http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2012/07/kial-vi-min-do-forlasis-poemo-lau.html


Camillo Felgen sag warum
Hochgeladen von memory_of_france


Camillo Felgen
Kial vi min do forlasis?


Kial via kor' ne krias,
se vi pensas plu pri mi.
Kial vi al mi nur fias,
se mi vidas vin kun li?

Kial vi min do forlasis
en printempo pro neni'.
Kial la feliĉ' forpasis?
Kial nur? Demandas mi.

Kial mi tra stratoj iras
en la noktoj nur pro vi.
Kial ĉiu belo pasas?
Kial ja? Ne scias mi.

Kial vi min lasis stari
en soleco sen inklin'.
Kial devas mi amari?
Kial, kara? Diru min.

Kial vi ne plu revenos,
belulino, diru min.
Ĉu mi vere vane penos?
Mia kara, ĝis la fin'?

Kial vi silenta restas,
tiom froste for de mi,
Ĉu mi tiom aĉa estas
aŭ viktim' de iluzi'?

Kial sonoriloj sonas
tre malgaje nun al mi.
Kial ĉiuj min admonas,
se mi pensas nur pri vi?

PS: La poemo ekestis pro instigo de la kanto de Felgen: Frag mich warum? Sed mi pensis ĝin iel plu, pensis ĝin miamaniere, mi ne tradukis ĝin. Mi uzis alian ritmon kaj aliajn versojn. Ĉar la temo de Camillo Felgen plu klare rekoneblas, tial mi prezentas ankaŭ tiun kanton al vi.