http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-cu-vi-jam-sercis-vin-mem-prozpoemo.html



Cezar
Ĉu vi jam trovis vin mem?


Kial ni ĉiam serĉas tion,
kio perdiĝis, kial ne foje tion,
kio ankoraŭ ne perdiĝis?
Ekzemple nin mem.
Ĉu ni ne estas pli gravaj
ol niaj perditaj aŭtoŝlosiloj?

Ke kelkaj personoj tute perdis
sin mem, estas apenaŭ
pridubebla:
ekzemple oni vidas
la pendantajn kapojn
en la vestogardejoj
de tumultaj diskotekoj,
aŭ en partiaj konferencoj,
kiuj tute ne bezonas plu

kunpensantajn membrojn.

Homoj estas tre forgesemaj,
ili perdas sin mem
kaj eĉ ne rimarkas tion.

Aliaj, kiuj ankoraŭ ne perdis sin,
ofte plendas, ke ili perdis sin mem,
ĉu ne strange?

Kiam Sankta Petro jam serĉos
sian grandan ŝlosilfaskon,
kaj ni, strarantaj antaŭ li,

devos atendi,
ĝis la forgesemulo
estos retrovinta ĝin,

eble estos jam
tro malfrue por

trovi sin mem.