popularscienco.blogspot.de/2013/07/ian-buruma-la-apacoj-de-la-nuno-pri.html


Ian Buruma

Ian Buruma
LA APAĈOJ DE LA NUNO


Ĉinio ne ekspluatas Tibeton, male - sed ĝi postulas de la tibetanoj multekostan prezon: la rezignon pri ilia vivstilo

Ĉu la tibetanoj estas damnitaj al tio iri la vojon de la indianoj? Ĉu ankaŭ ili estas reduktataj je la nivelo de nura turista atrakcio kaj strate devos vendi malmultekostajn memoraĵojn pri iam granda kulturo? Tiu malĝojiga sorto ŝajnas fariĝi pli kaj pli reala.

La ĉinoj havas grandan responson. Sed la sorto de la tibetanoj estas ne nur demando pri duone kolonia subpremo. Oni ofte forgesas, ke en la mezo de la dudeka jarcento multaj tibetanoj - antau ĉio la edukitoj en la pli grandaj urboj - estis tiom avidaj modernigi sian socion, ke ili rigardis la ĉinajn komunistojn kiel aliancanojn - en la batalo kontraŭ la regado de monaĥoj kaj terposedantoj, kiuj havis hejme servutulojn. La juna Dalajlamao mem montris sin impresita en la fruaj kvindekaj de la dudeka jarcento pri ĉinaj reformoj kaj verkis poemojn por la laŭdo de la gvidanto Mao.

Sed bedaŭrinde tio finiĝis per tio, ke la tibetaj komunistoj detruis la tibetan socion kaj kulturon anstataŭ reformi ĝin. La religio en la nomo de la oficiala marksisma ateismo estis forbalaita, monaĥejojn kaj tempoljn oni detruis (ofte kun la helpo de la tibetaj Ruĝaj Gvardioj). Nomadojn oni devigis vivi en aĉaj betonsetlejoj. Kaj la Dalajlamao kaj lia sekvantaro estis devigitaj fuĝi al Barato.

Tiaj aferoj tamen ne estis limigitaj je Tibeto. La detruo de tradicioj kaj la kultura reglamentigo ekzistis ĉie en Ĉinio. En certa senco la tibetanoj estis traktataj malpli krude ol la plimulto de la ĉinoj. Same tiom malmulte sole la komunistoj endubigis la unikecon de Tibeto. Tiel klarigis generalo Chiang Kai-shek en la jaro 1946, ke la tibetanoj estas ĉinoj. Se liaj naciistoj estus gajnintaj la civitanan militon, li certe ne estus koncedinta al la tibetanoj la sendependecon.

La budhaismo de Tibeto certe estas forte damaĝita, sed ankaŭ la ĉina komunismo travivis la ruinigon de la dudeka jarcento nur kun peno. La evoluo en la direkto de la kapitalismo kompreneble estis eĉ pli ruiniga por la tibetaj tradicioj. Kiel multaj imperiismaj potencoj Ĉinio legitimigas sian politikon per la atentigo pri ties materia uzo. Post jarcentoj de la detruo kaj neglekto Tibeto profitas de enormaj amasoj da ĉina mono kaj ĉina energio. La tibetanoj ne povas plendi pri tio, ke ili ĉe la transŝanĝiĝo de Ĉinio estas neglektitaj de tria-mondo-vrako al rapide evoluiĝanta aŭtonoma regiono.

Sed la prezo por tio en Tibeto estas pli multekosta ol aliloke. Regiona identeco, kultura multflankeco kaj tradiciaj artoj kaj moroj ĉie en Cinio estis tombigitaj sub betono, ŝtalo kaj vitro. Kaj ĉiuj ĉinoj spiras same anhele la saman malbonan aeron. Sed la etnaj ĉinoj almenaŭ povas fieri pri tio kiel nacio povi festi releviĝon. Ili povas sunbani en la nova potenco de Ĉinio kaj en materia bonfarto. Kompare al tio la tibetanoj povas partopreni tiun senton nur en tioma grado, kiom ili fariĝas ĉinoj. Se ili ne faras tion, ili povas nur plendi pri la perdo de sia identeco.

La ĉinoj eksportis sian version pri moderna evoluo al Tibeto - ne nur kio koncernas arkitekturon kaj infrastrukturon, sed ankaŭ en formo de homoj. Kaj tion ondon post pondo: negocistoj el Siĉuano, prostituitinoj el Hunan, teknokratoj el Pekino, partiaj kadroj el Ŝanhajo, magazenposedantoj el Junan. La plej multaj enloĝantoj de Lhaso ne plu estas tibetanoj. La plej multaj homoj kampare estas tibetanoj. Sed ilia vivstilo certe tiom malmulte transvivos la ĉinan modernigon kiel transvivis la vivstilo de la apaĉoj en la Unuiĝantaj Ŝtatoj.

Ĉar en la tibetaj lernejoj kaj universitatoj la instruado okazas ĉine, ĉiu devas subiĝi al ĉinaj normoj, almenaŭ, se ŝi au li volas esti pli ol etkamparano, almozpetulo aŭ vendisto de malkaraj ornamaĵoj. Kun aliaj vortoj: li devas fariĝi ĉino. Eĉ la tibetaj intelektuuloj, kiuj volas studi sian propran klasikan literaturon, devas fari tion en la ĉina versio. Dum tio ĉinaj kaj aliaj eksterlandaj turistoj alivestiĝas sin per tradiciaj tibetaj vestoj por lasi fotografi sin antaŭ la malnova palaco de la Dalajlamao.

La religio nun en Tibeto kiel en la cetera Ĉinio estas tolerata, sed severe kontrolata. Turistcelojn kiel monaĥejoj kaj temploj oni ekspluatas, dume spionoj de la registaro provas teni la monaĥojn laŭlinie. Kiel ni lernis ĉe la plej novaj okazaĵoj, ili ĉe tio ne estis tute sukcesaj, la rifuzo fare de la tibetanoj esta tro radikiĝinta. En la pasintaj semajnoj tiu kolero eksplodis - unue en la monaĥejoj, tiam sur la stratoj. Ĝi turnas sin kontraŭ la etnaj ĉinoj, kiuj nun vivas en Tibeto kaj rapide modernigas ĝin, kaj kies ĉefaj ĝuantoj ili estas mem.

La Dalajlamao plurfoje klarigis, ke li ne strebas al sendependeco. La ĉina registaro certe malpravas, se ĝi responsigas lin por la perforto. Sed tiom longe, kiom Tibeto estos parto de Ĉinio, malfacile imageblas kiel ties unika kultura identeco povus transvivi. La fortoj, kiuj enviciĝis kontraŭ Tibeto estas superfortaj. Estas tro malmultaj da tibetanoj kaj tro da ĉinoj.

Ekstere de Tibeto kompreneble la afero aspektas alie. Kiom ajn forte la ĉinoj eble estingas la malnovan vivmanieron interne de Tibeto - senintence ili per tio eble ekstere vivtenas ĝin. Ĉare ili devigis la Dalajlamaon en la eksterlandon, ili establis diasporon, kiu povus transvivi en pli tradica formo ol ĝi estus estinta ebla en sendependa Tibeto. Diasporaj kulturoj prosperas surbaze de nostalgiaj revoj de reveno. Tradicioj estas ĵaluze protektataj kiel valorplenaj heredaĵoj kaj tiom longe plu donataj, kiom ankoraŭ ekzistas tiuj revoj. Kaj kiu povas aserti, ke tiaj revoj ne iam fariĝas veroj? La judoj kapablis vivteni siajn revojn preskaŭ dumil jarojn.

de Ian Buruma, tradukis Donjo & Cezar el Sudgermana gazeto, 09.04.08


PS:
Ian Buruma instruas demokration, homrajtojn kaj ĵurnalismon en la Bard College en Novjorko. Li ricevis la Erasmo-premion.