Hans-Georg Kaiser's most commented articles
-
Teodoro Storm: La mevo kaj mia koro (rimpoemtraduko)
- 1 commentTheodor Storm La mevo kaj mia koro Al la nordo flugas mevo, al la nordo mia kor'. Ambaŭ flugis foren kune, flugos hejmen kun fervor'. Mia kor', trankvilu hejme; tre rapidis vi dum far' – Sed la mevo ŝvebas reme plu ankoraŭ super mar'. trad. Hans-Georg Kaiser Theodor Storm Die Möwe und mein Herz Hin gen Norden zieht die Möwe, Hin gen Norden zieht mein Herz; Fliegen beide aus zusammen, Fl…
-
Hans-Georg Kaiser: Enigmo (rimpoemo)
- 1 commentHans-Georg Kaiser Enigmo Ĝi gvidas vin al foraj landoj kaj hejme restas sur la lok'. Ĝi marŝas eĉ tra fortaj vandoj, al ĉiuj homoj de epok'. Ĝi flugas tra la temp' sen limoj, sur strangajn padojn de montar'. Vojaĝas vi kun ĝi sen timoj, eĉ sur insulo en la mar'. Ĝi portas vin sur sorĉĉevalo al diotemplo en ĉiel'. Ĝi estas via rel' en valo kaj riverege ora fel'. Ĝi estas io, kio ravas, ĝi malaperas dum desper'. Ĝi estas ilo, kiu gravas, en kia ajn pensebla sfer'. Ĉu…
-
Cezar: Fluo (poemo laŭ teksto en malnova ĉina libro)
- 1 commenthttp://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/06/cezar-fluo-rimpoemo.html Cezar Fluo Fluanta akvo ne putras; do malpuriĝon ne nutras. La verm' hinĝlignon ne provas, ĉar ties ĉarnir' sin movas. En kap' okazas la sama, en korpoj, laŭ teksto fama. PS: Laŭ la fama teksto el la ĉina libro "Printempo kaj aŭtuno de Li Bu-Ve" , ĉirkaŭ 240 antaŭ Kristo. Jam Zam komentis ĝin laŭ ĉino Anteo proverbe tiel: "Akvo kura, akvo pura."
-
Stanislav Schulhof (1864- 1919): La rimpoemo "Desperanto" el la jaro 1911
- 1 commentStanislav Schulhof (1864- 1919) Desperanto Dolĉe sonas via nomo, ho Espero! nia bela vorto! En la nokto plena je sopiro vi, Espero, estas eliksiro, sed nur eliksiro sen la forto. Kontraŭ ĉio estas vi rimedo, kiel kontraŭ superakvo muro, sed vi estas sabla bariero, ĉiam disfalanta en aero, sed ni kredas je vi sen murmuro. Tre agrabla vere estas sonĝo, ankaŭ sonĝo pri la estonteco, pri senĉesa homa harmonio, unu amo, unu familio, - sukera…
-
Cezar: Birdo struto-homoj (prozpoemo)
- 1 commenthttp://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/06/cezar-birdo-struto-homoj-prozpoemo.html Cezar Birdo struto - homoj Kelkaj vivas meze de bataloj kaj asertas eĉ ne rimarki tion, ĉar ili preferas mem ne batali, sed nur servi al siaj mastroj, kio estas ja la plej oportuna maniero de persona batalo, se oni mem sufiĉe bone profitas de la potenco de siaj mastroj. Sed se la mastroj perdas militon, oni sidas en la kaĉo, aŭ pli bone en la morna kelo de…
-
Hans-Georg Kaiser: Esperanto kaj espero (poemo)
- 1 commentHans-Georg Kaiser Esperanto kaj espero Se vi sidas en mizero aŭ en speco de infero, sen eĉ ŝanc' pri kariero, nutras tamen vin espero. Sen espero sur la Tero estus via viv' infero. Tial, homo, dum mizero, estas eliksir' espero. Esperanto pro espero estas el simila sfero. Flor' espero, plant' de l' Tero, kreskis el provincmizero. Esperanto sen despero estos tute sen mizero. Ne necesos plu espero por sukcesa kariero. https://cezaroriginaloj.blogspot.com/
-
Gino Chiellino: Ĉe l' vekiĝo (prozpoemtraduko)
- 1 commenthttp://cezartradukoj.blogspot.de/2013/06/gino-chiellino-ce-l-vekigo-prozpoemo.html Gino Chiellino Ĉe l' vekiĝo En la marta suno ne troviĝas haltejo, kun verdaj ventoj ĝi renversas la verojn de l' vintro. Ĉe la vekiĝo akompanas min la tintado de noktaj bildoj kaj inter la betuloj kreskas la ruĝo. Kontraŭ la disvastiĝanta maltrankvilo de fremdaj tagoj kunfandiĝas en mi la ruĝo de la betuloj kun la kvieto de viaj okuloj. tradukis Cezar PS:…
-
La neimageblaj aktualaj katastrofoj en Japanio
- 1 commentLa neimageblaj aktualaj katastrofoj en Japanio Unue Donjo kaj mi eĉ ne sciis, kion diri. Tial ni silentis kelkan tempon. Ni estis kaj estas tro ŝokitaj por sobre analizi la aferon, ni estas malĝojaj kaj senkonsilaj. Sed ni volas uzi la okazon ĉi tie esprimi nian tutan elkoran kompaton kun la tuta japana popolo, kiu travivas momente surteran inferon, kontraŭ kiu la infero de Dante estis nur pupoludo. Unue la giganta tertremo, poste ŝiras cunamo milojn de homoj en l…
-
Despera batalo kontraŭ la nuklea katastrofo en Japanio (kun personaj raportoj de Hori Yasuo)
- 1 commenthttp://popularscienco.blogspot.de/2012/06/atomenergio-despera-batalo-kontrau-la.html Despera batalo kontraŭ la nuklea katastrofo en Japanio En du reaktoroj de la atomenergiproduktejo Fukushima-1 brulas, kaj la situacio estas apenaŭ plu kontrolebla: La priŝarĝiteco pere de radioaktivaj substancoj grimpas al alta rekordovaloro, tiel, ke la restintaj 50 laboristoj devis forlasi la atomenergian produktejon. Nun oni ŝajne tamen volas provi estingi la…
-
Hans-Georg Kaiser: Pluvokanto (rimpoemo)
- 1 commentHans-Georg Kaiser Pluvokanto Jen pluvas kaj pluvas sur ĉion de l' val'. Ni sidas tre seke gasteje en hal'. Ja pluvas kaj pluvas, malsekas la voj'. Ni sidas fenestre kaj ridas pro ĝoj'. Plu pluvas, plu pluvas, pluvegas eĉ sen fin'. Kaj se ĝi ne finiĝas, ni plu ripozas nin. https://cezaroriginaloj.blogspot.com/
-
Golo in seiner Comicbiografie B. TRAVEN – PORTRÄT EINES BERÜHMTEN UNBEKANNTEN auf Spurensuche des Mysteriums B. Traven
- 1 commenthttp://traven-esperanto.blogspot.de/2013/06/golo-in-seiner-comicbiografie-b-traven.html 29.06.2011 Avant-verlag Fesselnde Graphic Novel über rätselhaften Schriftsteller Golo macht sich in seiner Comicbiografie B. TRAVEN – PORTRÄT EINES BERÜHMTEN UNBEKANNTEN auf die spannende Spurensuche des Mysteriums B. Traven http://www.ppm-vertrieb.de/ppm-news/661/fesselnde-graphic-novel-ueber-raetselhaften-schriftsteller/
-
Romano B.Traven: Registaro (romantraduko) PDF-dokumento + unua ĉapitro kaj ligoj
- 1 commentKaraj legantoj La PDF-dokumenton de la romano „Registaro“ vi trovas en nia kluba retejo: www.karapaco.de en la rubriko tekstoj . La tekston, laŭ kiu ni tradukis, vi trovas ĉi tie: B.Traven: Regierung . Jen la unua ĉapitro de la romano: B.Traven REGISTARO romantraduko laŭ la unua eldono de B.Traven: "Regierung", de Librogildo Gutenberg en Berlino el la jaro 1932 tradukis Dorothea kaj Hans-…
-
Cezar: Lasu min en paco (rimpoemo por erinacoj)
- 1 commenthttp://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/06/cezar-lasu-min-en-paco-rimpoemo-por.html Cezar Lasu min en paco (poemo por erinacoj) "Lasu min en paco!" krias erinaco sur la urboplaco kun granda aŭdaco. Sed la aŭto ridas, tiom pli rapidas. La gvidisto gvidas. Li tute senbridas. Sekvas laŭta knalo, krioj, splitoj, falo: "Besto! Ve! Vandalo! Ho, jen! Ĝi! Skandalo!" "Lasu min en paco", flustras sur la placo eta erinaco kun sanga grimaco.
-
Donjo & Cezar: Promeno sur la plaĝo (prozpoemo)
- 1 commenthttp://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/06/donjo-kaj-cezar-promeno-sur-la-plago.html Donjo kaj Cezar Promeno sur la plaĝo Finfine je la maro! Jen vasta plaĝo, la bruo de la ondoj, brilega lumo. Turistoj, kontentaj homoj. Super la akvo la mevoj elegante flugadas kun la blankaj nuboj. For la ŝuojn! Nudapiede ni paŝu! La sablo estas flava kaj varmega kaj softa sub la piedoj. La spuroj restas nur tiom longe, ĝis ve…
-
Jozefo de Kverkvilaĝo: La blua floro (rimpoemtraduko) / Joseph von Eichendorff : Die blaue Blume (Gedicht)
- 1 commentMi fotis la floron, kiu aspektas tiel romantika, en la vilaĝo Lumpzig ĉe Gera, ĉar mi tie en kooperativo aĉetis terpomojn, fruktojn kaj legomojn kaj kaprofromaĝon en la proksima fabriko, kiu produktas ĝin. Kaj kiam mi fotis la floron antaŭ la vendejo, mi estis tuj ensorĉita de la floro, kiu min tuj memorigis pri la vane serĉata Blua Floro de la romantiko. Jen pri ĝi la poemo de Eichendorff, kiun mi tradukis tiel: Jozefo de Kverkvilaĝo Blua Floro Mi serĉas la Bluan Floron. Mi s…
-
Hans-Georg Kaiser: Die tote Braut
- 1 commenthttp://hansgeorgkaisergedichte.blogspot.de/2006/03/die-tote-braut.html Hans-Georg Kaiser DIE TOTE BRAUT Ich blieb bei der Toten stehen, bei der Toten im tiefen Eis. Ich konnte nicht von ihr gehen. Ihre Kleider, die waren so wei´ß. Sie hat mich so angesehen, voller Schwermut im kalten Eis. Ich konnte nicht widerstehen. Ihre Lippen, die waren so weiß. So bin ich mit ihr erfroren, mit der Toten im See im Eis. Sie hat mich zum Mann erkoren. Meine Bra…
-
Hans-Georg Kaiser: Serĉado de l' feliĉo (rimpoemo)
- 1 commentHans-Georg Kaiser Serĉado de l' feliĉo Ĉu en sudo, ĉu en nordo, Ne troveblas ja konkordo. Serĉu, serĉu, homo. Serĉu, vi ne trovos ion. Serĉu en Sodomo. Serĉu, hom', ĉirkaŭe. Feliĉ' 'stas nur antaŭe. Sakru, serĉu, homo! Serĉu ĉe fenestro, Ebrie dum Silvestro. Serĉu sanktan, homo, Serĉu post kurtenoj, Embuskos vin hienoj. Sakru, serĉu, homo! Oriente, okcidente, fuĝas la feliĉ' envente. Serĉu, sakr…
Jump to top
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter