuro. II Legu librojn pri bona stilo en Esperanto, lernu ĝin de bonegaj verkistoj kiel Zamenhof, Kaloĉaj, Waringhien, Kabe kaj de aliaj. Sed legu tiajn stilkonsilojn ankaŭ en via lingvo. Nur tiu, kiu bone esprimas sin, estas bone komp…

  • Hans-Georg Kaiser: Feliĉo (eseo)

    - 8 comments
    Hans-Georg Kaiser Feliĉo (eseo) La feliĉo estas la ŝlosilo por nia bonfarto, tion sciis jam Epikuro, sed kie ĝi troviĝas? Ja kie kaj kiam ĝi perdiĝis? Neniu scias tion tiel precize. Sed ĉiuj ĉasas fervore la feliĉon kvazaŭ ĝi estus ĉasbesto. En aldono de la gazeto "Die Zeit" gazetolegantoj ĉiukajere skribas pri tio, kio estas feliĉo por ili. Kaj interese, ĉiu havas alian respondon... Ĉu eble tio estas la fonto de vera feliĉo, la individueco de la feliĉo?…

  • La legendo pri la islanda marjunulino Alda, kiu varbas por marosalaj floketoj

    - 8 comments
    marjunulino
    La legendo pri la islanda marjunulino Alda, kiu nun eĉ varbas por marosalaj floketoj Estis iam marjunulino kun la nomo Alda. Ŝi havis verdajn okulojn kaj sovaĝan hararon. Ŝia kantado estas tiom kordisŝira, ke ĝi rabis la menson de la marveturantoj. La ununurulo, kiu restis sentuŝita de la kantado de Alda estis la juna fervora fiŝisto Brandur. Li kaptis fiŝojn ĝis malfrue en la nokto, kaj la flamoj de liaj fajroj dancis ĉirkaŭ la boaton. La lumo ne nur allogis fiŝojn, ankaŭ Alda proksimiĝis…

  • Hans-Georg Kaiser: Mojosu! (rimpoemo)

    - 7 comments
    Mojosa belulino plena de energio
    Hans-Georg Kaiser Mojosu! Modernu, junu laŭ vivstilo, mojosa estu kaj kun brilo. Vi ĉiam belu kaj bonegu, en via viv' moderno regu. Vi estu cel' de ĝojokrio, pro modernec' junec' kaj ĉio. http://eo.wikipedia.org/wiki/Mojosa http://cezaroriginaloj.blogspot.de/

  • La planedo Tero iom post iom estingiĝos, ĝi estos morta post 7,59 miliardoj da jaroj (artikolotraduko)

    - 7 comments
    Planedaj esploristoj antaŭmetas modelan prikalkulon / Suno fariĝos heroldo de l' morto La planedo Tero iom post iom estingiĝos, ĝi estos morta post 7,59 miliardoj da jaroj Laŭ novaj kalkuloj la planedo Tero pereos post 7, 59 de jaroj. Eble la planeda morto jam 50 milionojn de jaroj pli frue okazos, eble nur 50 milionojn de jaroj pli poste. La esploristoj ne volas doni definitivan datenon. Sed certaj ili estas rilate la mortokaŭzon de la Tero: Ĝi forbrulos, ĉar ĝi rapide fal…

  • Ernst Jandl: dilekto (prozpoemtraduko)

    - 7 comments
    Kien iri? Where to go? Wohin gehen?
    Ernst Jandl dilekto kelkaj opinias ke oni dalmekstre kaj mekstre ne povas nisimterpreti - kiar elalo. Ernst Jandl lichtung manche meinen lechts und rinks kann man nicht velwechsern werch ein illtum https://cezartradukoj.blogspot.com/

  • Humuraĵoj: Kvar sciigoj pri la morto (artikolotraduko)

    - 7 comments
    Ĉerko de kabaredisto  Hildebrandt (1927-2013)
    Neniam vi tiom sinku, ke vi de la likvaĵo, tra kiu onI tiris vin, eĉ trinku! Erich Kästner Kvar sciigoj pri la morto „Aktivaj kaj pasivaj mortintoj“ Morto ne estas morto – tiun mondoskuigan sciigon ni dankas al la adeptoj de la kriminalserio TATORT (DELIKTLOKO), kiu frapis nian atenton, por ke ni ekkonu tion. Sur la interreta paĝo tatort-fundus.de ili katalogis la…

  • La pensoj liberas (kantotraduko)

    - 6 comments
    Anonima La pensoj liberas (germana popolkanto) 1 La pensoj de la hom’ liberas kaj restas, laŭ nokta fantom’ kaŝitaj ja estas. Ĝin hom’ nek divenas nek ĉenoj katenas. Do restas laŭ senc’, ke liberas la pens’! 2 Mi pensas kun plezur’, kverelojn evitas. Sekrete mi nur pri ĉio meditas. Dezirojn - vi sciu - malhelpas neniu, ja restas laŭ senc’, ke liberas la pens’! 3 Se iu ĵetos min karceren permane, mi simple dira…

  • Günter Kunert: Centra stacidomo (rakontotraduko)

    - 6 comments
    Kraĉado stacidome kaj trajne malpermesita
    Günter Kunert Centra stacidomo Je suneca mateno certa persono malkovras interne de sia loĝejo oficialan skribaĵon: ĝi kuŝas sur la matenmanĝa tablo apud la taso. Kial ĝi venis tien, ne estas certa. Apenaŭ malfermite, ĝi atakas la leganton per postulo: Ordonas la oficiala skribaĵo sur griza ĉifoneca papero: Je la 5-a de novembro en la aktuala jaro matene je la oka vi devas aperi en la sinjora necesejo de la centra stacidomo pro via ekzekuto, Por vi estas antaŭvi…

  • Hildegard Raŝ: Venĝo de la majskarabo (rakontotraduko) + la germana originalo

    - 6 comments
    Buŝo: Maks kaj Moric ĉasas majskarabojn
    Hildegard Raŝ Venĝo de l' majskarabo Oni priŝprucis per veneno ĉion je tiu tago: la arbustojn, la florbedojn, la legomĝardenon, ja, eĉ la arbojn. Ĉiuj fi-insektoj estu neniigataj. Ja ne permeseblis, ke sur la floroj de la valorplenaj rozoj svarmu laŭsoj, ke la vermoj prironĝu ĉiujn foliajn randojn, kaj, ke la majskaraboj damaĝu la foliaron de la kaŝtanarboj. Sekvatage tio tiel iris plu. Oni ŝprucigis venenon pro ĉiuj eblaj kaj neeblaj malsanoj aŭ certaj plaguloj, tio dev…

  • B.Traven: En vepro en Meksiko (kantotraduko el la usona) + germana kaj usona originaloj de B.Traven)

    - 6 comments
    En vepro en Meksiko (kakto)
    B.Traven En vepro en Meksiko El Ilinojs' ni gaje krie Venis kante ĝis ĉi tie En vepron, al Meksiko. Malgranda Greg unue svenis, La soifon ne eltenis, En vepro, en Meksiko. Inter agavoj ni manovris, Ĝis lin arda sablo kovris, En vepro, en Meksiko. Por Kid serpento tiam sortis, Je l' vespero li jam mortis, En vepro, en Meksiko. Deliro min surtere tordis, Kidon la vulturoj mordis, En vepro, en Meksiko. Min kun larm' su…

  • Fundamenta Krestomatio: POEZIO / Feliks Zamenhof: Versaĵo sen fino

    - 6 comments
    Perpetuummobileo: Ne ekzistanta utopia maŝino, kiu sen aldono de energio eterne moviĝas.
    Fundamenta Krestomatio POEZIO VERSAĴO SEN FINO Lin vidis en ĝardeno — Ekplaĉis li al ŝi. Ŝi nomis sin Heleno, Anton' sin nomis li. Ekamis la konato Kaj reciproke ŝi; Post paso de monato Ŝanĝiĝis « Vi » per « ci ». Someraj tri monatoj Trapasis dolĉe for, Kaj niaj geamatoj Jam estis kor' ĉe kor'; Kaj per solena beno De l' pastro en la fin' Antono kaj Heleno Jam estis edz'-edzin'. En ĉarma harmonio Ekvivis edz'-edzin'; Najbaroj kun envio Rigardis…

  • Dek boteloj (ŝerckanto)

    - 6 comments
    Dek boteloj (melodio de la ŝerckanto)
    Mi plukis la ŝerckanton el la kajero "Ni kantas en Esperanto", redaktita de Ludoviko Schödel, la notojn desegnis Elvira Appel, 2-a eldono, Esperanto-Unuiĝo en la Kultura Ligo de GDR, Berlino 1989. Dek boteloj (ŝercokanto) 1-a strofo: Dek boteloj pendas ĉe la mur'; dek boteloj pendas ĉe la mur'. Sed, se akcidente falus unu nur, jam nur naŭ boteloj pendus ĉe la mur'. 2-a ĝis 9-a: Tiel laŭvice de naŭ, ok, sep, ktp. ĝis du. 10-a: Jen botelo pendas ĉe la mur', jen…

  • Hans-Georg Kaiser: Elektu saĝe vian retikulon! (rimpoemo)

    - 6 comments
    Verda krokodilo II
    Hans-Georg Kaiser Elektu saĝe vian retikulon! Krokodila retikulo ne plu estu, jen postulo! Se ĝin krokodilo vidas, ĝin neniu fort' plu bridas. Jen ĝi voros vin, ho, homo, aŭ ĉe lag' aŭ eĉ' en domo. https://cezaroriginaloj.blogspot.de/

  • Alejandra Pizarnik: De la alia flanko (prozpoemo)

    - 5 comments
    obskuro
    Alejandra Pizarnik De la alia flanko Jaroj kaj minutoj amoras sin reciproke. Verdaj maskoj sub la pluvo. Preĝejo kun obscenaj vitrofenestroj. Spuro blua sur la muro. Mi ne konas. Mi ne rekonas. Obskuro. Silento. trad. Hans-Georg Kaiser Jen la originala poemo en la hispana, disponigita de Despero: DEL OTRO LADO Años y minutos hacen el amor. Máscaras verdes bajo la lluvia. Iglesia de vitrales obscenos. Huella azul en la pared. No conozco. No reconozc…

  • Hans-Georg Kaiser: Printempo estas juna vir' (rimpoemo)

    - 5 comments
    Printempo estas juna vir'
    Hans-Georg Kaiser Printempo estas juna vir' Printempo dormis sur herbej', konfide! Konfide! La najtingaloj vekis ĝin, jubilas hele kaj sen fin'. En rojoj sonas laŭ muzik' por nia kara koramik', rapide! Rapide! Printempo iras tra la val'! Konfide! Konfide! Li vestis sin per bunta vest' por danci en printempa fest'. Li volas kun tulipoj danci kaj en la balo plu bonŝanci, rapide! Rapide! Printempo frapas al la pord',…

  • Senlaborulo malsatmortigis sin en alta ĉasista sidejo en arbaro

    - 5 comments
    Hochstand_Hungertod_Arbeitsloser
    http://popularscienco.blogspot.de/2013/07/germana-senlaborulo-malsatmortigis-sin.html Senlaborulo malsatmortigis sin Ĉasistoj malkovris mumiiĝintan mortinton sur alta embuskosidejo - la lanta mortado notita en taglibro Uslar, Germanio. Li ne venenigis sin, li ne ĵetiĝis antaŭ trajnon kaj ne kaptis al armilo. 58-jara senlaborulo el Hanovro sur alta embuskejo en la proksimo de Uslar (Malsupra Saksio) konscie mortigis sin mem. La deziro morti estis efektive ti…

731 articles in total