Poeto Ŝilero, kiu ŝajne ĝuste pensas pri la ĝojo, la belan dian fajreron, kiun Beethoven gloris en fama muzikverko.

Hans-Georg Kaiser
Ne pretekstu poezio


I

La preteksta poezio,
gravas nur por glorkron-dio,
konfuzigas poezio
pri preteksta nula io.

II

Nebulvandoj de pretekstoj
helpas ne pri bonaj tekstoj.
Poezio nin konfuzas,
se tamtamo vante ruzas.

III

Se pavverkas konfuzulo,
ĝi ne helpas eĉ al pulo.
Se la poetin' nur lindas,
ŝiaj versoj ne legindas.

IV

Se poeto grandan provas
kaj nur sterkon fine kovas,
ni kun rajto lin misfidas
kaj aplaŭdon nian bridas.

V

Poezio estu multo,
sed neniam pura stulto,
kaj neniam falsa sento
en furzeca brua vento.

VI

Poezio veku sentojn,
foje ankaŭ akrajn dentojn,
sed neniam ĝi deliru
kaj miasme nur elspiru.

VII

Poezio estu vera,
delikata kaj tenera;
kaj ĝi estu pli ol tio,
foje eĉ jubilokrio.

VIII

Poezio estu homa,
ekster si kaj eĉ endoma;
poezio estu ĉio,
kruda dir' kaj ĝojebrio.

IX

Ne pretekstu poezio,
aŭtententika estu ĉio;
flustru poezi' kun honto
kaj fanfaru sur la monto.

https://cezaroriginaloj.blogspot.com/