Hans-Georg Kaiser
Vakaj seĝoj

Nun jam vakas ĉiu seĝ',
silentiĝis ĉiu preĝ'.
Mortis jam la komunum'
pro obskuro kaj senlum'.

Sindikatoj post sieĝ'
fordegelis kiel neĝ'.
Mankas unuecbrakum',
restas nur poemresum'.

PS: Ne mi fotis tion, sed franca ne-esperantisto en ipernity, maljuna fajnsenta afabla homo, nomata Phl., sed ni ne trovis komunan lingvon, bedaŭrinde, tial mi eĉ lian tutan nomon fine forĝesis, mi petas lin pri pardono. Mi scias nur plu, ke li estas bonega fotisto, kion pruvas ja ankaŭ tiu ĉi foto. Ne forgesu, kara leganto, ke estas la simpla, kio tiom pene fareblas. La simplaj fotoj ekpensigas nin, ne la pompaj, la tro plenŝtopitaj, ne tiuj, kiuj ornamas brile iujn mensogojn. La seĝoj parolas al ni, ni nur devas lerni aŭdi ilin. En ĉiu ero speguliĝas la tuta mondo. (HGK)



Hans-Georg Kaiser
Leere Stühle


Alle Stühle sind nun leer,
keine Redner reden mehr.
Die Gewerkschaft gibt's nicht mehr,
ohne Leuchtturm rauscht das Meer.