Hans-Georg Kaiser
Ofta pens'


Kien flugas mia pens'?
Kio estas ties senc'?

Ĉu ĝin legas nur maŝinoj,
nur stultuloj, vantaj inoj?

Kien flugos mia vers',
en abismon de pervers'?

Ĉu mi skribas por nenio?
Restos de mi eĉ nur io?

Ĉu ne estos ĉiu vort'
nur viktimo de la mort'?

Multaj homoj eĉ ne legas,
nur neŭrozojn ĉiam flegas.

Kaj aliaj pro obe'
min evitas kun: 'Ho ve!'

Sed ne ĉio estas sterko,
lante kreskas mia verko.

https://cezaroriginaloj.blogspot.com/