Hans-Georg Kaiser's most commented articles

  • Balzac kaj lia tajloro (anekdototraduko)

    - 1 comment
    Balzac
    Balzac kaj lia tajloro La franca verkisto Balzac neniam havis monon. Estas ja vere, ke en sia skriboĉambro li posedis ŝrankon kun speciala tirkesto por mono; sed tiu ĉi tirkesto estis ĉiam malplena, ĉar la fama viro neniam posedis cent frankojn kune. Kontraŭe, li havis ŝuldojn.Tiom da ŝuldoj, ke lia tuta vivo estis senĉesa batalado kun la kreditoroj. Iun tagon, ĉirkaŭ tagmeze, kiam la verkisto kuŝis ankoraŭ en la lito (ĉar li preferis labori dum la nokto) lia tajloro eniris e…

  • Karlo Valentino: Mi sonĝis (1941)

    - 1 comment
    kabano en la montoj
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2012/07/karlo-valentino-mi-songis-humurajo.html Karlo Valentino Mi sonĝis (1941) Sinjoro Longo: Jes, sinjoro Kurto, kiel oni nur povas sonĝi tian stultaĵon! Sinjoro Kurto: Rakontu la sonĝon al mi, eble ankaŭ mi jam sonĝis la saman. Longo: Sensencaĵo! Ĉiu havas siajn proprajn sonĝojn, tio estas ja individua. Por ekzemplo, mia plej juna filino, Otto, mi volis diri, Ottinjo, hieraŭ ŝi ree tiel inkube sonĝis. Ŝi…

  • Anonimulo: Viskio (rakontotraduko)

    - 1 comment
    Viskiovizio
    Anonimulo Viskio Mi havis dek ok botelojn da viskio en mia kelo. Mia edzino ordonis al mi verŝi la enhavon de ĉiu unuopa botelo en la lavujon, ĉar alikaze atendus min surprizo! Mi diris, ke jes kaj komencis la malagrablan laboron. Mi tiris la korkŝtopilon el la unua botelo kaj verŝis la enhavon en la lavujon, escepte de glaso, kiun mi eltrinkis. Poste mi ekstraktis la korkon de la dua botelo kaj faris la saman, escepte de glaso, kiun mi eltrinkis. Poste mi eltiris la korkon de la…

  • Soraba popolrakonto: Kiel mi fariĝis riĉa (rakontotraduko)

    - 1 comment
    Kiel mi fariĝis riĉa
    Kiel mi fariĝis riĉa Mi estis kompatinda povrulo, tiel kiel aliaj kompatindaj povruloj. Nenion pli ol dometon kaj kelkajn akreojn da agro mi havis, kaj antaŭ la plugilon mi jungis miajn du kaprojn. Sed mi ne volis sukcesi, kaj mi havis multon da ĉagreno. Tial mi aĉetis du hundojn. Tiujn mi nun jungis al la plugilo, sed la du kaprojn antaŭen. Kaj al la kaproj mi metis pecon da kuko sur la transversan lignon. La hundoj rimarkis la kukon kaj postkuris ĝin, sed la kaproj timis la hundojn kaj…

  • Cezar: Vicoj (poemeto)

    - 1 comment
    vicoj - Reihen
    http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-vicoj-rimpoemo.html Cezar Vicoj Ĉu atendoj endas, ĉar ni tro dependas? Ne, mi eĉ ne plendas, dum mi min defendas. Mi pri l' vic' rezignas. kaj spitante dignas. Kaj mi tre indignus, se la vic' min signus. Tamen mi envicas, se mi ne komplicas. Vic' la vivon spicas, kaj ne nur malicas.

  • Kial ni donas al ni dum salutado la dekstran manon? Warum geben wir uns zur Begrüßung die rechte Hand?

    - 1 comment
    Knabo nin mansalutas
    popularscienco.blogspot.de/2013/07/kial-ni-donas-al-ni-dum-salutado-la.html Kial ni donas al ni dum salutado la dekstran manon? Salutformoj ekzistas multaj. Oni povas saluti per svingado de la mano, per ĉirkaŭbrakado, per kiso, per reciproka klakado de manoj, oni povas diri "Saluton!" Aŭ doni la dekstran manon. Tiu iom formala formo de la salutado estas kutime uzata dum la saluto de fremdulo aŭ de respektpersono. Sed kial ni propre ne etendas reciproke la maldeks…

  • Georgo Kristofo Liĥtenmonto: Ŝuo kaj pantoflo (fablotraduko)

    - 1 comment
    tigrotangoŝuo - Tigertangoschuh
    Georg Christoph Lichtenberg La ŝuo kaj la pantoflo "Kial ne ankaŭ vi havigas al vi bukon, tiel kiel mi", diris la ŝuo al la pantoflo, kiu staris apud li. "Tio estas ja bela aĵo." "Ĉu buko?" atakis la pantoflo, "por kio tiu utilu al mi?" "Por kio ĝi servu al vi, la buko, ĉu?" la ŝuo ekscitiĝis, "ĉu vi ne scias tion? Kara Ĉielo, sen buko vi ja tuj firmgluiĝos en la unua marĉo, kiun vi renkontos." "Ja, kara amiko", respondis la pantoflo, "tien, kie estas marĉo, mi ne iras."…

  • Cezar: Papilio kaj knabo (ĉineska rimpoemo)

    - 1 comment
    Anĝelo revas - tagträumender Engel
    http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/04/cezar-papilioj-kaj-angeloj-rimpoemo-lau.html Cezar Papilio kaj knabo (laŭ ĉinesko papilio) En pluvo knabo dancis sub ĉiel', kun ĝojo, sen iu cel' kaj granda sentebri': Homa anĝel' sen pezo ŝvebanta kiel vel'. Fuĝinta papilio en la hel' sur rando de pajlĉapel' ripozas kun facil': Besta anĝel' post pluvo, sen ŝirmo aŭ ombrel'. PS: Fendieer (papilio) : ĉina fi…

  • Hans-Georg Kaiser: Folidanc' (—laŭ ĉineska skemo Ku-xiangsi)

    - 1 comment
    dancanta folio en aŭtuno antaŭ nuba ĉielo
    Hans-Georg Kaiser Folidanc' — laŭ ĉineska skemo Ku-xiangsi Foli' flugas en la vent' laŭdance de serpent', ĝojpetolas eĉ sen iu pent', miraklas enaŭtune. Jen magi' dum moment'. Mi observas kun atent' kun vigla freŝa sent' kaj eŭfori' la ludon de l' vent'. La lumo min ensorĉas. Folidanc', kia splend'. PS: Ku-xiangsi (profunda sopiro): ĉina fiksforma poemo el du samaj strofoj kun po 8 versoj de 7,33,45,733 silaboj, laŭ…

  • Edmont Privat: Bona afero, sed ne tre (Ukraina popola rakonto)

    - 1 comment
    tritikokampo
    Edmond Privat Bona afero, sed ne tre Hieraŭ mi renkontis sur la strato vilaĝanon, kaj ni interparolis kune dum longa momento. Li rakontis al mi, ke li iam iris al Poltava. Mi lin demandis: „Kion vi faris tie?“ „Mi aĉetis sakon da pizoj“, li respondis. „Bona afero!“ mi diris. „Jes, bona, sed ne tre.“ „Kial?“ „Ĉar tiun tagon en Poltava mi vizitis kelkajn drinkejojn, kaj kiam mi revenis, mi estis iom ebria kaj falis sur la strato kun mia sako. La pizoj disruliĝis sur la tero.“…

  • Hans-Georg Kaiser: Schmollt nicht, seid glücklich! (Reimgedicht)

    - 1 comment
    Hans-Georg Kaiser Schmollt nicht, seid glücklich! (Kleine Männerfantasie) Eine schwungvolle Dame nostalgisch am Strand, die winkelt so süß ihre löckende Hand. Die wollen wir haben und fröhlich sein. Lasst die Drinks nun bitte in die Gläser hinein! Eine kurvige Dame nostalgisch am Strand mit wippenden Füßchen im ewigen Stand, die wollen wir haben und lustig sein. Lasst die Dame doch bitte zu uns nun herein! PS: Ein Gedicht für ein Foto von Julia Su in Ipernity, d…

  • Hans-Georg Kaiser: Se ne estus sed kaj tamen... (rimpoemo)

    - 1 comment
    Nia afero!
    Hans-Georg Kaiser Se ne estus sed kaj tamen... Se ne estus monde valoj, montoj mankus, akvofaloj. Mi la montojn tial ŝatas, sed al valoj same fratas. Se ne estus blasfemio, ne ekzistus kara Dio, eklezio eĉ ne estus, kaj ni sen infero restus. Se ne estus laboristoj, kie estus varvendistoj? Eĉ plu vivos laboristoj, se jam mankos kontrolistoj. Se ne estus Sun' kaj sfero, ne moviĝus nia Tero. Kaj ni sekve ne ekzistus, el nenio nur konsistus. Se ne…

  • Hans-Georg Kaiser: Ĝoju pri Esperanto (prozpoemo)

    - 1 comment
    Hans-Georg Kaiser Ĝoju pri Esperanto La fina venko kondukus al katastrofo, sed la vera raŭmismo ebligus eviti ĝin. Kial venki iun, nur ĉar mi hazarde estas esperantisto? Kial konstrui pontojn? Ĉu nur por povi sendi niajn trupojn ien por venki iun? Se ni venkus, aliaj malvenkus. Kial ne simple ĝui Esperanton, sen megalomaniaj imagoj? PS: cezaroriginaloj.blogspot.de

  • Hans-Georg Kaiser: Pri gramatikistoj (kelkaj ne tro seriozaj aforismoj kaj diroj)

    - 1 comment
    Esperanto por ridemuloj
    Hans-Georg Kaiser Pri gramatikistoj Antaŭkonsilo: Kara ĝisosta gramatikisto, legu tion tute malstreĉite, por ke ne trafu vin koratako, vi ja scias ke mi estas NUR poeto. (Kun alta estimo, HGK) Se vi volas scii, kio estas acidulo, jen vizitu gramatikiston kaj demandu lin pri la verkoj de aliaj gramatikistoj. Gramatikistoj estas homoj, kiuj kaptis skeleton de haringo, sed tamen pensas, ke ĝi estas dika granda baleno. Gramatikistoj tute ne bezonas ma…

  • Christa Wißkirchen: Düne (Duno), prozpoemtraduko

    - 1 comment
    mediteranea sablo
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/07/christa-wikirchen-duno-prozpoemtraduko.html Christa Wißkirchen Duno Softe velura monteta supro, krispa ondado en la blua tago, eta venteto movas la herbojn, kaj jen eta plaŭdeto malsupre, ebena disruliĝo, forviŝado kaj ree senmoveco. Sed kio tio estas? Alarmon! Kriu alarmon! Hororiga okazas! Vi diras, ke ĝi minimumas, vi diras, ke translokiĝas nur sableroj, sed, ĉu vi vidis la impeton, la impeton, kiun tio havas?!…

  • Kiel sonĝoj klarigas la mondon al ni / Aktualaj esploroj de cerboesploristoj

    - 1 comment
    ŝvebanta dormanto
    http://popularscienco.blogspot.de/2013/07/kiel-songoj-klarigas-la-mondon-al-ni.html Kiel sonĝoj klarigas la mondon al ni Aktualaj esploroj de cerboesploristoj montras, ke sonĝoj avertas nin kontraŭ malsanoj, montras danĝerojn kaj helpas al ni ĉe komplikaj decidoj Nia cerbo dormas neniam, ankaŭ ne en la nokto. Ĝuste tiam ĝi laboras tre streĉite kaj lasas nin sinki en buntan sonĝomondon. Mondo kun propraj leĝoj. Ni…

  • Nigra Okulo: Ĝi kriegas: „Kial? Pro kio tio estas tiel?“ (humuraĵtraduko de ĉina teksto) + Schwarzes Auge: Es brüllt: "Warum? Weshalb ist das so?“ (Esperantoübersetzung einer Humoreske aus China)

    - 1 comment
    Danco de l' amo
    Nigra Okulo Ĝi kriegas: „Kial? Pro kio tio estas tiel?“ La zebro profunde amas la cervinon, tamen ĝia amo estas rifuzita. La zebro kriegas: „Kial? Pro kio tio estas tiel?“ La cervido timeme respondas: „Mia patrino diris, ke ĉiu, kiu havas tatuon, estas sentaŭgulo.“ La pando profunde amas la cervinon, tamen ĝia amo estas rifuzita. La pando kriegas: „Kial? Pro kio tio estas tiel?“ La cervido timeme respondas: „Mia patrino diris, ke ĉiu, kiu portas sunokulvitrojn, estas malica junulo.“…

  • Hans-Georg Kaiser: Viro, kiu duobliĝis (fablo)

    - 1 comment
    Kien iri? Where to go? Wohin gehen?
    Hans-Georg Kaiser Viro, kiu duobliĝis Kiam sinjoro Ikso venis al la urbo Ŝilda, en antaŭkvartalon, li tre miris, ke tie la homoj evidente ĉiuj estas duoblaj. Kvazaŭ inversaj ĝemeloj. Ĉar unu el ili ĉiam iris dekstren kaj la alia ĝemelo maldekstren. Li pensis: „Kiel tio povas okazi? Ĉu tio estas nur iluzio? Ĉu mi vidas ion, kio ne ekzistas?“ Li cerbumis, sed sen rezulto. Dum tio li iris en la centron de la urbo sur grandan foirplacon kaj tie staris en la mezo granda blua-blanka ŝil…

  • Cezar: Ĉu vi jam trovis vin mem? (prozpoemo)

    - 1 comment
    Ŝildetoj kaj ŝlosilteniloj
    http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-cu-vi-jam-sercis-vin-mem-prozpoemo.html Cezar Ĉu vi jam trovis vin mem? Kial ni ĉiam serĉas tion, kio perdiĝis, kial ne foje tion, kio ankoraŭ ne perdiĝis? Ekzemple nin mem. Ĉu ni ne estas pli gravaj ol niaj perditaj aŭtoŝlosiloj? Ke kelkaj personoj tute perdis sin mem, estas apenaŭ pridubebla: ekzemple oni vidas la pendantajn kapojn en la vestogardejoj de tumultaj diskotekoj, aŭ en partiaj…

  • Klabund: Nin as donitaj - Uns ist gegeben (poemotraduko)

    - 1 comment
    Klabund - poeto
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/05/klabund-nin-as-donitaj-poemtraduko.html Klabund Nin as donitaj Nin as donitaj: la nuba rideto, la ŝtormo en velo, la ombro arbara, kaj milda stelar'. Ni ligas la florojn printempe. Ni levas la fruktojn de l' arbo por prem' en aŭtun'. Salutas nin vintro kun svingo de dancoj, se logas la noktoj tintantaj de l' vin': Ektremas piedoj, febliĝas okuloj, jam sinkas la manoj, la vakaj, jam vrakaj; verŝ…

732 articles in total