http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/05/pietro-aretino-pri-stilo-kaj-edukado.html



Pietro Aretino
II. Pri stilo kaj edukado


Mi estas libera viro en la graco de Dio. Mi ne estas sklavo de la pedantoj. Mi ne iras en la piedspurojn de Petrarko aŭ de Bokaĉo. Al mi sufiĉas mia sendependa spirito. Mi translasas ĝin al aliaj homoj konfuze babili pri pureco de l' stilo, pri la profundeco de pensoj; aliaj estu tiel stultaj laboregi ĝis renversiĝo, transŝanĝiĝi, tute transformi sin. Sed mi paŝas antaŭen sen instruisto, sen artstilo, sen idealo, sen gvidanto kaj sen lumo, kaj la ŝvito de mia inko portas al mi feliĉon kaj famon. Kion mi deziru plu!

el Leteroj al Amikoj kaj malamikoj
(Lettres scritte a Pietro Aretino, ĉirkaŭ1530)


PS:

Pietro Aretino estis amiko de Tician/oZ. Venecia pentristo (T. Vecellio, 1477—1576), kiu trifoje pentris lin. (vidu ankaŭ supre)

Bokaĉ/o. Itala prozisto (G. Boccaccio, 1313— 1375), aŭtoro de «Dekamerono».
Petrark/o. Itala humanisto k poeto (F. Petrarca, 1304—1374).