Françoise Hardy
La hejmo, kie mi kreskis


Kiam mi revokas pasintecojn,
Mi vidas hejmon, kie mi kreskis
Multe da bildoj mi memoras
Rozojn en ĝarden' mi revidas
Tie, kie vivis arboj, nun
Urbo staras
Amataj dom' kaj floroj, hodiaŭ
Ne ekzistas plu

Ĉiuj miaj amikoj sciis ridi
Ili volonte ludis kun mi
Sed en la vivo ja ĉio finiĝas.
Kaj devis mi foriri kun larmoj en okuloj
Miaj amikoj min demandis: Kial plori?
Malkovri mondon estas pli bone ol restadi.
Tie vi trovos, kion ĉi tie oni ne vidas,
urbon, kiu nokte dormas en la lumo

Kiam mi lasis la infanaĝlokon
Mi jam sciis, ke tie restis mia kor'
Miaj amikoj enviis mian sorton
Sed ĉiam mi pensis pri iliaj feliĉ'
Kaj senzorgec' , kiuj ilin ridigis
Mi ankoraŭ aŭdas min diranta:
Mi revenos, iun tagon, al vi ridantaj
Ja, mi veturos iam al miaj memoraĵoj

Tempo pasis, kaj mi estas reveninta
Vane serĉanta la karan hejmon
Kie estas la ŝtonoj kaj la rozoj?
Kie estas ĉio, kion mi amegis?
El tio estas plu nenia spur'
Aliaj homoj, aliaj domoj anstataŭas miajn
Tie, kie vivis arboj, nun
Urbo staras.
Kaj la hejmo ... kie estas la hejmo,
en kiu mi kreskis?

Mi ne scias, kie estas hejmo
La hejmo, kie mi kreskis
Kie estas mia hejmo ?
Kiu scias, kie estas mia hejmo?
Kie estas la hejmo ?

tradukis Katrino


https://cezarmuziko.blogspot.com/