http://popularscienco.blogspot.de/2013/07/germana-senlaborulo-malsatmortigis-sin.html


Senlaborulo malsatmortigis sin

Ĉasistoj malkovris mumiiĝintan mortinton sur alta embuskosidejo - la lanta mortado notita en taglibro

Uslar, Germanio. Li ne venenigis sin, li ne ĵetiĝis antaŭ trajnon kaj ne kaptis al armilo. 58-jara senlaborulo el Hanovro sur alta embuskejo en la proksimo de Uslar (Malsupra Saksio) konscie mortigis sin mem. La deziro morti estis efektive tiom forta, ke li eltenis tie dum semajnoj soifon, malsaton kaj dolorojn kaj rezistis al ĉiuj tentoj reveni en la vivon. Liajn lastajn semajnojn la viro dokumentigis en sia taglibro.

La persona tragedio okazis en idilia ĉirkaŭaĵo. Alta embuskejo, kiom ekzistas centoj da ili en la meza montaro Solling, ne tre malproksime de travivaĵa arbara vojo ĉe la forpermesa loko Uslar. " Jen certe multaj promenantoj preterpasis, diras ĉasparcelisto Hubert Hennecke. "Sed rimarkis neniu ion. " Ankaŭ li mem ne divenis, ke kuŝis sur lia alta embuskejo dum du monatoj mortinto. Nur ĉaskolegoj malkovris la mumiiĝintan mortinton, kiam ili vendrede volis ripari kelkajn aĉajn bretojn. La senlaborulo, de tio eliras la polico, finis sian vivon per rifuzo de nutraĵoj. Krimon la polico ekskludas.

Kio efektive instigis la 58-jarulon morti en la arbaro la libervolan malsatmorton, la kriminaloficistoj ne eltrovos tute detale - ĉar tiukaze, se ne temas pri mortiga delikto oni ne plu esploras. Sed ili povas diveni tion. Policparolisto Uwe Falkenhain konfirmis hieraŭ informojn de la Ĝenerala Gazeto de Solling, ke la senlaborulo en siaj lastaj vivsemajnoj skribis taglibron, kiu estis trovita apud la mortinto, kuŝanta sur matraco.

El la libreto, volvita en blua plastiko, konstateblas, ke la pli frua eksterdoma deĵoristo jam pli longe estis senlabora. Lia geedzeco malsukcesis, lia plenkreska filino laŭdire forneis lin. Ekde oktobro li ne plu ricevis senlaboristan monon. Li devis malplenigi sian loĝejon. Li estus povinta petskribi pro ŝtata subteno Hartz IV, sed li ne faris tion. En tiu situacio la 58-jarulo iam en la malfrua aŭtuno veturis kun la biciklo sur la vojon pli ol cent kilometroj longan de Hanovro ĝis Solling. En la taglibro legeblas, ke la viro troviĝis sur la alta embuskejo minimume tri semajnojn kaj, ke li ne manĝis ion. Li nur trinkis de tempo al tempo iom da akvo. En lia taglibro li raportis pri doloroj kaj pri tio, ke li ne plu volas vivi.

Unufoje, ankaŭ tio legeblas en la surskriboj, la 58-jarulo preskaŭ estis malkovrata. Infaneto volis grimpi sur la altan sidejon, sed estis retrovokita de sia patro. Iam antaŭ Kristnasko la viro tiam mortis. La lasta taglibra noto devenas de la 13-decembro de 2007. La taglibron oni nun sendas al lia filino. La viro en la taglibro estis petinta pri tio.

Laŭ Matthias Brunnert, dpa,
tradukis Donjo & Cezar




PS:

Embuskeja taglibro tre avidata

La sepulto de la 58-jara malsatiginto el Hanorvo okazos evidente sur la maro. La filino Joana tiel decidis tion tiel laŭ raporta de la gazeto „Hessisch/Niedersächsische Allgemeine“ Je ddp-demandojj la filino rifuzis respondi ion, ĉar ŝi ne volas paroli pri ŝia patro.

La filino, kiu vivas ĉe Ahrensbök proksime de Lübeck laŭ la gazeto jam dum jaroj ne plu havis kontakton al la patro. Kiel medioj raportas, ŝi ricevis intertempe jam ofertojn kvinciferajn por la taglibro, kiun la patro postlasis al ŝi.



En sia taglibro la viro raportis precize pri siaj doloroj kaj kiel efikis lia diabeto pro manko de sukero, kiuj internaj organoj laŭ lia pritakso iom post iom ĉesis funkcii kaj kiel lia haŭto elsekiĝis.