Hans-Georg Kaiser
Estu mojosa!


Mojosu ĉe l' starto,
je ĉies bonfarto.
Senbride eĉ ridu,
mojose ekfidu!

Mojos' vin jam gloros,
se hom' vin adoros;
ĉielen vin levu,
mojose ekrevu!

Artistoj scivolas,
kamufle eĉ rolas.
Artistoj protestas,
per mok' manifestas.

Mojosu vivarto,

ĝi helpu ĉe l' starto.
Mojosu laŭveste
leĝeru dumfeste.

Ekhisu la velojn,
ne lasu la celojn.
Vi belu kaj dancu,
mojose avancu.

Desper' nin konsternas,
sed ĝojo eternas.
Mojoso instigas,
la vivon beligas.

Mojoso modernas
kaj tamen eternas.
Mojosu vivanto
por ĉiuj kun kanto.


Mojosu, ĉar gravas,
ke homoj nin ravas,
ĉar sen iluzio
ni estus nenio.

Mojosu vivarto
por ĉies bonfarto.
Senbride ekridu,
mojose vin fidu!

https://cezaroriginaloj.blogspot.com/