http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/04/cezar-kicaj-fotoj-rimpoemo.html


Cezar
Kiĉaj fotoj


Buntaj papilioj,
florodor' nin ravas;
ankaŭ idilioj
por ŝatantoj gravas.

Pensaj iluzioj,
fotografoj pravas,
estas novaj dioj.
Nin florinoj ravas.

Kiĉaj bildmemoroj
nin en revojn trempas.
En sopiraj horoj
kiĉo plu laŭtempas.