Hans-Georg Kaiser's most commented articles

  • Johano Gaudenc de Salis Sevis: Buntas jam arbaroj (kantotraduko de "Bunt sind schon die Wälder")

    - 1 comment
    Johano Gaudenc de Salis Sevis (1762-1834) Buntas jam arbaroj 1 Buntas jam arbaroj, flavas la stoplaroj dum aŭtunprezent'. Ruĝfolioj falas, la nebuloj palas, blovfridetas vent'. 2 Plenaj la vinberoj sur la laŭbaj eroj brilas el purpur'. Balustrade flanke la persikoj branke stri-ruĝflavas nur. 3 Vinportistoj saltas, inoj kantekzaltas en jubila bel'. Buntaj bendoj ŝvebas, al vinbranĉoj strebas sur la pajlĉapel'. 4 Flutoj, violonoj, en vesperruĝtonoj…

  • Marbiologio - svarmo el skombroj (popularscienca artikolo)

    - 1 comment
    predobulo el skombroj
    Svarmo el skombroj „Komune ni estas pli fortaj“ - jen la motivo, kiu estas la baza principo de tielnomataj predobuloj (baitballs) . Jen svarmformacio, kiun formas fiŝetoj, se ili estas atakataj de marrabistoj. Tio povas esti malsataj delfenoj, ŝarkoj kaj similaj voremaj marbestoj. La skombroj sur la foto kolektiĝis kaj densiĝis en svarmon kaj formas tiel kvazaŭ „superfiŝon“ kun centoj aŭ miloj da okuloj kaj fulmrapidaj reagoj kaj perfekte koordinitaj movoj. La dense kunigita formacio m…

  • B.Traven: Die weisse Rose (Erstausgabe des Romanes aus dem Jahre 1929 als PDF)

    - 1 comment
    B.Traven Die Weisse Rose (PDF) Büchergilde Gutenberg, Berlin, 1929 gescannte und kontrollierte, jedoch textlich völlig unveränderte Erstausgabe des Romanes PS: Für Zweifler betreffs des Titels sei bemerkt, dass die Büchergilde beide Titelvarianten für die Erstausgabe nutzt, sowohl "Die weisse Rose", als auch "Die weiße Rose". (HGK) https://traven-esperanto.blogspot.de/

  • Daniil Charms: Optika iluzio (rakontotraduko)

    - 1 comment
    Charms Optika iluzio (pino)
    el Vikipedio Daniil Charms Optika iluzio el la libro „Incidentoj“ Semjon Semjonoviĉ surmetis la okulvitrojn, rigardis al la pino kaj vidas, ke sur la pino sidas ulo, kiu etendas pugnon al li. Semjon Semjonoviĉ demetas la okulvitrojn, rigardas al la pino kaj vidas, ke sur la pino sidas neniu. Semjon Semjonoviĉ surmetas la okulvitrojn kaj vidas, ke sur la pino sidas ulo, kiu montras pugnon al li. Semjon Semjonoviĉ demetas la okulvitrojn kaj vidas denove, ke…

  • ZAZ: Je veux (Mi volas) muzikvideo kun angla subtekstoj kaj proztraduko de la teksto

    - 1 comment
    ZAZ Mi volas Ĉu suiton de l' Ritz por mi? Mi ne volus ĝin! Ornamaĵon de Chanel mi ne bezonas! Donacitan limuzinon, ĉu? Por kio? Disponigitan servistaron? Por kio? Ĉu vilaon en Neuchatel? Ĝi ne taŭgus por mi. La Ejfelturon al mi kiel donacon, ĉu? Por kio? Mi volas amon, ĝojon gajecon, via mono ne estas tio, kio feliĉigos min. Mi volas morti kun mano sur mia koro. Ni malkovru kune mian liberon. Forgesu do ĉiujn viajn antaŭjuĝojn, estu bonvenaj en mia realeco! Mi est…

  • Daniil Charms: Se edzino vojaĝas... (traduko de rakonto)

    - 1 comment
    Charms: Se edzino vojaĝas (ezoko 500)
    Daniil Charms Se edzino vojaĝas... Se edzino vojaĝas, vagadas ŝia edzo en la loĝoĉambro kaj ne scias kien iri. Liaj fingraj ungoj fariĝas pli kaj pli longaj, lia kapo tremas, kaj lia vizaĝo ekhavas multajn nigrajn punktojn. La ĉambra najbarino konsolas la soleciĝintan edzon kaj alportas porkgalantinon. Sed la soleca edzo ne havas apetiton kaj trinkas plej ofte nur teakvon. Lia edzino dume banas en lago kaj puŝiĝas ĉe tio perpiede je radiko. Sub la radiko elsagas ezoko kaj mor…

  • Hans-Georg Kaiser: Ne pretekstu poezio (rimpoemo)

    - 1 comment
    Ŝilero, kiu prikantis en sia fama himno la brilan di-fajreron, la ĝojo...(Beethoven pli poste aldonis la muzikon)
    Poeto Ŝilero, kiu ŝajne ĝuste pensas pri la ĝojo, la belan dian fajreron, kiun Beethoven gloris en fama muzikverko. Hans-Georg Kaiser Ne pretekstu poezio I La preteksta poezio, gravas nur por glorkron-dio, konfuzigas poezio pri preteksta nula io. II Nebulvandoj de pretekstoj helpas ne pri bonaj tekstoj. Poezio nin konfuzas, se tamtamo vante ruzas. III Se pavverkas konfuzulo, ĝi ne helpas eĉ al pulo. Se la poetin' nur lindas, ŝiaj versoj n…

  • Katrino tradukis la kantotekston: La hejmo, kie mi kreskis (La maison où j'ai grandi) – Françoise Hardy

    - 1 comment
    Françoise Hardy La hejmo, kie mi kreskis Kiam mi revokas pasintecojn, Mi vidas hejmon, kie mi kreskis Multe da bildoj mi memoras Rozojn en ĝarden' mi revidas Tie, kie vivis arboj, nun Urbo staras Amataj dom' kaj floroj, hodiaŭ Ne ekzistas plu Ĉiuj miaj amikoj sciis ridi Ili volonte ludis kun mi Sed en la vivo ja ĉio finiĝas. Kaj devis mi foriri kun larmoj en okuloj Miaj amikoj min demandis: Kial plori? Malkovri mondon estas pli bone ol restadi. Tie vi trovos, kion ĉi tie o…

  • Malnovaj grekaj mitoj: Sisifo (mitotraduko)

    - 1 comment
    Sisifo
    Eduard Petiŝka SISIFO En malnovaj tempoj la homoj timis la diojn. Kaj tiu, kiu ne timis la diojn, timis almenaŭ la morton. Sed la ruza reĝo Sisifo timis nek la diojn nek la morton. Li fondis la riĉan urbon Korinto kaj konstruis la korintan burgon. Sur la burgo ne ekzistis fonto kaj Sisifo pripensis, kiel li povus instigi la diojn, por ke ili donacu fonton al la burgo. Ĉe tio bonŝanca hazardo helpis lin. La sorto, kiu regas homojn kaj diojn, kaŭzis, ke la rivera dio Asopo ekkver…

  • La germana astronaŭto Gerst dubas pri la inteligenteco de la homaro (artikolotraduko)

    - 1 comment
    Alexander Gerst
    La germana astronaŭto Gerst dubas pri la inteligenteco de la homaro Aleksandro Gerst (41) dubas, ĉu eksterterulo rigardus la vivon sur la tero inteligenta. Eksterteruloj vidus el la universo kiel ni senradikigas la amazonterenon, kiel ni intermilitas kaj trofiŝkptas en la maroj kaj poluas ilin“, diris la astronaŭto. „Ĉu ili klasifikus nin inteligenta vivo? Mi ne certas pri tio“, opiniis Gerst, kiu sekvajare revenu kiel komandanto sur la internacian spacan stacion ISS en la unive…

  • Frederiko de Ŝilero: Espero (rimpoemtraduko)

    - 1 comment
    Svingoplena vojo (Schwungvoller Weg)
    Frederiko de Ŝilero Espero Parolas kaj revas la homoj kun bel‘ pri ontaj pli bonaj tagoj; al tempo feliĉa, al ora cel‘, hastas la homoj dum vagoj. Oldiĝas mond‘, rejunas dum kur', sed homoj pli bonan esperas nur. Espero nin gvidas teren al viv', ĝi flirtas ĉe ĝojplena ido. Junulon logas la sorĉmotiv'; en oldul' ne mortos la fido. Ĉetombe post fin' de l' vivlini', entombe plu plantas – esperon li. Ne estas nur vanta, flatema ebri', frenez', kiu cerbloke nestas. Enkore ĝi…

732 articles in total