http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2012/04/cevalosorto.html
http://cezarfotoj.blogspot.de/2015/05/cezar-cevalosorto-rimpoemo-por-foto-de.html


Cezar
Ĉevalosorto


Ĉeval' kun ĉaro sur la korto
atendas jam kun sia forto.
Ĝi volas tra arbarojn troti,
ĉe tio ĉion belan noti.

Ĉeval' atendas veturantojn,
ĝi krome ŝatas belajn kantojn.
Se ĉiuj bele hele ridas,
la mastro apenaŭ ĝin bridas.

Ĉevalo staras sur la korto.
Estas, ĝi scias, ĝia sorto.
La saĝa besto eĉ ne plendas.
La sort', jen tio, kio endas.