http://cezartradukoj.blogspot.de/2012/07/karlo-valentino-mi-songis-humurajo.html


Karlo Valentino
Mi sonĝis

(1941)


Sinjoro Longo: Jes, sinjoro Kurto, kiel oni nur povas sonĝi tian stultaĵon!

Sinjoro Kurto: Rakontu la sonĝon al mi, eble ankaŭ mi jam sonĝis la saman.

Longo: Sensencaĵo! Ĉiu havas siajn proprajn sonĝojn, tio estas ja individua. Por ekzemplo, mia plej juna filino, Otto, mi volis diri, Ottinjo, hieraŭ ŝi ree tiel inkube sonĝis. Ŝi kriis kun ĉiuj siaj fortoj. "Tute ĝuste", mi diris, "kiom ofte mi jam malpermesis la sonĝadon al vi!"

Kurto: Nu, rakontu do al mi, kion vi sonĝis.

Longo:
Jes ja - verŝajne estis Alpo-inkubo. - Mi - ni - kaj nia tuta Kantada Unuiĝo, 13 viroj, staris sur stacidomo kaj havis la intencon iri en trajnon.Tuj ni vidas, ke tiu trajno havas nur 12 vagonojn - sed ni estis 13 viroj. Nun unu el ni, tio estis mi, devis kuri apud la trajno, kaj unu el la aliaj etendis manon el la lasta vagonĉaro kaj kondukis min. Jam post la unuaj 50 kilometroj mi apenaŭ plu povis tiom enspiri la aeron, kiom necesus, ĉar la persontrajno veturis ja pli rapide ol la Orienta Ekspreso. Ĉar la lokomotivestro estis vidinta tion, ke mi kunkuras apud la trajno, li opiniis, ke mi estas ŝtelisto, ke mi volas ŝteli lian fervojtrajnon (ensonĝe kompreneble) Kun la tuta fervojtrajno ni subite veturis en hotelon kaj en la mezon de dormoĉambro; jen ni 12 viroj elvagoniĝis, la fervojtrajno elflugis tra la fenestro (ensonĝe kompreneble) kaj ni enlitiĝis. Sed en la dormoĉambro estis nur unu lito; nun ni,13 viroj kuŝigis nin en unu liton - mi estis la plej suba - . Ĉiam, se mi laŭte elspiris, tio premis la plej supran viron al la plafono. Neniu dum la tuta nokto ne dormis eĉ dum minuto (ensonĝe kompreneble). - Je la alia mateno ni volis migri sur monton. Ĉe fromaĝkomercisto ni kunprenis provizon - papersakon plenan de likva fromaĝo laŭ Lineburg - 10 kilogramojn. Du viroj portis la sakon. Subite disŝiriĝis la sako, la fromaĝo laŭ Lineburg elfluis, komenciĝis fakte kuri, kuris trans monton, tio stinkis kiel en la erikejo de Lineburg (nur ensonĝe kompreneble). Kiam ni ĉiuj estis sur la montpinto, ni falis, 13 pecoj da viro en lavangofendon malsupren - 500 metrojn. Sed ni ne estis perditaj. Nia tenorulo kantis la gamon, do la tonŝtuparon, kaj je tiu tonŝtuparo ni ree grimpis supren - sed nur en la sonĝo, kompreneble!

tradukis Cezar