Hans-Georg Kaiser
DEK KONSILOJ
PRI LA TRADUKADO
I
Legu multajn gramatikajn librojn en Esperanto kaj en via lingvo. Ĉar vi devas regi la gramatikajn regulojn de la koncernataj lingvoj tiel bone kiel balancartisto la iradon sur la ŝnuro.
II
Legu librojn pri bona stilo en Esperanto, lernu ĝin de bonegaj verkistoj kiel Zamenhof, Kaloĉaj, Waringhien, Kabe kaj de aliaj. Sed legu tiajn stilkonsilojn ankaŭ en via lingvo. Nur tiu, kiu bone esprimas sin, estas bone komprenata.
III
Traduku nur tion, kion vi mem komprenas, sed tion traduku ĉiam sen timo pri ridado de aliaj. Se vi estos tradukinta la centan rimpoemon aŭ la trian romanon, neniu plu ridos pri vi. Tradukadon oni lernas per tradukado kaj kun enorma obstino. Ankaŭ per tio, ke oni turnas sin al pli spertaj esperantistoj kaj petas ilin pri korektoj.
IV
Neniam uzu vortojn aŭ vortkombinojn, kiujn vi ne perfekte regas, prefere antaŭe certigu vin en vortaro ktp....
V
Ne traduku vortojn, sed enhavojn kaj ties formojn. Traduku kiel artisto, redonu la ĉarmon de la originalo, kreu fakte novan originalon.
VI
Neniam aŭ nur en kazo de nepra bezono ŝanĝu la formon de originala poemo, ekz. per aldono de pliaj silaboj. Tio estas: traduku, ankaŭ en prozo, kiel eble plej laŭ la originalo. Ĉiu arbitreco kiel tradukisto estu for de vi.
VII
Ĉiam legu laŭte viajn tradukojn, por eltrovi la melodion de la traduko kaj por kontroli, ĉu ĝi ankaŭ sonas bone.
VIII
Ne tuj publiku viajn unuajn tradukojn, sed retraduku ilin plian fojon antaŭ la publikigo, ĉar la unua bona impreso vin - ofte - blindigas.
IX
Verku ankaŭ ĉeokaze originale por konstati la diferencojn de verkado kaj de tradukado.
X
Neniam pensu, ke estas la kulpo de la neperfekta Esperanto, se iu traduko ne sukcesas al vi, estas ĉiam via neperfekteco. Neniu lingvo estas pli elasta aŭ pli fleksebla ol Esperanto! Konsciiĝu kaj fidu pri tio!
http://cezartradukoj.blogspot.de
MIA KONVINKO
Se al ĉiu hom' ni plaĉus,
tio pli ol ĉio aĉus.
Tial pensu ni kun saĝo
kaj laŭ propra nura plaĉo.
Kverelantojn mi ne ŝatas,
eĉ ne tempdisipe hatas.
Mi ne devas pruvi ion,
ĉar mi fidas mian mion.
PS: hati = malamegi
Kaj ĉar ni estas realistoj, ni devas provi la neeblan, ĉiam... alie nenio ŝanĝiĝus. Sed konkuri al aliaj esperantistoj,ĉu? Tute ne! Tio estus ridinda, neinda al veroserĉanto. Normale ni ĉiuj estas fratoj kaj ne malamikoj, sed nur malmultaj vere komprenas tion. Ankaŭ la esperantistaro estas venenigita de la spirito de nia tempo. Kelkaj esperantistoj inter ni supozas ke ili estas pli egalaj ol la aliaj:), por foje moke paroli kiel Orwell.
Tion, kion vi konsilas -Amiko Cezar, mi spertis iom post iom kaj ankoraŭ mi spertas kaj aplikas tute intuicie. Post kelkaj tagoj oni legas kaj juĝas propran laboron rigardante, kiel tion farus fremdaj okuloj ( Ho,ĉi mnomente la tero tremas!)
Sign-in to write a comment.