Alejandra Pizarnik
De la alia flanko


Jaroj kaj minutoj amoras sin reciproke.
Verdaj maskoj sub la pluvo.
Preĝejo kun obscenaj vitrofenestroj.
Spuro blua sur la muro.

Mi ne konas.
Mi ne rekonas.
Obskuro. Silento.


trad. Hans-Georg Kaiser

Jen la originala poemo en la hispana, disponigita de Despero:


DEL OTRO LADO

Años y minutos hacen el amor.
Máscaras verdes bajo la lluvia.
Iglesia de vitrales obscenos.
Huella azul en la pared.
No conozco.
No reconozco.
Oscuro. Silencio.


El la libro Los trabajos y las noches [La laboroj kaj la noktoj], Buenos Aires, 1965.

https://cezartradukoj.blogspot.de/