Hans-Georg Kaiser's articles with the keyword: Cezar-poemo

  • Hans-Georg Kaiser: Ĉu li peku foje? (rimpoemo)

    - 24 Apr 2012
    puta geo (Ĉu li peku foje?)
    Hans-Georg Kaiser Ĉu li peku foje? Sovaĝa estas ŝi kaj ĉarma kaj la rideto fajre varma. En kiun keston li ŝin metu? Ĉu li respondon de ŝi petu? Ho ve, li estas ne plu juna, kaj lia haŭt' ne sunobruna. Li nur de fore ŝin admiru ne tuŝu ŝin kaj ŝin ne tiru. Edzino lia lin ja ŝatas kaj hejme ĉio bone statas. Li kial strabas do al ino, kaj kuŝas sonĝe jam en sino? Tre loga estas ŝi kaj ĉarma kaj la ridet' enigme varma. En kiun keston ŝi lin metus, Se li frivolan…

  • Cezar: Plor' foriris por vojaĝo (poemo originala)

    - 25 Feb 2013
    Plormasko
    http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/02/cezar-plor-foriris-por-vojago-rimpoemo.htm Cezar Plor' foriris por vojaĝo Plor' foriris por vojaĝo ekde junpoeta paĝo. La poeto teme ĝemis, lia voĉo strange tremis. Skribis li pri plorvojaĝo, sed sen sperto kaj sen saĝo. Eldoniston li tro fidis, tiu laŭte nur ekridis. Plor' foriris por vojaĝo laŭ poet' en juna aĝo. La poeto ĝin ne bridis, ĉar li tro pri ploroj fidis.

  • Hans-Georg Kaiser: Ofta pens' (rimpoemo)

    - 17 Apr 2013
    Sola, ĉu ankaŭ soleca?
    Hans-Georg Kaiser Ofta pens' Kien flugas mia pens'? Kio estas ties senc'? Ĉu ĝin legas nur maŝinoj, nur stultuloj, vantaj inoj? Kien flugos mia vers', en abismon de pervers'? Ĉu mi skribas por nenio? Restos de mi eĉ nur io? Ĉu ne estos ĉiu vort' nur viktimo de la mort'? Multaj homoj eĉ ne legas, nur neŭrozojn ĉiam flegas. Kaj aliaj pro obe' min evitas kun: 'Ho ve!' Sed ne ĉio estas sterko, lante kreskas mia verko. https://cezaroriginaloj.blogsp…

  • Hans-Georg Kaiser: Estu mojosa! (rimpoemo)

    - 24 Oct 2012
    Hans-Georg Kaiser Estu mojosa! Mojosu ĉe l' starto, je ĉies bonfarto. Senbride eĉ ridu, mojose ekfidu! Mojos' vin jam gloros, se hom' vin adoros; ĉielen vin levu, mojose ekrevu! Artistoj scivolas, kamufle eĉ rolas. Artistoj protestas, per mok' manifestas. Mojosu vivarto, ĝi helpu ĉe l' starto. Mojosu laŭveste leĝeru dumfeste. Ekhisu la velojn, ne lasu la celojn. Vi belu kaj dancu, mojose avancu. Desper' nin konsternas, sed…

  • Hans-Georg Kaiser: La Neuville (rimpoemo por foto de Mike)

    - 17 Apr 2015
    Neuville: Fin septembre 2008
    Hans-Georg Kaiser La Neuville (Por Mike) Bela preĝejo ĉe verda herbejo, sub blua ĉielo ĉevaloj en helo. Ĝi sense palpeblas: Jen vivo plu eblas. PS: Bonvolu rigardi la foton de Mike: www.ipernity.com/doc/mike59/3077506 https://cezarfotoj.blogspot.com/

  • Hans-Georg Kaiser: Patrolanda biero (prozpoemo)

    - 11 Jul 2013
    La patrolanda biero (hundo kun la biero de sia mastro)
    "La biero apartenas al mia mastro!" Hans-Georg Kaiser Patrolanda biero (bonvolu legu ĝin kiel ironion) La plej bona biero estas el Ĉeĥio. La plej bona biero estas el Germanio. La plej bona biero estas el Svedio. La plej bona biero estas el ... (bonvolu enmeti vian patrolandon.) La plej bona biero do estas la patrolanda. Kiu ne akceptas tion, tiu estu trempita en patrolandan bierbarelon ĝis li drinkis tiom da biero de sia patrolando, ke ankaŭ li k…

  • Cezar : Vivu longe kaj en sano ne nur registara ano! (poemo)

    - 02 Mar 2010
    Hura! Ni vivas!
    cezaroriginaloj.blogspot.de/2012/04/vivu-longe-kaj-en-sano-ne-nur-registara.html Cezar Vivu longe kaj en sano ne nur registara ano! Vivu longe kaj en sano ne nur registara ano! Vivu ĉiam sen enuo nia tuta mond' en ĝuo! Vivu ĉiam la aliaj, kaj la kuloj, eĉ la fiaj. Vivu ĉiu hom' sur Tero, ne nur ul' post kariero! Vivu longe la patrinoj kaj al tio belulinoj, vivu plu la vira speco in-afable kaj kun deco! Vivu ĉiuj geniuloj kaj fuŝuloj, krome nul…

  • Hans-Georg Kaiser: Pri belo, bono kaj amo (rimpoemo)

    - 11 Jul 2013
    Pupo de kooperativo de turkaj inoj
    Hans-Georg Kaiser Pri belo, bono kaj amo (por poetino) Donu belon, bonon, amon, sed atendu ne la samon. Multaj homoj estas fiaj, nur malmultaj verebriaj. Homoj fajfas pri la belo, ridas eĉ pri nobla celo. Ne esperu vi do bonon, Hom' kutime celas monon. Ne atendu vi la samon, por eviti tuj la dramon. Nur pri via bono fidu, Pri promesoj laŭte ridu. Tenu for vin de l' aĉuloj, la plej multaj estas nuloj. Vi ne pro espero fidu. Tian naivecon bridu. Lasu ilin fanfaron…

  • Cezar: Bela estas la imago

    - 01 Mar 2010
    Bela estas la imago
    http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2012/03/bela-estas-la-imago.html Cezar Bela estas la imago (kanto por akordiono) Bela estas la imago, ke mi ĉe la lago estas, kie parke homoj staras, kiuj sub la arboj festas. Bela estas la imago, ke surlage flosas rozoj kaj anasoj kaj la cignoj jen alnaĝas kaj kun pozoj. Bela estas la imago, ke mi blankan panon havas, ĉar la tre fieraj cignoj pli ol io ajn min ravas. Bela…

  • Hans-Georg Kaiser: Vulpino (rimpoemo por foto)

    - 24 Jan 2014
    Vulpino
    Hans-Georg Kaiser Vulpino Vulpino revas dum la festo pri postoparta bela vesto. Se ĝin la ruĝa vost' ne ĝenus, ĝi minijupon prenus. https://cezaroriginaloj.blogspot.com/

  • Hans-Georg Kaiser: Konduti blue (prozpoemo)

    - 15 Jul 2014
    blovfloro
    Hans-Georg Kaiser Konduti blue Simple konduti blue. Hodiaŭ konduti blue kaj morgaŭ konduti blue kaj postmorgaŭ eventuale blusblue. Pluki la bluan floron. Je la blua horo meti ĝin postorelen kaj lasi flui la Bluan Maron en la bankuvon sur la bluajn ĵinzojn, kiuj ankoraŭ ne estas uzitaj. Glugle gluti kun volupto la mikstrinkaĵon "Delto de Venuso" el blua kuracao, ginsenglikvoro, blanka rumo kaj dolĉa kremo. Pro ĝi bluiĝi. T…

  • Cezar : Tro da adoro (poemo)

    - 12 Jan 2010
    Admirindulo!
    http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/06/cezar-tro-da-adoro-rimpoemo.html Cezar Tro da adoro Mi mesaĝon ŝin skribu pro ŝia ador'. Ŝi petis retskribe kun granda fervor'. Sed kiel komforti pri tia flatem'? Prefere senvorti al tro da sent-em'. Ne skribi mi volus pri certa grumblem'. Se tiel mi rolus, ekestus problem'. Prefere silenti, laŭ mia kompren'. Por poste ne penti pro vanta sinten'. Mi tute ne estas pli grava ol ŝi. Poetojn n…

  • Natali (foto) Hans-Georg Kaiser: Vivu Esperanto! (rimpoemo)

    - 17 Dec 2012
    Natali: Vivu Esperanto!
    Hans-Georg Kaiser Vivu Esperanto! Vivu Esperanto kvazaŭ nova kanto, ĉirkaŭbrak' de l' Tero trans nacia sfero! For la naciismon, ĉiun fian ismon! Estu pac' sur Tero sen militĥimero. Vivu Esperanto, kvazaŭ nova kanto! Kaj por mondo pace varbu ĝi senlace. Pacobatalanto, vivu Esperanto! Zamenhofon kore, agu ni fervore. PS: Mi verkis ĝin por la foto "Vivu Esperanto!" de Natali el la rusa urbo Kropotkin. Ŝi faris la foton ĉe la tombo de Zamenhof. https:…

  • Cezar : Kunpoeta saluto al Nazaré Laroca (poemo)

    - 24 Sep 2013
    Flower Power (Indian nation) V
    Cezar Kunpoeta saluto por Nazaré Laroca Nazaré Laroca, konata al ni, loĝadas en korpoj pro l' volo de Di'. Mi provas kompreni la sencon de l' sent'. ne devas eĉ peni pri certa konsent'. Mi tamen ja scias pri l' aĉo de l' mond' kaj tial konscias pri mokoj en rond'. 'Ŝi eĉ superstiĉas pri certa magi', ĉar ŝi sin dediĉas al trans' kaj vizi'. Kruduloj ne mankas kun fia humor'. Sed mi ŝin salutas amike el kor'.

  • Hans-Georg Kaiser: Fino de l' superino + Hans-Georg Kaiser: Surgenuen, vira ino! + Hans-Georg Kaiser: Ino (tri rimpoemoj pri inoj)

    - 25 Feb 2017
    Marlene kiel vir-ino - Marlene als Mannsweib
    Hans-Georg Kaiser Fino de l' superino Ha, la vort' 'sinjoro', sonas kiel oro. Sed, se inus viro, iĝus li martiro. Se virino festas, ĉar ŝi vira estas, ŝi nur superstiĉas kaj inec' perdiĝas. Ŝi monoklon petas, ne je robo pretas. Kaj pro la cigaro regas kis-avaro. Ĉar al tia ino, mankus ina sino. Sekvus tuj la fino de la superino. https://cezaroriginaloj.blogspot.com/ Hans-Georg Kaiser Surgenuen, virvir-ino! (iro…

  • Hans-Georg Kaiser: Ŝipkompaso (rimpoemo)

    - 26 May 2015
    Ŝipkompaso kun ventrozo
    Hans-Georg Kaiser Ŝipkompaso En la ventro de l' kompaso floras ventorozo. Ĝi tremadas kiel taso laŭ la ventodozo. https://cezaroriginaloj.blogspot.com/

  • Hans-Georg Kaiser: Elefantoj + Elefanta simileco (du rimpoemoj pri elefantoj)

    - 13 Jun 2012
    Elefant
    Hans-Georg Kiaser Elefantoj Griza elefant' paŝas tra la land', ĉiam laŭ komand'. Laŭta elefant' kiel trumpetant' petas vin pri plant'. Drinka elefant', la biertrinkant', serĉas eĉ post vand'. Forta elefant' levas kun konstant' arbojn, ne pro vant'. Saĝa elefant' paŭzas ĉe la rand', fajfas jam pri grand'. https://cezaroriginaloj.blogspot.com/ Hans-Georg Kaiser Elefanta simileco Homoj estas…

  • Hans-Georg Kaiser: Ĉevalsorto (rimpoemo por foto)

    - 24 Apr 2012
    tirĉevalo
    Hans-Georg Kaiser Ĉevalsorto Ĉeval' kun ĉaro sur la korto atendas jam kun sia forto. Ĝi volas tra arbarojn troti, ĉe tio ĉion belan noti. Ĉeval' atendas veturantojn, ĝi krome ŝatas belajn kantojn. Se ĉiuj bele hele ridas, la mastro apenaŭ ĝin bridas. Ĉevalo staras sur la korto. Estas, ĝi scias, ĝia sorto. La saĝa besto eĉ ne plendas. La sort', jen tio, kio endas. https://cezaroriginaloj.blogspot.com/ https://cezarfotoj.blogspot.com/

  • Hans-Georg Kaiser : Absinth (en Esperanto,in English, in Deutsch)

    - 23 Mar 2012
    Verda feino
    http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2012/03/absinto.html Hans-Georg Kaiser Absinto (aŭ iom da veneno) Parizo. Montmarte. Van Gogh kaj la verda arto. Veneno kuras tra mia sango en verdaj revoj pri libero. Stultaj oldaj viroj rigardas al junaj belulinoj kun verdaj okuloj. Alice Cooper: Poison! Veneno kuras tra mia verda sango. Junaj belulinoj kun verdaj okuloj iom post iom foriĝas... Verdaj okuloj ruliĝas en nubo de absinto. Dolĉa…

  • Hans-Georg Kaiser: Kial vi min do forlasis? (originala poemo) + kanto de Camillo Felgen: Sag warum?

    - 29 Jul 2012
    Hans-Georg Kaiser Kial vi min do forlasis? Kial via kor' ne krias, se vi pensas plu pri mi. Kial vi al mi nur fias, se mi vidas vin kun li? Kial vi min do forlasis en printempo pro neni'. Kial la feliĉ' forpasis? Kial nur? Demandas mi. Kial mi tra stratoj iras en la noktoj nur pro vi. Kial ĉiu belo pasas? Kial ja? Ne scias mi. Kial vi min lasis stari en soleco sen inklin'. Kial devas mi amari? Kial, kara? Diru min. Kial vi ne plu revenos, belulino, diru min. Ĉu m…

  • Hans-Georg Kaiser: Al Donjo (rimpoemo)

    - 30 Mar 2012
    Rideto de Donjo - Ein Lächeln von Donjo
    Hans-Georg Kaiser Al Donjo Vi, kiu konas min plej bone, dum eŭfori' kaj depresi'. Vi ne malicas eĉ subtone. Vi estas kiel burg' por mi. Sed, se mi mortos, ne tro ploru. Dediĉu plu vin al la ĝu'. Ne mortan ulon tro adoru, restu vivanta, ridu plu. Kaj se aliaj viroj venos, en tiuj daŭros iel mi. Mi vin kaj ilin ĉiujn benos; la am' ne estas iluzi'. Kaj kiam vent' ennokte kantos, mi vin vizitos el la for'. Ne timu do, se mi vin hantos. Salutu min en nokta hor'.

  • Hans-Georg Kaiser: Ne plu sentata kiel forestanto (prozpoemo) Hans-Georg Kaiser: Nicht mehr vermisst (Prosagedicht)

    - 22 Mar 2015
    Light and shadow - lumo kaj ombro Licht und Schatten
    Hans-Georg Kaiser Ne plu sentata kiel forestanto De tempo al tempo oni sentas mian foreston. Sed tiuj, kiuj diras tian, ne vere opinias tion. Ili bezonas nur paŭzoklaŭnon aŭ stultulon, kiu faras la laboron por ili. Aŭ ili simple enuas. Nur mi mem sentas mian foreston ĉeokaze ankoraŭ. Iel mi perdiĝas, ĉar delonge neniu plu sentas mian mankon. Se mi havus kamuflan ĉapon, mi ne bezonus ĝin. Mian foreston ja jam tiel neniu plu sentas. Eĉ mi mem ne plu sentas…

  • Hans-Georg Kaiser: Se miaj vortoj kriĉas kiel dragiloj (prozpoemo) / Wenn meine Wörter wie Bagger kreischen (Prosagedicht)

    - 18 Jun 2013
    Ege kolera
    Hans-Georg Kaiser Se miaj vortoj kriĉas kiel dragiloj Se miaj vortoj kriĉas kiel dragiloj kaj miaj frazoj tamburas kiel ŝtanciloj, ĉu mi tiukaze estas tro laŭta? Se miaj dozro-hat-tiradoj frakasas krake vilaojn, ĉu mi tiukaze estas tro laŭta? Se mia voĉo volus supersoni la trumpetojn de Jeriĥo, ĉu mi ankaŭ tiukaze estas ankoraŭ tro laŭta? Se mi krias pro tiom da maljusteco, ĉu mi tiukaze vere estas tro laŭta? Se la muroj de l' mondo de mia voĉo ekhavas fendo…

  • Hans-Georg Kaiser: Sendboten und Seifenblasen (Prosagedicht)

    - 09 May 2013
    Sapvezikoj kiel simbolo de vanteco
    Hans-Georg Kaiser Sendboten und Seifenblasen Wie wir von Seifenblase zu Seifenblase gehen, ohne zu bemerken, dass es immer nur Seifenblasen sind, die zerplatzen! Vergeblich sind sie, wie unsere Illusionen, wie sehr sie uns auch blenden mögen. Geplatzte Seifenblasen erzählen von Verrat, von mangelndem Mut, von zerplatzten Tagträumen von morgen über Utopia und eine bessere Welt. Zerplatzte Seifenblasen, in denen sich die Welt widerspiegelte. Der Rette…

  • Cezar / Hans-Georg Kaiser : Konjugaciita amo - Konjugierte Liebe / prozopoemo/ Prosagedicht

    - 20 Aug 2009
    flamingoj
    http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/08/cezar-konugaciita-amo-prozpoemeto.html http://hansgeorgkaisergedichte.blogspot.de/2013/08/hans-georg-kaiser-konjugierte-liebe.html Cezar Konjugaciita amo Mi amas vin. Vi amas min. Li amas nur sin mem. Ŝi amas alian. Ĝi amas ĝin. Ni amas nin. Vi amas vin. Sed ili ĉiuj amas iun, ĉiun, neniun, ĉion aŭ ĉiujn, ion aŭ nenion. Hans-Georg Kaiser Konjugierte Liebe Ich liebe dich. Du liebst mich. Er lie…

  • Hans-Georg Kaiser: Familio Jokel (prozpoemo) + Hans-Georg Kaiser: Familie Jockel (Prosagedicht)

    - 21 Aug 2013
    Hundo Cezar, kiu ne volis mordi la filinon
    Hans-Georg Kaiser Familio Jokel La edzo elsendas la edzinon, ke ŝi alportu botelon da brando. La edzino ne alportas la brandon kaj ankaŭ ne venas hejmen. Jen la edzo elsendas la filinon, ke ŝi tradraŝu la patrinon. La filino ne tradraŝas la patrinon, la patrino ne alportas la brandon kaj ankaŭ ne venas hejmen. Jen la edzo elsendas la hundon Cezar, ke ĝi mordu la filinon. La hundo ne mordas la filinon, la filino ne tradraŝas la patrinon, la patrino ne alportas la…

  • Hans-Georg Kaiser: Tri simioj (prozpoemo) + Hans-Georg Kaiser: Drei Affen (Prosagedicht)

    - 18 Apr 2009
    La tri simioj
    Hans-Georg Kaiser Tri simioj Nek aŭskultu malbonan, nek vidu malbonan, nek diru malbonan. Tion instruas al ni la tri simioj, opinias japanaj saĝuloj en la oriento. "Nek aŭskultu malbonan, nek vidu malbonan, nek parolu malbonan." Tio estas konsiloj nur por malkuraĝuloj, oni opinias pri la tri simioj okcidente. Hans-Georg Kaiser Drei Affen Höre weder Schlechtes, noch sehe Schlechtes, noch sage Schlechtes. Das lehren uns die drei Affen, me…

  • Hans-Georg Kaiser: Mondokreditbanko WC-B + Hans-Georg Kaiser: Welt Credit Bank WC-B (Reimgedicht)

    - 17 Apr 2009
    Welt Credit Bank - Monkredit-ba(e)nko
    Hans-Georg Kaiser Mondokreditbanko WC-B Mondokreditbanko – la banko ĉe via flanko! Nia devizo: Ni lasos stari vin en la pluvo de nia monlavduŝo! Ni zorgos nin pri via FEK-MONO! Venu al ni, ni laboros por vi. La banko ĉe via flanko! Premu kaj elspiru, poste forte tiru! Tiel simple vi povas liberigi vin de via FEK-MONO. Kun nia mondokreditbanko por mondo sen fekmonmanko! Hans-Georg Kaiser Welt Credit Bank (WC-B)…

  • Hans-Georg Kaiser: Postkartenliebe (Prosagedicht)

    - 26 Jan 2014
    Hans-Georg Kaiser / Cezar : Postkartenliebe - Poŝtkarta amo
    http://hansgeorgkaisergedichte.blogspot.de/2014/01/hans-georg-kaiser-postkartenliebe.html Hans-Georg Kaiser Postkartenliebe Weisst du, daß ich dich liebe? Ich habe Sehnsucht. Ich denke stets an dich. Ich habe von dir geträumt. Bist du mir auch treu? Ich bin dein, du bist mein. Wann sehen wir uns wieder? Du bist mein Glück. Ich kann dich nicht vergessen. Ich erwarte deine Antwort. Ich komme. Bis bald.

  • Hans-Georg Kaiser: Legu ankaŭ poemojn! (prozpoemo) Lies auch Gedichte! (Prosagedicht)

    - 30 Mar 2015
    Nubofantazio de revulo
    Hans-Georg Kaiser Legu ankaŭ poemojn! Vi rapidas, vi hastas. Vi kuras. Vi faras tion, kion ĉiuj faras? Kial vi ne legas poemojn? Forĵetu vian brakhorloĝon. La poemoj pacience atendas vin, kelkaj jam dum longa tempo. Poemoj estas aliaj momentoj. Poemoj estas bluaj fenestroj en grizaj pluvemaj tagoj. Poemoj estas eĥosondiloj aŭ savringoj por dronantoj. Poemoj estas buoj kaj turoj. Poemoj estas miraklokestoj. Formetu la poemskalpelon el viaj lernejaj tagoj. Poemoj…

  • Cezar: Kiam en Belgrad falas la bomboj (prozpoemo)

    - 26 Feb 2013
    Nato-Bomben in Belgrad
    Cezar Kiam en Belgrado falas la bomboj (Mi observis tion mem) Elegante kiel dancistino kaj ŝvebante kiel papilio paradas svelta kelnerino, gastlaboristino el Jugoslavio, en Esslingen, Germanio, inter la tabloj kaj la bufedo tien kaj reen. La malamegaj rigardoj de la germanaj biertablaj patriotoj, iliaj provokaj rigardoj kaj insidaj demandoj ne povas trafi ŝin. Ŝi ridetas nur kiel en sonĝo kaj misteraj fajreroj saltadas de ŝi sur la gastojn. La naciistoj…

  • Hans-Georg Kaiser: Laŭ ginkfoli' (rimpoemo)+ Hans-Georg Kaiser: Wie ein Ginkgoblatt (Reimgedicht)

    - 28 Mar 2015
    ginkofolio juna
    Hans-Georg Kaiser Wie ein Ginkgoblatt Ich bin du, und du bist ich, im Ginkgo-Blatt erkennt man sich. Im Ginkgoblatt sind zwei doch eins, wenn's nicht so wäre, dann wären wir keins. 5.Juli 2005 nach Besuch im Ginkgomuseum in Weimar Hans-Georg Kaiser Laŭ ginkfoli' Mi estas vi, vi estas mi, en ginkfolio videblas ni. Je simetri' kuniĝis ni, du esta…

  • Hans-Georg Kaiser: Vakaj seĝoj (rimpoemo) + Hans-Georg Kaiser: Leere Stühle (Reimgedicht), Foto kun permeso de Phl.

    - 18 Jul 2015
    Vakaj seĝoj
    Hans-Georg Kaiser Vakaj seĝoj Nun jam vakas ĉiu seĝ', silentiĝis ĉiu preĝ'. Mortis jam la komunum' pro obskuro kaj senlum'. Sindikatoj post sieĝ' fordegelis kiel neĝ'. Mankas unuecbrakum', restas nur poemresum'. PS: Ne mi fotis tion, sed franca ne-esperantisto en ipernity, maljuna fajnsenta afabla homo, nomata Phl., sed ni ne trovis komunan lingvon, bedaŭrinde, tial mi eĉ lian tutan nomon fine forĝesis, mi petas lin pri pardono. Mi scias nur plu, ke li est…

  • Cezar: Amdeklaro de juna ino al neĝoviro (prozpoemo)

    - 01 Jul 2009
    Amata neĝviro - Geliebter Schneemann
    http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2012/04/amdeklaro-de-negulino-al-negoviro.html Cezar Amdeklaro de juna ino al neĝoviro Amata neĝoviro. Dika kara neĝoviro mia! Karotnazulo kun karbaj okuloj, ĉapelhava ŝalportanto! Infandio ekde praaj tempoj! Rapide konstruita kaj tuj prijubilata vi ridas al ni! Brile blanka alportanto de feliĉo! Vintroviro! Gajulo! Sopirata neĝoviro! Neĝoviro nia kaj edukanto pri ĝojo. Amata neĝoviro, vi estas t…

  • Hans-Georg Kaiser : Der Freund (Prosagedicht)

    - 28 Feb 2013
    Nubo flustras al nubo pri vera rakonto
    http://hansgeorgkaisergedichte.blogspot.de/2014/02/hans-georg-kaiser-der-freund.html Hans-Georg Kaiser Der Freund (Eine wahre Geschichte) Zuerst war er Freund eines Ehemannes. Dann präsentierte der Ehemann ihn seiner Gattin. Die Gattin und der Freund befreundeten sich. Und so wurde der Freund der Freund von beiden. Doch bald war er nur noch ihr Freund, während der Ehemannn noch vermutete, dass er der Freund beider sei. Als der Gatte den Irrtum bem…

  • Hans-Georg Kaiser: Spieglein, Spieglein an der Wand, wer...?

    - 25 Jan 2009
    Belulino kaj maljunulino en spegulo
    Hans-Georg Kaiser Spieglein, Spieglein an der Wand, wer...? Du – Schauspielerin – bist die Schönste, die Frage ist also fast überflüssig. Wer könnte Dir widerstehen, Dir, dem Gesamtkunstwerk? Du lachst, weinst und tanzt, du singst und flötest. Du gehst durch die Männer-Schwefelhölle, nur um einmal auf der großen Bühne stehen zu können, im Sommernachtstraum! Wer ist ausdauernder als du?! Wer schluckt mehr Ungerechtigkeiten herunter als du? Wer hat mehr Disziplin, um dann…

  • Cezar: Sen kurent' en advent' - parodia kristnaska kantoteksto

    - 24 Dec 2009
    Lanterno kaj ombro
    http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2012/12/cezar-sen-kurent-en-advent-rimpoemo.html Cezar Sen kurent' en advent' (parodio) Budoj jen en kviet', pro kurent-ekdiet'. Ekfalas stellum' al ni; haltas la lumpoluci'. Disvastiĝis kviet'. Kvazaŭ laŭ mia pet'. Ne eĥas paŝoj eĉ plu. Tuj kristnaskiĝis sen bru'. Jen foirplac-kviet', tuj finiĝis enket'. Ne sonas plu sonoril', kasoj ne tintas en bril'. Nur pl…

  • Hans-Georg Kaiser: Laste (prozpoemo)

    - 16 Aug 2012
    Kiam la  nifoj venos...  (ankaŭ memportreto)
    Hans-Georg Kaiser Laste Iu bruligos la lastan kandelon. La libroj pri historio estos fermitaj. La lastaj manuskriptfolioj de ermito, kiu preterdormis la mondopereon, estos disblovitaj de l' vento. Ĝis ankaŭ tiuj disfalos. Kie estis historio, tie tiam nur plu staros ruinoj kun ridindaj monumentoj aŭ urboruinoj de robotoj, ĝis ankaŭ tiuj malaperos en granda frida dezerto. Neniuj infanoj estos plu naskataj, ĉar ne plu estos homoj. Neniuj robotoj plu regos homojn,…

  • Cezar : Silento (prozpoemo) + Hans-Georg Kaiser: Schweigen (Prosagedicht)

    - 19 Jun 2009
    Silento - Schweigen
    http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-silento-je-la-tago-nulo-prozpoemo.html hansgeorgkaisergedichte.blogspot.de/2013/07/hans-georg-kaiser-schweigen-am-tag-null.html Cezar Silento (Je la tago nulo) Vi estis alia ol multaj aliaj. Vi ne estis malica kiel la plej multaj. Sed nun vi faras ĝin tiel kiel la aliaj. Vi estingas kaj mortsilentas tion, kion vi supozas ne povi elteni. La tago nulo alvenis. Kio restas al…

  • Hans-Georg Kaiser: Bananbanko kun suno (Prosagedicht) + C.Wilda (Foto)

    - 25 Apr 2015
    Hans-Georg Kaiser Bananbanko kun Suno Tio ŝajnas al mi bananeksa, sovaĝkreskante sunbenkeca, bumerange fortika, ja iel multgrimptiga... Korposvingoj vekas ŝutkovritajn sencojn, montras la vojon el la metafiziko. Ĉokolada papero admonas pri la morto. Sovaĝa kontrasto de mortotuko kaj sunkantado. Birdoj komencas paroli rakontojn. PS: Foto de C.Wilda (Wildwuchs) https://cezaroriginaloj.blogspot.com/ Hans-Georg Kaiser Bananenbank mi…

  • Hans-Georg Kaiser: DADA VIVAS! (prozpoemo) + Hans-Georg Kaiser: DADA LEBT! (deutsches Prosagedicht) + TRIO: DA DA DA ! (muzikvideo)

    - 10 Aug 2012
    Ein Wildwuchs - Plakat /afiŝo de Sovaĝokreskego
    Hans-Georg Kaiser DADA VIVAS! ... ĉar DADA ......................VIVAS! DA! DA! DA! Dada estas aŭtentika, Dada vivas. La flamengo estas aŭtentika. Dada vivas en la ruĝa flamengo ĈAR la flamengo dada-as. Kaj ili dancas aŭdacan flamengon, la flamantan flamenkon de la unua amo. soVAĜe KrESKEGAS la nokto, sovaĜe KResKEgas la dadaiss-mo: Ho, Dada, ho Dada! DADA VIVAS... Dada kaj kla daistoj vivas. Dada! DADA vivas!!! DADA vivas en la brilo de la ruĝa flamengo!…

  • Hans-Georg Kaiser: Survoje al Skarabio (fablo) + Hans-Georg Kaiser: Auf dem Wege nach Käferland (Fabel)

    - 03 Feb 2014
    Fajroskarabeto
    Hans-Georg Kaiser Survoje al Skarabio aŭ: La transformiĝo Ankoraŭ ni vivas. Ankoraŭ ni baraktas, ankoraŭ ni estas homoj laŭ la nomo de nia specio. Sed atendu nur iomete, baldaŭ ankaŭ ni estos nur plu skaraboj, kiuj pro humileco kaj malkuraĝo rampos surgenue en la keloj de niaj perditaj esperoj sen ankoraŭ rigardi al la suno, kun niaj nazoj en la sterko de nia skarabiga sterkosocio. Atendu nur iomete, baldaŭ ankaŭ vi estos nur plu skarabohomo kun uniforma skarabovizaĝo kaj uniform…

  • Hans-Georg Kaiser: Libereco, egaleco, frateco (prozpoemo) + Hans-Georg Kaiser : Liberté, Égalité, Fraternité (Prosagedicht)

    - 25 Feb 2015
    Liberté, Égalité, Fraternité : Libereco, egaleco, frateco - Freiheit, Gleichheit, Brüderlichkeit
    Hans-Georg Kaiser LIBERECO, EGALECO, FRATECO LIBERECON jes ja, sed ĝi devas esti stampita antaŭe. Liberon, ĉu? Jes ja! Sed ne sen iuj limigoj! Ankaŭ la libero devas havi limojn. Tiom liberaj ni ankoraŭ tute ne estas, ke ni povus elteni la liberecon de ĉiuj aliaj. EGALECON jes ja, sed ne en la senco de sama posedo! Egalecon, ĉu? Kial ne? Sed ne tute sen limigo! Ankaŭ la egaleco devas havi limojn. Ĉar ni ankoraŭ tute ne tiom progresis, ke ni povus elteni la egaleco…

  • Hans-Georg Kaiser: Laŭte kaj mallaŭte (prozpoemo) Hans-Georg Kaiser : Laut und leise (Prosagedicht)

    - 22 Mar 2015
    Koko ne tro laŭte kriu, alie...
    Hans-Georg Kaiser Laŭte kaj mallaŭte Esti mallaŭta ne estas malforto, se ĝi estas devigita. Esti laŭta ne estas krimo, se la cirkonstancoj postulas tion. Laŭteco estas, ĉar estas mallaŭteco. Mallaŭtecon oni ne rajtas ordoni, ĉar tiukaze estus jam nur mortula kvieto, devigita tombeja paco. Tiukaze eble estus la frido en la malsanulejo, la indiferenteco de la parencaro, la malespero kaj timo de la neamataj. Laŭta oni ne estu pro malico, ĉar tiukaze…

  • Cezar / Hans-Georg Kaiser : Elirvojo / Ausweg

    - 24 Feb 2013
    vojo kaj rivero
    http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2012/08/elirvojo.html http://hansgeorgkaisergedichte.blogspot.de/2012/04/ausweg.html Cezar Elirvojo Mi , kiu perdis la vojon, ne plu scias, kiun vojon mi iru. Mi iras, sed mi jam ne scias, kial mi iras plu sur tiu vojo. Mi iras, sed mi ne plu scias, kien? Mi iras, sed mi perdis jam la esperon, ke tiu vojo kondukos min al celo. Mi iras plu, sur tiu jam tro ofte uzita vojo. Mi iras, sed mi ja jam…

  • Hans-Georg Kaiser: Pafbudo por hejme (prozpoemo)

    - 16 Apr 2013
    Pafbudo por hejme
    Hans-Georg Kaiser Pafbudo por hejme (poemo por la militindustrio kaj ties glorigantoj) Unue ĉiujn anasojn, tiam paperflorojn kaj cel-telerojn! Kaj poste ankaŭ homojn! Unue la geavojn! Poste la gepatrojn. Tiam la instruistino en la gimnazio, tiu cerbmalsana stultulino, kaj poste iu en rulseĝo! Kaj kiam ĉiuj jam kuŝos en sango, ili ĉiuj ricevos kiel dankon grandan pluŝurson de la fama firmao "Ĉiampreta & filoj", kiu ne povus ellasi tiun negocon -- pro la agresema…

  • Hans-Georg Kaiser: Kapricaj koloroj (prozpoemo)

    - 17 Apr 2013
    Red house - ruĝa domo 1
    Hans-Georg Kaiser Kapricaj koloroj El la ruĝo, kiun mi malamegis pli kaj pli, mi esplore vojaĝis en la nigron. La nigro senpene estingis la ruĝon kaj tiel havigis al mi ŝajnan kontentigon, ĝis ĝi fine – kiel la ruĝo – fariĝis kateno. Nigro, kiu komencas gorĝopremi homon, oni povas bridi nur per grandioza lazuro, kaj tiel mi ekamis la lazuron de la ĉielo. Sed ĉar la lazuro por mi estas la koloro de la paradizo,mi ne longe eltenis la…

  • Cezar: La kastela fantomo / Hans-Georg Kaiser : Das Gespenst

    - 03 Mar 2014
    La blanka fantomino de la burgo Gnandstein
    murdhttp://cezaroriginaloj.blogspot.de/2014/03/cezar-la-kastela-fantomo-prozpoemo.html http://hansgeorgkaisergedichte.blogspot.de/2006/01/schloss-mordstein.html Cezar La kastela fantomo Flaviĝinta folio el la arkivo de la kastelo Murdoŝtono, apenaŭ plu legebla Dio mia, kiom la ŝtormo hurlas ĉirkaŭ la malnova kastelo, kiun kovras hedero ĉe bukoj. Dio mia, kiel tiu kruela pendolohorloĝo ĉiam noktomeze komenciĝas ekbati, kiu tiam haltis…

268 articles in total