http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2012/03/bela-estas-la-imago.html




Cezar
Bela estas la imago


(kanto por akordiono)


Bela estas la imago,
ke mi ĉe la lago estas,
kie parke homoj staras,
kiuj sub la arboj festas.

Bela estas la imago,
ke surlage flosas rozoj
kaj anasoj kaj la cignoj
jen alnaĝas kaj kun pozoj.

Bela estas la imago,
ke mi blankan panon havas,
ĉar la tre fieraj cignoj
pli ol io ajn min ravas.

Bela estas la imago,
ke mi laŭ la lago vagas,
ĉar oblikvaj plorsalikoj
kun la kronoj jen surlagas.

Bela estas la imago,
ke mi nur kun vi jen iras,
ĉar mi vian koran amon
en la softa vento spiras.

Refreno:
Bela estas la imago,
ke la viv' ne estas plago,
ke mi amas kun fervoro
vin kaj ĉion kun adoro.