http://popularscienco.blogspot.de/2013/05/jakobo-augstein-vi-ne-stelu_14.html

Jakobo Augstein
Vi ne ŝtelu

Interpretado de la naŭa speciala religia ordono el la dekalogo, kiun Moseo perceptis diktita de Javeo

En la sepdekaj jaroj de la antaŭa jarcento, kiam la dezirado ankoraŭ helpis, ni kantis la sekvan kanton:

Ĉu vi pruntedonos vian biciklon al mi? / Ne, tio estas mia /Vi nun ja tute ne bezonas ĝin / Tamen ĝi estas mia. / Mi scias tute certe, ke vi ne bezonas ĝin. / Kial vi tamen ne pruntedonas ĝin al mi? / Ĉar simple estas mia, mia, mia, mia. / Ĉar simple estas lia, lia, lia, lia. / Ĉu mia, ĉu via? Kia idiota demando / Mia aŭ via, tion ni aŭdas ĉiutage. / Ĉu ne estus fabele bone, se oni nuligus tiujn mia kaj via. / Tiukaze ĉiuj ĉiam ricevus ĉion tiam, kiam ili bezonas ĝin...

Per tio pri la demando de la posedo propre jam ĉio estas dirita. Plej bone estus, se ekzistus neniu posedo. Ĉar jam ĝia ekzisto estas rompo de la oka ordono. Ĉiukaze laŭ la frazo, kiu devenas laŭdire de Proudhon: „Propraĵo estas ŝtelo.“ La problemo estas nur tiu: Tuj post „panjo“ ĉe la plej multaj la dua vorto estas: „havi“!“ Per la eksproprietigo de la eksproprietigantoj laŭ tio oni devus jam komenci en la infanĝardeno, kion oni jam provis en la menciitaj sepdekaj jaroj kun ne tre granda sukceso.

Posedo eble estas ŝtelo, sed ŝtelo estas evidente antropologia konstanto. Des pli grava estas tiu ordono. Tamen oni hodiaŭ ne plu tiel simple povas diferencigi, kiu estas la ŝtelanto, kiu estas la priŝtelito kaj kio la predo. Tion eble plej koncize resumis Bertolt Brecht: „Kio estas dirko kompare al akcio? Kio estas rompŝtelo en banko kompare al la fondado de banko?“

La ŝtelo do povas havi multajn formojn kaj dezirinda estus, se ili ĉiuj trovus finon, tiuj de elstaruloj kaj tiuj de subuloj, gravaj kaj malgravaj. Sed la propableco de tio estas same tiel granda, kiel priskribis tion la evangelisto Lukaso: „Ĉar estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio. Almenaŭ tiel estas klarigita, al kiu apartenas la simpatio de Jesuo.

La oka ordono validu plu.

trad. Donjo & Cezar el la bonega gazeto "Vendredo" (4-a aprilo, 2012)

Gloso:

dirko = ŝlosilhoko por malfermi ŝlosilon

PS: Ni, Donjo kaj mi, tamen pensas, ke iom post iom ĉio fariĝu socia propraĵo. Ju pli da komuna posedaĵo des pli bone estus por ĉiuj. Ni ne plu rompu la kapon al ni unuavice pri la bonfarto de riĉuloj, sed de ĉiuj. (cez)

PSS:
Jakobo Augstein, la eldonisto de la gazeto „VENDREDO“ laŭ propa eldiro „iel kredas pri Dio.“