http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/04/gunter-kunert-centra-stacidomo-rakonto.html


Günter Kunert
Centra stacidomo


Je suneca mateno certa persono malkovras interne de sia loĝejo oficialan skribaĵon: ĝi kuŝas sur la matenmanĝa tablo apud la taso. Kial ĝi venis tien, ne estas certa. Apenaŭ malfermite, ĝi atakas la leganton per postulo:

Ordonas la oficiala skribaĵo sur griza ĉifoneca papero:

Je la 5-a de novembro en la aktuala jaro matene je la oka vi devas aperi en la sinjora necesejo de la centra stacidomo pro via ekzekuto, Por vi estas antaŭvidata la kabino 18. Ĉe neobeado de tiu postulo survoje de dekreto de la adminstracia servo povas esti ordonata puno. Ni rekomendas leĝerajn vestojn por povi garantii senĝenan procedon.

Iom pli poste la koncernato aperas ĉe siaj amikoj. Trinkaĵojn kaj manĝajojn li rifuzas, sed li urĝe postulas konsilon, tamen li rikoltas nur seriozan kaj signifoplenan kapan neadon. Decidan konsilon aŭ helpan oferton li ne ricevas.

Sekrete oni certe sentas sin malŝarĝita, se la pordo klake fermiĝas post tiu homo kun nur limigita plua vivo, kaj oni demandas sin, ĉu ne estis jam tro ofte, ke oni efektive malfermis la pordon. Ĉu valoris la penon preni mi ne scias kiom da ŝarĝo sur sin pro ulo, de kiu estontece atendeblos tiom malmulte?

Tiu viro iras nun mem al advokato, kie oni proponas al li skribi proteston, sed en ĉiu kazo li plenumu la fiksitan tagon (5-a de novembro), por eviti reprezaliojn. Sinjora necesejo kaj centra stacidomo aŭdiĝas ja tute eltenebla kaj prudenta. Nenio estas tiom varmege manĝata kiom kuirita. Ekzekuto, ĉu? Verŝajne preseraro. En vero temas eble pri „ekzekucio“. Kial ne? Tute imagebla trovas tion la advokato, ke oni postulas de freŝe instalita kliento, ke li venu al ekzekucio. Atendu. Konfidu! Oni devas konfidi! Konfido estas la plej grava.

Hejme la viro, kiu estas ordonata al la sinjora necesejo ruliĝas sen dormo sur siaj malsekiĝintaj littukoj. Plena de akra envio li aŭskultas la petolan zumadon de muŝo. Ĝi vivas! Ĝi ne havas zorgojn! Kion tiu muŝo sciu pri la centra stacidomo?! Oni ja mem scias nenion pri ĝi... Meze de la nokto li sonorigas je la pordo de la najbaro. Tra la luketo gapas lin okulo, senesprima, ĝis la sonoriganto kapitulacas kaj la fingron prenas de la sonorila butono.

Ĝustatempe je la oka matene li enpaŝas je la 5-a de novembro la centran stacidomon, tremetante de frosto, en kurtmanika sportĉemizo kaj tolpantalono, la plej leĝeran, kiun li posedas vestaĵe. Tie kaj tie oscedas senokupa pakaĵportisto. Oni balaas la plankon kaj ŝprucadas ĝin per likvaĵo.

Tra la respeguliĝanta vakuo de la sinjora necesejo resonas liaj solecaj paŝoj. La kabinon 18 li malkovras tuj. Li ŝovas moneron en la seruron de la pordo, kiu malfermsvingiĝas, kaj enpaŝas. Sovaĝe ekfuriozas en li la certo, ke nenio malbona okazos. Tute nenio! Oni volas nur ekzekucii iun taskon, nenion pli! Tuj ĝi finiĝos, kaj li povos iri hejmen denove. Konfido! Konfido! Eŭforia sento grimpas supren en lia gorĝo. Ridetante li fermriglas la seruron kaj sidiĝas.

Kvaronon de horo poste envenas du necesejaj viroj, malfermas per kopia ŝlosilo la kabinon 18 kaj eltiras la leĝere vestitan kadavron, por porti lin en la brikoruĝajn profundojn de la centra stacidomo, pri kiu sciis ĉiu, ke ĝin neniam atingas aŭ forlasas trajno, kvankam sur ties tegmento ŝvebis ofte la fumo de laŭdiraj lokomotivoj.

Tradukis Donjo, Cezar & Frank en klubvesperoj
(Klubo Karapaco)



Günter Kunert
Zentralbahnhof

1972


An einem sonnigen Morgen stößt ein Jemand innerhalb seiner Wohnung auf ein amtliches Schreiben: es liegt auf dem Frühstückstisch neben der Tasse. Wie es dahin kam, ist ungewiß. Kaum geöffnet, überfällt es den Lesenden mit einer Aufforderung:

Sie haben sich, befiehlt der amtliche Druck auf dem grauen, lappigen Papier, am 5. November des laufenden Jahres morgens acht Uhr in der Herrentoilette des Zentralbahnhofes zwecks Ihrer Hinrichtung einzufinden. Für Sie ist Kabine 18 vorgesehen. Bei Nichtbefolgung dieser Aufforderung kann auf dem Wege der verwaltungdienstlichen Verordnung eine Bestrafung angeordnet werden. Es empfiehlt sich leichte Bekleidung, um einen reibungslosen Ablauf zu garantieren.


Wenig später taucht der solchermaßen Betroffene verzagt bei seinen Freunden auf. Getränke und Imbiß lehnt er ab, fordert hingegen dringlich Rat, erntet aber nur ernstes und bedeutungsvolles Kopfschütteln. Ein einscheidender Hinweis, ein Hilfsangebot bleibt aus.

Heimlich atmet man wohl auf, wenn hinter dem nur noch begrenzt Lebendigen die Tür wieder zufällt, und man fragt sich, ob es nicht schon zuviel gewesen ist, sie ihm überhaupt zu öffnen. Lohnte es denn, wer weiß was alles auf sich zu laden für einen Menschen, von dem in Zukunft so wenig zu erwarten ist?

Der nun selber begibt sich zu einem Rechtsanwalt, wo ihm vorgeschlagen wird, eine Eingabe zu machen, den Termin (5. Nov.) aber auf jeden Fall einzuhalten, um Repressalien auszuweichen. Herrentoilette und Zentralbahnhof höre sich doch ganz erträglich und vernünftig an. Nichts werde so heiß gegessen wie gekocht. Hinrichtung Wahrscheinlich ein Druckfehler. In Wirklichkeit sei "Einrichtung" gemeint. Warum nicht? Durchaus denkbar findet es der Rechtsanwalt, daß man von seinem frisch gebackenen Klienten verlage, er solle sich einrichten. Abwarten. Und vertrauen! Man muß Vertrauen haben! Vertrauen ist das wichtigste.

Daheim wälzt sich der zur Herrentoilette Beorderte schlaflos über seine durchfeuchteten Laken. Erfüllt von brennendem Neid lauscht er dem unbeschwerten Summen einer Fliege. Die lebt! Die hat keine Sorgen! Was weiß die schon vom Zentralbahnhof?! Man weiß ja selber nichts darüber... Mitten in der Nacht läutet er an der Tür des Nachbarn. Durch das Guckloch glotzt ihn ein Auge an, kurzfristig, ausdruckslos, bis der Klingelnde kapituliert und den Finger vom Klingelknopf löst.

Pünktlich um acht Uhr morgens betritt er am 5. Nov. den Zentralbahnhof, fröstelnd in einem kurzärmeligen Sporthemd und einer Leinenhose, das leichteste, was er an derartiger Bekleidung besitzt. Hier und da gähnt ein beschäftigungsloser Gepäckträger. Der Boden wird gefegt und immerzu mit einer Flüssigkeit besprengt.

Durch die spiegelnde Leere der Herrentoilette hallt sein einsamer Schritt: Kabine 18 entdeckt er sofort. Er schiebt eine Münze ins Schließwerk der Tür, die aufschwingt, und tritt ein. Wild zuckt in ihm die Gewißheit auf, daß gar nichts passieren wird. Gar nichts! Man will ihn nur einrichten, weiter nichts! Gleich wird es vorüber sein, und er kann wieder nach Hause gehen. Vertrauen! Vertrauen! Eine euphorische Stimmung steigt ihm in die Kehle, lächelnd riegelt er das Schloß zu und setzt sich.

Eine Viertelstunde später kommen zwei Toilettenmänner herein, öffnen mit einem Nachschlüssel Kabine 18 und ziehen den leichtbekleideten Leichnam heraus, um ihn in die rotziegeligen Tiefen des Zentralbahnhofes zu schaffen, von dem jeder wußte, daß ihn weder ein Zug jemals erreicht noch verlassen hatte, obwohl oft über seinem Dach der Rauch angeblicher Lokomotiven hing.