Hans-Georg Kaiser's most commented articles
-
Czeslaw Ostankowicz: Celstacio rakontotraduko el: Paŝoj al plena posedo + (traduko germanen kaj fotoj)
- 4 commentsCzeslaw Ostankowicz CELSTACIO rakonto el "Paŝoj al plena posedo" La stacieto estis malgranda kaj sufokaera. Sur la muroj enuis landkonigaj afiŝoj. La horloĝo malfunkciis. Ĝin strekis kruce gluitaj gazetstrioj. Sur la rando de apertita fenestro dormetis kato de fervojisto. Malantaŭ la kasa giĉeto homo suferis pro varmego. Li rekonsciiĝis nur je la voĉo de pasaĝero.…
-
Hans-Georg Kaiser: Die notleidenden Banken (Reimgedicht)
- 4 commentsnotleidender Bankmanager Hans-Georg Kaiser Die notleidenden Banken Es leiden die Banken in harter Not. Sie leiden an Geldschwund und haben kein Brot. Kredite kriegen sie auch keine mehr. Die notleidenden Banken haben es schwer. Sie leben verzweifelt von unserem Geld. So grausam geht es jetzt zu in der Welt. Deutschland (nach Wikipedia) Betteln ist in Deutschland grundsätzlich erlaubt, doch Vortäuschung falscher Verhältnisse (z. B. "bin obdachlos…
-
J.J. Rousseau: La revoj de sola promenanto (traduko laŭ germana traduko)
- 4 commentsJean Jacques Rousseau (1712 ĝis 1778) La revoj de sola promenanto Unua promeno Tiel mi do estas sola sur la tero, ne plu havas fraton, nek proksimulon, nek amikon, nek societon krom mi mem. La plej societema kaj plej amplena homo inter la morteblaj estas proskribita de siaj kunhomoj. Kun sia "akre rigardanta malamo" ili unuanime esploris, kiu turmento estus por mia sentema koro la plej kruela, kaj ili perforte disŝiris ĉiujn bendojn, kiujn ili ligis al mi. Ankaŭ kon…
-
Hans-Georg Kaiser: Mi amas vin, mi amas vin... (rimpoemo ŝerca)
- 4 commentsHans-Georg Kaiser Mi amas vin, mi amas vin... Mi amas vin, ĉar mi vin ami devas. Mi amas vin, por ke mi ne nur revas. Mi amas vin kaj eĉ sen mia kulp'. Mi amas vin tentata kiel vulp'. Mi amas vin, ĉar mi elkore emas. Mi amas vin, ĉar vi lirike temas. Mi amas vin, ho, bakfiŝ' kaj citron'. Mi amas vin eĉ sen kaŝita ton'. Mi amas vin kun haŭto kaj harar'. Mi amas vin. Vi estas sen kompar'. Mi amas vin per mia vira forto. Mi amas vin pro l' manĝoj kaj pro l' torto. Mi amas v…
-
Anonimulo: Morne estis, helis Luno (rimpoemtraduko de ŝercpoemo)
- 4 commentsAnonimulo Morne estis, helis Luno germana ŝercpoemo Morne estis, helis Luno, neĝo verdis sur l' okul', kiam fulmis aŭt' sub Suno lante preter domangul'. Ene sidis nur starantoj, en silent' dum parolad', kiam post pafmort' leporo sketis sur la sablopad'. Kiam nun la aŭt' galopis retren ĝis la pint' de l' mont,' streĉis korvo, dum ĝi hopis, turhorloĝon en la front'. Nur silentis, eĉ ne klako. Du kameloj jen kun bru' ludis sur herbejbranĉ-brako ĝue ŝakon en la fru…
-
Mi iras kun mia lanterno (kantotraduko)
- 4 commentsMi iras kun mia lanterno (germana infankanto) Mi iras kun mia lanterno kaj mia lanterno kun mi. Jen supre nun lumas la steloj. Malsupre nun lumas ni. Ĉe l' fin' de l' lum'. do hejmen nun. Sonoras, belsonas, bimbum! Ĉe l' fin' de l' lum', do hejmen nun. Sonoras, belsonas, bimbum! Mi iras kun mia lanterno kaj mia lanterno kun mi. Jen supre nun lumas la steloj, malsupre nun lumas ni. Jen lumomar', Marteno-ar'. Sonoras, belsonas, bimbum! Jen lumomar',…
-
H.J.C. von Grimmelshausen: Adiaŭ, mondo! / Adieu Welt! / teksteltiraĵo - Textauszug
- 4 commentshttp://cezartradukoj.blogspot.de/2013/08/hans-jakobo-kristofel-de-grimmelshausen.html Hans Jakobo Kristofel de Grimmelshausen Adiaŭ, mondo! Adiaŭ, mondo, ĉar nek eblas fidi al vi nek esperi ion de vi. En via domo la pasinteco jam perdiĝis, la nuno perdiĝas inter niaj manoj. La estonteco neniam komenciĝis, la plej forta disrompiĝas, la plej persistema disfalas, kaj la plej eterna finiĝas. Do, ĉar vi estas mortulo inter la mortuloj, en cent ja…
-
Cezar: Maljunula plendo (poemeto)
- 4 commentshttp://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-maljunula-plendo-jun-pro-vanto.html Cezar Maljunula plendo Jun' pro vanto kaj tro da sun' nur ridas pri mister' de l' Lun'. Jun' pro pigro kaj oportun' ne revas pri socikomun'. Jun' pro stult' kaj iluzi' nur fidas plu - pro spit' - al si. PS: Libere laŭ ĉinaj versoj tradukitaj de Vejdo
-
Hans-Georg Kaiser: Telumoj el jino kaj jango (rimpoemo) + H.-G. Kaiser: Teelichter ganz im Gleichgewicht (Reimgedicht) +Elbertinum (foto)
- 4 commentsHans-Georg Kaiser Telumoj el jino kaj jango Telumoj ekvilibraj kaj eble eĉ senvibraj. En ĉiu kaz' telumoj sen sed kaj palpebrumoj. Ideo kaj ideo: ekestis nova kreo. La nova kre' nin ravas, ĉar harmonio gravas. Se la ide' utilas, estetike eĉ brilas, ĝi estas ideala kaj krome eĉ reala. Hans-Georg Kaiser Teelichter aus Yin und Yang Und dennoch sind es Lichter, trotz staunender Gesichter. Teelichter stets im Gleichgewicht, aus Yin und Yang, sie…
-
Hermann van Veen: Rakonto pri Dio (rakontotraduko)
- 4 commentsHermann van Veen Rakonto pri Dio Kiam Dio post longtempa hezitado revenis hejmen, brilis la suno; poŝtkarte bona vetero! Kaj la unuan, kion Dio faris, estis, ke li malfermis la fenestrojn tiom, kiom eblis, por aerumi sian dometon. Kaj Dio pensis, antaŭ la manĝo mi ankoraŭ iom movos miajn piedojn. Li kuris malsupren de la monteto al vilaĝo, pri kiu li sciis tute precize, ke ĝi troviĝas tie. Kaj la unuan novan, kiun li rimarkis, estis, ke staras meze de la vilaĝo grandega aĵo kun kupl…
-
Henriko Heine: Kie? (rimpoemtraduko)
- 4 commentsHe nriko Heine Kie? Kie la migrul' kun laco, kie laste kuŝos mi? Ĉu sub palm' en sud' en paco? Ĉu ĉe Rejno sub tili'? Ĉu dezerte min sen ordo entombigos fremdular'? Ĉu mi kuŝos ĉe la bordo, en la sablo do ĉe mar'? Almenaŭ ja palpebrumos ĉie la ĉiel' de Di'. Jen mortintolampoj lumos, steloj nokte super mi. tradukis Hans-Georg Kaiser PS: Tiu ĉi poemo estis trovita en la postlasaĵo de Heine.- Ekde 1901 ĝi kiel epitafo de Heine legeblas sur la tombo de…
-
Hans-Georg Kaiser: Mia eterna revo (rakonto)
- 4 commentsHans-Georg Kaiser Mia eterna revo Kiam mi estis infano, mia vivo ne ĉiam estis facila. Mi patro ofte traktis min per pugnoj, kiam li revenis ebria el iu bierejo. Kaj mia patrino ne amis min. Tial mi fuĝis ofte en aventurojn. Unue, ankoraŭ kiel vilaĝano, en arbaron, al lageto. Poste kiel urbano en la defluejan kanalsistemon de mia urbo aŭ en parkojn aŭ en pugobatalojn kun samaĝuloj, sed ankaŭ en revojn kaj eĉ en konfuzajn sonĝojn. Kelkaj el tiu sonĝoj similis al la sekva: Mi sonĝ…
-
Cezar: Aforismoj kaj proverboj pri la espero
- 4 commentshttp://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-aforismoj-kaj-proverboj-pri-la.html Cezar Aforismoj kaj proverboj pri la espero Espero kaj bona koro estas ambaŭ el oro. Ne tro esperu sur la Tero. Ĉiam fosas la espero pro trezoro en la tero. Foje kreskas la espero kiel sur la dom' hedero. Espero pri kariero. Ni nur vivas sur la tero, ĉar ekzistas la espero. Se jam mankas la espero, vi perdiĝos en infero! Post la vivo kun esp…
-
Hans-Georg Kaiser: La nigra domo (rimpoemo) + Cseh-metodo
- 4 commentsHans-Georg Kaiser La nigra domo (Por Andreo Cseh) La nigra domo por mortintoj estas ĉambro por mildaj vintroj. Eĉ kvar radoj la domon movas kaj nur unu meblo interne sin trovas. Fridetas ĝi eĉ en somero por novaj gastoj de nia Tero. La kvar lampoj ne pendas plafone; ili lumas ĉiam nur eksterdome. Se ni vizitos tian domon, la homoj nur flustras nian nomon. Nin salutos blankganta sinjoro. Plia ekzamenos nin kun fervoro. La Cseh-metodo por instruistoj…
-
Cezar: Kio estas politikistoj? (neseriozaj aforismoj kaj diroj)
- 4 commentshttp://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/06/cezar-kio-estas-politikistoj-neseriozaj.html Kio estas politikistoj? (Neseriozaj aforismoj kaj diroj) Jen politikistoj: ni scias nenion, ni aŭskultis nenion, ni flaras kaj sentas nenion, sed ni arogas tamen al ni doni bonajn konsilojn al niaj subigitoj. Estas konsiloj, kiujn kutime personaj sklavoj verkas por ni, dume ni ĝuas la plezuron esti subaĉetitaj. (Cezar) Politikisto estas la malo de tio, kion li…
-
Elfreĝo de Goeto (rimpoemtradukoj de Kaloĉaj kaj Grabowski - novinterpretis la temon Doors - fotis kaj pentris Hans-Georg Kaiser)
- 4 commentsHans-Georg Kaiser: Elfreĝo (pentraĵo) GOETO ELFREĜO tradukis Grabowski Kiu rajdas tra nokto, kun vento pro l' vet'? Tio estas la patro kun sia filet'. La infanon li bone per brak' ĉirkaŭprenas, De malvarmo gardante, ĉe l' brusto lin tenas. "Kial kaŝas, filet', la vizaĝon vi time?" -- "Ĉu ne vidas vi, patro, elfreĝon proksime? La elfreĝon kun longa trenaĵo kaj kron'?" "Mia filo, ĝi estas nebula nur zon'!" "Infaneto amata, ho venu al mi! La plej…
-
Hans-Georg Kaiser: Kial azeno ne povas esti stulta, sed homoj tamen (prozpoemo) + Hans-Georg Kaiser: Warum ein Esel nicht dumm sein kann, Menschen aber doch (Prosagedicht)
- 4 commentsHans-Georg Kaiser Kial azeno ne povas esti stulta, sed homoj tamen Kial azeno havas longajn orelojn? Ĉar ĝi estas tre scivolema. Nu, sed tiu, kiu estas scivolema, ekscias multon. Sekve la azeno ne povas esti stulta; li aŭskultas multon, ekscias multon, spertas multon, cerbumas multe pri tio kaj tial ĝi scias multon. Nur tiuj, kiuj subtaksas ĉiun kaj ĉion, kaj interesiĝas pri nenio, estas vere stultaj. Jen la kaŭzo, kial tiom da homoj estas tiom…
Jump to top
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter