Hans-Georg Kaiser's articles with the keyword: Cezar-poemo
-
Cezar: Vokalkriminalpoemo
- 08 Mar 2011http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/06/cezar-vokalkriminalpoemo-rimpoemo.html Cezar Vokalkriminalpoemo Aŭtolako kun orbrako; homa vrako jen en frako. Sekvos eko de la peko post gruntbleko pri la ĉeko. Jen plu ŝriko post fulmfiko pro repliko pri maldiko. Sen adoro pro amoro en la horo de fi-moro. Post dombrulo ridas ulo pri l' postulo de l' fikulo.
-
Cezar: Diru al mi, kiun vi subtenas, jen mi diras al vi, kiu vi estas (prozpoema teksto pri dokumentoj el la Irak-milito kaj tieaj torturoj)
- 26 Oct 2010http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2012/08/diru-al-mi-kiun-vi-subtenasjen-mi-diras.html Cezar Diru al mi, kiun vi subtenas, jen mi diras al vi, kiu vi estas Hillary Clinton, la usona ministro por eksterlandaj aferoj, antaŭ kelkaj horoj tre ekscitiĝis. Ĉu pri tio, ke la usona armeo sub Obama torturas plu? Tute ne! Nur pri tio, ke WikiLeaks publikis kvarcent mil sekretajn raportojn pri la milito en Irako, speciale pri tieaj torturadoj fare de la us…
-
Hans-Georg Kaiser: Kial la najtingalo kantas por mi, sed ne por vi? (prozpoemo)
- 05 Jun 2013Hans-Georg Kaiser Kial la najtingalo kantas por mi, sed ne por vi? Mi povas klarigi tion al mi nur per tio, ke vi vivas en alia tempuniverso ol mi, laŭ certaj fizikistoj tio ja eblas. Mi diru tiel, mi vivas en la plusa tempo kaj vi en la minustempo, ĉu vi ekkomprenas? Por vi la akvoglaso estas ĉiam duone malplena, por mi ĉiam duone plena... aŭ male, iel tiel.... La idiota mondo, kiun mi ne rigardas kiel mondon mian, en certa senco glitas de mi kiel pizo de…
-
Hans-Georg Kaiser / Cezar /Wessel-foto: Ĉu estas la okulo de tajfuno? Ist es das Auge des Taifuns?)
- 07 Feb 2010http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-cu-estas-la-okulo-de-tajfuno.html http://hansgeorgkaisergedichte.blogspot.de/2013/07/hans-georg-kaiser-ist-es-das-auge-des.html Cezar Ĉu estas la okulo de tajfuno? Ĉu estas la okulo de la tajfuno, aŭ de la Maelstrom de Edgar Allan Poe? Sed en ĉiu kazo estas la helica ŝtuparo al la helena mara dio Pozidono! Kaj de tiu kondukas la vojo ĝis Lenin, kiu komparis la evolucion kun la formo de helico. PS: Mahlstrom…
-
Cezar: Pensdirektoj (poemo)
- 04 Jan 2011http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/06/cezar-pensdirektoj-rimpoemo.html Cezar Pensdirektoj Se vi ĉasas monon Tere, karieron nur por vi, stumblas vi apud-infere, malkontentas tiel ĉi. Fajfas vi pri l' familio kaj neniun helpas vi, glutis vin la iluzio, ke vi estas spec´ de Di'. Enuigas vin jam riĉo ĉar ne feliĉigas mon', vi post tia superstiĉo jam ekagas sen ŝablon'. Sen ŝablono indas vivi kaj sen bar' al fantazi'. Lernu ree eĉ naivi, ĝoj…
-
Cezar: Neplenumebla deziro (prozpoemo)
- 07 Jan 2011http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/06/cezar-neplenumebla-deziro-por-else.html Cezar Neplenumebla deziro (Por Else Lasker Schüler) Ho, Elinjo, unufoje renkonti vin, ie en la nuboj de via fantaziplena paradiza florĝardeno, en la vasta enĉiela regno de via korfrapiga poezio, en la lando de l' ĉiama sopiro; unufoje saluti vin kiel princon de Tebo, unufoje interparoli kun vi, unufoje esti proksima al vi, unufoje brakumi vin kun frapanta koro kaj kisi vi…
-
Cezar: Post disiĝ' (rimpoemo)
- 10 Jan 2011http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/06/cezar-post-disig-rimpoemo.html Cezar Post disiĝ' Kiujn mi amis, tiuj forestas. Post disiĝo ili forkuris ĉiuj pro certa superstiĉo. Inter aliaj homoj laŭ mia sent' barbare ili en siaj domoj tumultas senkompare. Mi, morna forlasito, ekvelkas kiel floro, misfida kirasito kaj jam en granda foro. La moko fie mordas pro tramordita lipo. La hont' min korde tordas, Mi estas nul' kaj ŝtipo.
-
Cezar: Revoj pri suda maro (ŝerca poemo)
- 12 Jan 2011http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/06/cezar-revoj-pri-suda-maro-rimpoemo.html Cezar Revoj pri suda maro Volonte mi tuj malaperus, sur poŝtbotelo ektranssferus. Pro mi eĉ do en varmaj landoj, en sudmarhejm', kun florrubandoj. Volonte mi sur sablo sidus, kaj tutajn tagojn laŭte ridus. Mi ofte kokos- lakton trinkus, kun palmovin' al lipoj sinkus. Amorus mi en maraj ondoj post Hulahul' en nudaj rondoj. Mi tentus eĉ sirenojn…
-
Hans-Georg Kaiser: Ĉineca evoluo (prozpoemo)
- 20 Apr 2012http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2012/04/cineska-evoluo.html Hans-Georg Kaiser Ĉineca evoluo Elkoviĝis el la maoismo post sufiĉe da Mao la mamismo, kaj el tiu debranĉiĝis tute logike la mamonismo. Poste venos certe ankoraŭ la majo-ismo, la melonkapa ismo, la miaŭ-ismo kaj la muĝ-blek-ismo. Ĉu iam ekzistos ankaŭ sen-ismo? Mi pensas, ke jes: je tiu malproksima tago, kiam pereos la mondo. Eventuale eĉ iom pli frue, s…
-
Cezar: Mi iris iam al Lilife' ( Parodia poemo al la anonima germana infankanta teksto: "Mi iris iam al Buschlabee")
- 24 Jan 2011http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/06/cezar-mi-iris-iam-al-lilife-parodia.html Cezar Mi iris iam al Lilife' Mi iris iam al Lilife', malbonan spertis, ve, ho ve. Jen gapis el muelista dom' tri fi-sorĉistinoj el Sodom'. La unua diris: "Gedormu kun ni." La dua diris: "Ja midzos vin mi." La tria kaptis la kacon sin kaj ligis al muelilŝtono ĝin. Jen kriis mi: "Ho ve, ho ve, neniam plu al Lilife'!" PS: Parodio de la anonima germana infanka…
-
Cezar: Tretataj tagoj (poemo laŭ la ĉineska skemo Yexingchuan)
- 27 Jan 2011http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/06/cezar-tretataj-tagoj-lau-cineska-skemo.html Cezar Tretataj tagoj Trotas tretataj tagoj senvorte kiel plagoj. Ĝemoj lacas en obtuzo sen freŝaj imagoj. Kape eĉ mankas agoj. Senfortas ĉiuj vagoj. Viv' tenacas. Tro da ruzo, tro gravas la flagoj. PS: Laŭ ĉineska skemo Yexingchuan
-
Hans-Georg Kaiser: La nigra domo (rimpoemo) + Cseh-metodo
- 24 Jun 2013Hans-Georg Kaiser La nigra domo (Por Andreo Cseh) La nigra domo por mortintoj estas ĉambro por mildaj vintroj. Eĉ kvar radoj la domon movas kaj nur unu meblo interne sin trovas. Fridetas ĝi eĉ en somero por novaj gastoj de nia Tero. La kvar lampoj ne pendas plafone; ili lumas ĉiam nur eksterdome. Se ni vizitos tian domon, la homoj nur flustras nian nomon. Nin salutos blankganta sinjoro. Plia ekzamenos nin kun fervoro. La Cseh-metodo por instruistoj…
-
Hans-Georg Kaiser: Enigmo (rimpoemo)
- 24 Jun 2013Hans-Georg Kaiser Enigmo Ĝi gvidas vin al foraj landoj kaj hejme restas sur la lok'. Ĝi marŝas eĉ tra fortaj vandoj, al ĉiuj homoj de epok'. Ĝi flugas tra la temp' sen limoj, sur strangajn padojn de montar'. Vojaĝas vi kun ĝi sen timoj, eĉ sur insulo en la mar'. Ĝi portas vin sur sorĉĉevalo al diotemplo en ĉiel'. Ĝi estas via rel' en valo kaj riverege ora fel'. Ĝi estas io, kio ravas, ĝi malaperas dum desper'. Ĝi estas ilo, kiu gravas, en kia ajn pensebla sfer'. Ĉu…
-
Cezar: Dika kaj tamen grava (poemo pri dikulino Beth Ditto)
- 15 Apr 2013http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/05/cezar-dika-kaj-tamen-grava-por-beth.html Cezar DIKA KAJ TAMEN GRAVA (por Beth Ditto) Ŝia dikeco plu zorgas por bru'. Sed ŝi kantas bonege punkbande kun ĝu'. Amas ŝi inon, sed ne por skandal'. Ŝi ĝin diras publike en tv-kanal'. Kreas ŝi modon por si kun plezur'. Ŝi sin montras eĉ nuda, sed pozas ne nur. Beth tre sentimas pro granda kuraĝ.' Ŝi por dikaj tre ĝravas, por ĉiuj, pro saĝ'. PS:…
-
Cezar: Fluo (poemo laŭ teksto en malnova ĉina libro)
- 01 Feb 2011http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/06/cezar-fluo-rimpoemo.html Cezar Fluo Fluanta akvo ne putras; do malpuriĝon ne nutras. La verm' hinĝlignon ne provas, ĉar ties ĉarnir' sin movas. En kap' okazas la sama, en korpoj, laŭ teksto fama. PS: Laŭ la fama teksto el la ĉina libro "Printempo kaj aŭtuno de Li Bu-Ve" , ĉirkaŭ 240 antaŭ Kristo. Jam Zam komentis ĝin laŭ ĉino Anteo proverbe tiel: "Akvo kura, akvo pura."
-
Cezar: Papilio super flor' (poemo)
- 02 Feb 2011http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/06/cezar-papilio-super-flor-cineska.html Cezar Papilio super flor' La papili' super flor' ensorĉite flugas kun ador' enmeze de la odor' kun ege vigla fervor'. Staras, flava laŭ kolor', kun enuo spite al ador', kapriceme laŭ humor', fiere bele la flor'. PS: Dielianhua (Papilio super floroj): ĉina fiksforma poemo el du strofoj.
-
Cezar: Envintre la ĝardeno... (poemo)
- 07 Feb 2011http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/06/cezar-envintre-la-gardeno.html Cezar Envintre la ĝardeno... Envintre la ĝardeno, dum kuŝas ĉie hela neĝ', atendas kun mieno de avo en softa seĝ'. Ĝi revas tre silente nun, en frido kaj en blanka fon' sub Luno kaj des pli sub Sun', pri l' floreksploda sezon'.
-
Hans-Georg Kaiser: Lasu danci la derviŝon en vi (prozpoemo)
- 08 Jun 2012Hans-Georg Kaiser Lasu danci la derviŝon en vi Ek al la fora ĝuoplena lando, kie ĉiam brilas Suno, kie neniuj fanatikuloj, psikopatiuloj kaj paranojuloj malheligos la sunon por vi. Tie, kie multaj eskaloj kondukas en la ĉielon, kaj kie vi fine trovos la serĉatan pacon. Moviĝu. Lasu danci la derviŝon en vi. Ne lasu vin plu deteni. Serĉu la valon, kie la paradizobirdoj kantos al vi sian tute personan kanton, kie papilioj dancos por vi. Ek al la nekonataj florantaj pejzaĝoj…
-
Cezar: Sidigu vin aŭ sidiĝu! (prozpoemo)
- 08 Jan 2011http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/06/cezar-sidigu-vin-au-sidigu-prozpoemo.html Cezar Sidigu vin aŭ sidiĝu! Sidigu vin aŭ sidiĝu, tute laŭ via plaĉo. Se vi estas pedanto, jen sidigu vin, sed, se vi estas indiferenta pri lingvaj subtilaĵoj, jen sidiĝu simple. Se vi sidiĝas, vi faras tion, kion faras la plej multaj pro la kutima ĝenerala uzo, kelkaj eble eĉ pro okuluma referenco al Zam mem. Sed, se vi sidigas vin, vi pova…
-
Hans-Georg Kaiser: Ni ĉiuj estas vojaĝantoj (poemo)
- 27 Jun 2013http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/06/cezar-ni-ciuj-estas-vojagantoj-rimpoemo.html Hans-Georg Kaiser Ni ĉiuj estas vojaĝantoj Mi estas vojaĝanto preter lim', jen tie rande inter nokt' kaj tago. Jen kie dornoj pikas min dum vago, kaj kie rozoj sonĝas kun sublim'. Mi estas vojaĝanto, migra ĥor', en ĉiu jarsezon' dum la agado. Mi estas kiel Ŝiva sur la rado, fremdulo ĉiam, hejme kaj en for'. Mi revas ofte, sed ne nur pri mi, proksimas vin, a…
-
Hans-Georg Kaiser: LE DRAME DE MARILYN (prozpoemo) + (artikolotraduko)
- 28 Jun 2013Hans-Georg Kaiser LE DRAME DE MARILYN (el la vualitaj gazetoj) La steloj en la ĉielo ne estas gravaj en la stelomilito. La stelo de Betlehemo ne estas orumita filmstelulino. Estas multaj filmstelulinoj, sed estas nur unu Marilyn, diras la negocistoj. La seksdiino, la granda usona akto 24 ne rajtas morti. Ŝi vivas plu en fotoj kaj leteroj kaj taglibroj kaj registaraj raportoj. Oni honoras la grandan damon de la filmo kun precipaj poŝtmarkoj. Sao Tome esperas je dolaroj. Morta…
-
Cezar: Unue mortis najtingal' (rimpoemo)
- 06 Sep 2010http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/06/cezar-unue-mortis-najtingal-rimpoemo.html Cezar Unue mortis najtingal' En la nokt' ektondris knal', mortas ĝuste najtingal'. Ĝi ne plu trilas, fusiltub' brilas en la val'. En la urb' ĉe l' akvofal' estas brua karnaval'. Murdisto ridas, kaj multaj senbridas dum la bal'. Sur herbejo en la val' kuŝas morta najting…
-
Hans-Georg Kaiser: Sangotango (rimpoemo)
- 31 Mar 2012Hans-Georg Kaiser Sangotango Sur sinkinta karavelo ludas laŭte la kapelo. Ili ludas rangan tangon, sangan tangon sur la vrak'. Langa tango, slanga lango; ranga slango, sanga tango. Sanga lango, tanga vango. Sanga tango pro la rang'. Sur sinkinta karavelo ludas laŭte la kapelo. Ili ludas rangan tangon, sangan tangon sur la vrak'. PS: Foto el Vikipedio. https://cezaroriginaloj.blogspot.com/
-
Cezar: Ebrie (ŝerca rimpoemeto)
- 27 Aug 2010http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-ebrie-rimpoemo.html Cezar ......E b ri e Marŝis iam ladskatoloj tra la park' laŭ brandfioloj. Ĉiu trinkis el si mem; jen ekestis la problem'. Baldaŭ ili vice falis. Tio bruis, tondris, knalis. "Nu, ne drinku en la park'", vokis geo eĉ el bark'. Kelkaj falis en la lagon por komenci novan vagon. Sed jen banis sin ĵus hund'. Savis ilin nur la grund'.
-
Hans-Georg Kaiser: Kie estas hejme? (poemo por Gary Mickle)
- 25 Aug 2010Hans-Georg Kaiser Hejmo? (por Gary Mickle) Staras viro je la mar', evidente jen sen far'. Li plezure nur meditas, ne al la naturo spitas. Pensas li pri fora sent' en alia kontinent'. Sinkas li en belan revon, celas tute ne la devon. Reaperas lia viv', infanec' sen konjunktiv'. Panjo eĉ al li parolas, ĉu li hemjen veni volas. 'Panjo, paĉjo, kia tem'! Kie estas mia hejm'? Tie, kie mi nun vivas? Tie, kie mi nur drivas? Ĉu la hejm' estas edzin', kiu…
-
Hans-Georg Kaiser: Vera sennaciulo: L.L. Zamenhof (prozpoemo)
- 19 Apr 2012Hans-Georg Kaiser Vera sennaciulo - Ludoviko Lazaro Zamenhof Li ne volis estis nomata "majstro". Li ne volis, ke oni gloru lian personon. Tiu, kiu nomas lin majstro aŭ eĉ mastro, tute miskomprenas liajn intencojn. Mi pensas, ke ni akceptu la eksplicite esprimitan deziron de Ludoviko Lazaro Zamenhof, ke oni ne nomu lin majstro! La karmemora Zamenhof havis la pseŭdonomon Unuel; li volis esti nur unu el ni, li ne volis sidi sur altaj tribunoj, po…
-
Cezar: Balaton-Platono (kanto)
- 19 Aug 2010http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2012/03/balaton-platono.html Cezar Balaton-Platono (kanto) Rezona Platono, ĉe plata Balatono de vi nur restis ono, dum klaĉ en moka tono. Se sur Balatono vi preĝus en balono, jen kisus vin bastono je via tikla zono. Nur hundo "Platono" plu bojas por admono, sur strat' kun laŭta sono ĉe l' lago en la fono. Refreno: Balaton-Platono ne eblus sur la trono. Ĉirkaŭ Balatono plej gravas plu la ..…
-
Cezar: Vivraporto pri maŝinhomo I + II (duŝtupa prozpoemo)
- 06 Sep 2010http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/06/cezar-vivraporto-pri-masinhomo-i-ii.html Cezar Vivraporto pri maŝinhomo (1) Kiel juna maŝinhomo li plenforte rapidis. Sed fine de sia laborvivo nur per duono de sia forto. Kiel "malnova maŝino" li moviĝis malrapide. Fine eĉ morte lante. Kaj kiam lia maŝinkoro pro tio haltis por ĉiam, tio stopis lian vivon. Li ne sciis kiel okupiĝi pri si mem. Cezar Vivraporto pri maŝinhomo (2)…
-
Cezar: Profeto Jesuo
- 01 Aug 2010Cezar Profeto Jesuo Fajnsenta profeto najlota sur breto. Lin murdis kiseto. Jesuo ĝin sciis. "Perfido!" kok' kriis, ĉar Petro sendiis. *** Sankta Mateo 26 / Perfido de Petro 69 Kaj Petro sidis ekstere sur la korto; kaj venis al li unu servantino, dirante: Vi ankaŭ estis kun Jesuo, la Galileano. 70 Sed li malkonfesis antaŭ ili ĉiuj, dirante: Mi ne scias, kion vi diras. 71 Kaj post kiam li eliris en la vestib…
-
Cezar: Balonvetero (poemo)
- 22 Jul 2010http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2012/03/balonvetero.html Cezar Balonvetero Nuboj blankaj, brila tag', tute miaj laŭ imag'. Enaere freŝa son', jen vetero por balon'! Jam mi flugas en aer' kaj rigardas al la ter'. En la mano teleskop', en balono supren, hop! Sube nura sapvezik' estas plu la respublik'. Jam mi flugas sur la mar', Ha, libero sen kompar'!
-
Cezar: Ĉarrado (ĉineska poemo)
- 28 May 2010http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2012/04/carrado-lau-cineska-skemo-zuihuayin.html Cezar Ĉarrado —laŭ ĉineska skemo Zuihuayin Rado pendas en la kort', jarojn jam laŭ sort'. Ne plu ruliĝas en iu ĉar' kun ĉaristeskort'. Iu skribis en raport': "Endas la deport'.'' Tempo kruelas, jen kiel verm' jen per fajromort'. PS: Zuihuayin (ebrio sub ombro de floroj) : ĉina fiksforma poemo el du strofoj po 5 versoj kun 7,5,545 silaboj, laŭ la rim…
-
Hans-Georg Kaiser: Luno surbranĉa (rimpoemo ĉineska)
- 19 Jul 2013Hans-Georg Kaiser Luno surbranĉa Jen sur branĉo sidas Lun', laŭŝajne sen cel', ripozema kaj pozama, kun granda bel'. Luno plena apud arbo, kun blanka hel'. Ni ĝin vidas kun plezuro en noktĉiel'. PS: Renyueyuan (rondiĝo de luno kaj homoj): ĉina fiksforma poemo el du strofoj kun 5 aŭ 6 versoj kaj 75,444 / 444,444 silaboj, laŭ rimaranĝo xa,xxa / xxa,xxa (x=senrima) https://cezaroriginaloj.blogspot.com/
-
Hans-Georg Kaiser: Hom', ne fumu! (rimpoemo)
- 24 May 2010Hans-Georg Kaiser Hom', ne fumu! Se kamentubo fumas, mi pro l' klimat' cerbumas. Sed kial fumu homo? Hom', pensu pri Sodomo. Konzernaj ĉefoj ridas, se homoj sin ne bridas. Se fumas hom' kun forto, minacas tiun Morto. Fumantoj ne remaĉas, ke cigaredoj aĉas. Fumantojn ŝatas Morto, pro ties pekosorto. Glosoj Sodomo (hebree סְדוֹם, greke Σόδομα) kaj Gomoro (hebree עֲמוֹרָה, greke Γόμορρα) estis urboj neniigitaj de Dio pro pekoj de iliaj loĝantoj. Sodomo, Gomor…
-
Cezar: Pigru ruze (poemo)
- 02 Nov 2012http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/05/cezar-pigru-ruze-rimpooemo.html Cezar Pigru ruze Nur laboro ĝis la mort' - diras al ni vivartisto - estus ege aĉa sort'. Al la trolabor' rezisto! Vivoĝu' - la nova sport' - estu nia sankta vort'! Pigru dum la devlabor', diras al ni vivsaĝulo. Kial morti pro dolor'? Dev-altaron laŭdu nulo. Amon ŝatu kun furor', ĝoje gaju laŭ la kor'. Gaje ĝuu kun konsci', diris al ni Epikuro. Estu kiel Bakko vi' kaj ne sklav' d…
-
Cezar: Ŝia elekto (rimpoemo)
- 17 May 2010http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-sia-elekto-rimpoemo.html Cezar Ŝia elekto Li atendas kun fervor' la amatan jam dum hor', tute plena de ador'. Sed ŝi kuŝas jam ĉe vir' pro avido al amor', por gedorm' sen tro da kor'. PS: Huanxisha (silka-lava rojo): ĉina fiksforma poemo el du strofoj kun po tri versoj el sep silaboj laŭ la rimaranĝo aaa / xaa (x=senrima)
-
Cezar: Kiam la marsanoj venis (rimpoemo)
- 26 Feb 2013http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-kiam-la-marsanoj-venis-rimpoemoj.html Cezar Kiam la marsanoj venis Kiam la marsanoj venis, ili ĉiujn homojn benis. En la noktoj ili helis kaj en lumovestoj belis. La urbestro ilin vokis, sed kolegoj multe mokis. Ĉar afablis la marsanoj, ne minacis krudaj manoj. Iluminaj marsfiguroj servis nur al lumplezuroj. Ne militon ili volis, sed tutcerte ili drolis. PS: drola = komike stranga
-
Hans-Georg Kaiser: Pri amo sen imag' (rimpoemo)
- 15 Feb 2010Hans-Georg Kaiser Pri amo sen imag' Mi montris min en lumo dum dancorkestra bru', en nubo de parfumo, al viro, sed sen ĝu'. Li volis min amori. Min logis lia mon'. Li pretis min adori kun tro da fanfaron'. Li pagis tamen bone, scivolis eĉ pri mi. Mi diris akratone, ke ne demandu li. Li faris min ebria en ĉambro de la kort'. La viro estis fia, perfortis min sen vort'. Li estis sen talento, min fikis kvazaŭ brut' kaj tamen kun kontento foriris en surtut'.…
Jump to top
RSS feed- Hans-Georg Kaiser's latest articles with "Cezar-poemo" - Articles
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter