Neniam vi tiom
sinku, ke vi de la likvaĵo,
tra kiu onI tiris vin,
eĉ trinku!

Erich Kästner



Kvar sciigoj pri la morto

„Aktivaj kaj pasivaj mortintoj“


Morto ne estas morto – tiun mondoskuigan sciigon ni dankas al la adeptoj de la kriminalserio TATORT (DELIKTLOKO), kiu frapis nian atenton, por ke ni ekkonu tion. Sur la interreta paĝo tatort-fundus.de ili katalogis la krimmorton laŭ ĉiuj reguloj de la arto. Interalie oni diferencigas inter aktivaj mortigitoj (figuroj, kiuj dum la filmago faras sian lastan elspiron) kaj pasivaj mortigitoj (kiuj jam iam antaŭe mortis). La plej multaj krimmortigitoj en la unuaj elsendoj de la jaro 2013 trovis sin – kiel apenaŭ alie atendeblis – ĉe la aktoro kaj filmkomisaro Til Ŝvajger je sia unua filmo en Hamburgo: sep krimmortintoj en unu elsendo. La plej rapida tv-a TATORT-mortinto en la jaro 2013 aperis post tridek ses sekundoj. La plej lanta krimortigito aperis post okdek ses minutoj. Unu seria elsendo estis tute sen mortigito.

Kontente morti


La plej granda risko en la vivo estas, kiel ĉiu scias, la vivo mem, ĉar ĝi seneviteble finiĝas iam per la morto. Estas bone, se oni tiukaze havas asekuron. Plej bone unu el la ofertataj mortomonaj asekuroj kun kontentecgarantiaĵo, se oni ne volas kuŝi kiel morta hundo kun iom da surkrapita tero sur si. La mortomona asekuro estas bona ideo, kiu meritas publikan varbadon. Kial ne kun la slogano: „Mortu, ni okupiĝos pri la detaloj!“

Pli bele esti morta


Tion la mondo ankoraŭ nepre bezonis. Tomboŝtona firmao el la proksimo de Nurembergo deklaris al la trista grizo sur tombejoj la militon – per speciala modoetikedo. „Por ĉiam bela“, tiel varbas la firmao mem, oni povas plibeligi tombon nun per Svarovskij-ŝtonoj, vitraj marketraĵoj kaj aliaj ornamoj. Tiel mortintoj ankaŭ post la morto ankoraŭ povos esprimi sian vivsintenon. Tion oni ja sciis jam antaŭe: Noble pereas la mondo.

Ankoraŭ ne...

La sciigo ne havis longan vivon. Mikaelo Gorbaĉov, tiel konatiĝis somere, mortis en kafejo en la urbo Jekaterinburgo. Efektive komputilaj entrudistoj enŝteliĝis en la germanan tvitero-konton de la rusa sciiga agenturo Ria Novosti kaj disvastigis la falsan sciigon. La 82-jara Gorbaĉov sciigis: „Vi esperas vane. Mi vivas kaj mi fartas bone.“ Bonŝance li ne estas superstiĉa, kaj tial ne mortis pro ektimo.

tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser el la gazeto Nova Germanio

https://cezartradukoj.blogspot.com/