"La biero apartenas al mia mastro!"

Hans-Georg Kaiser

Patrolanda biero

(bonvolu legu ĝin kiel ironion)


La plej bona biero estas el Ĉeĥio.
La plej bona biero estas el Germanio.
La plej bona biero estas el Svedio.
La plej bona biero estas el ... (bonvolu
enmeti vian patrolandon.)

La plej bona biero do estas la patrolanda.

Kiu ne akceptas tion,
tiu estu trempita en patrolandan bierbarelon
ĝis li drinkis tiom da biero de sia patrolando,
ke ankaŭ li konsentas, ke la plej bona biero
estas el la patrolando.

Kaj se iu tamen plu asertas,
ke eksterlanda biero estas pli bona,
oni sendu ŝlin per usona defendoraketo
al la luno, sen reveturbileto,
por ke ŝli povu tie trankvile pripensi,
kiu biero estas la plej bona
en nia patrolanda mondo.


PS: "Ŝli" estas neologismo, kiu laŭ mia opinio almenaŭ en humuraj tekstoj havu certan rajtigitecon. Esperanto bezonas ankaŭ tiajn lingvajn vortludajn spicaĵojn, por ke ĝi povu esti plensuka lingvo.

Cetere, kiu atendas de troa patrioto, ke li pensas perfekte internacie kaj logike? Mi ne. Tial tia homo ankaŭ ŝliumas sen multe cerbumi pri tio. (HGK)

https://cezaroriginaloj.blogspot.com/