Edmond Privat
Bona afero, sed ne tre

Hieraŭ mi renkontis sur la strato vilaĝanon, kaj ni interparolis kune dum longa momento. Li rakontis al mi, ke li iam iris al Poltava. Mi lin demandis: „Kion vi faris tie?“

„Mi aĉetis sakon da pizoj“, li respondis.

„Bona afero!“ mi diris.

„Jes, bona, sed ne tre.“

„Kial?“

„Ĉar tiun tagon en Poltava mi vizitis kelkajn drinkejojn, kaj kiam mi revenis, mi estis iom ebria kaj falis sur la strato kun mia sako. La pizoj disruliĝis sur la tero.“

„Malbona afero!“

„Jes, malbona, sed ne tre.“

„Kial?“

„Ĉar ne ĉiuj pizoj falis el la sako, kaj mi plantis la restantajn pizojn en mia ĝardeno kaj ili bone kreskis.“

„Bona afero!“

„Jes, bona, sed ne tre.“

„Kial?“

„Ĉar la porko de nia najbaro iam enkuris la ĝardenon kaj difektis la tutan plantaĵon.“

„Malbona afero!“

„Jes, malbona sed ne tre.“

„Kial?“

„Ĉar, preninte mian tranĉilon, mi mortigis la porkon kaj el ĝia karno faris bonan ŝinkon, porkaĵon kaj kolbasojn.“

„Bona afero!“

„Jes, bona, sed ne tre.“

„Kial?“

„Ĉar iun tagon la hundo de l' vilaĝa pastro enkuris mian domon, saltis en la kuirejon kaj formanĝis la ŝinkon, la porkaĵon kaj la kolbasojn.“

„Malbona afero!“

„Jes, malbona, sed ne tre.“

„Kial?“

„Ĉar mi prenis denove mian tranĉilon kaj mi mortigis la hundon. El ĝia felo mi faris belan pelton, bonan mantelon por mia edzino.“

„Bona afero!“

„Jes, bona, sed ne tre.“

„Kial?“

„Ĉar postan dimanĉon mia edzino iris al la preĝejo, kaj tie la pastro vidis ŝian pelton, rekonis la felon de sia hundo kaj forprenis la pelton de mia edzino.“

„Malbona afero!“

„Jes, malbona, sed ne tre.“

„Kial?“

„Ĉar mi iris plendi al la juĝisto, kaj ĉe la tribunalo li kondamnis la pastron, redoni la pelton al mia edzino.“

„Bona afero!“

„Jes, bona, sed ne tre.“

„Kial?“

„Ĉar por gajni la proceson, mi devis fari donacon al la jugisto, kaj mi donis al li mian bovinon.“

„Malbona afero!“

„Jes, malbona, sed ne tre.“

„Kial?“

„Ĉar mia bovino estis tre malsana, kaj post unu semajno ĝi mortis en la bovinejo de la sinjoro jugisto.“


(Ukraina popola rakonto)
[E. Privat, Kursa Lernolibro, 4.a eld., Berlino, Esperanto-Eldonejo,1922, p. 49-51].

skanis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser


http://cezarkulturo.blogspot.de/