Hans-Georg Kaiser
Voko de l' papilio


Bela bunta papilio
vokis min sen vort' al si.
Kia viglo kaj pasio,
kia flugo kun graci'!

Min fascinis ĝia belo,
la perfekta harmoni',
ĝia danco en la helo,
la flirtado ĉirkaŭ mi.

Perpleksigis min la vesto
de l' ensorĉa belulin'!
Ho, plej bela dam' de l' festo,
mi adoras, amas vin!