Hans-Georg Kaiser
Konduti blue


Simple konduti blue.
Hodiaŭ konduti blue
kaj morgaŭ konduti blue
kaj postmorgaŭ eventuale blusblue.

Pluki la bluan floron.
Je la blua horo meti ĝin
postorelen kaj lasi flui la Bluan Maron
en la bankuvon
sur la bluajn ĵinzojn,
kiuj ankoraŭ ne estas uzitaj.

Glugle gluti kun volupto
la mikstrinkaĵon "Delto de Venuso"
el blua kuracao, ginsenglikvoro,
blanka rumo kaj dolĉa kremo.
Pro ĝi bluiĝi.

Tra la malferma fenestro
rigardi la bluan ĉielon.
Kaj jen ĝi jam flugas,
la unua hirundo el papero
tra la blua banĉambro.

De kie venas vi?
El Turkio aŭ el Ŝlaraflando?
Kion vi do celas ĉi tie?
Tiajn frenezajn ideojn
havas kutime ja nur mi.

Sed mi estas sufiĉe blu-ebria,
kuŝas en la blueta bankuvo kaj
meditas pri karpoj bluaj,
pri la reĝinoj de bluaj noktoj,
pri mortaj bluaj lipoj kaj
la bluecajn fruntsulkojn de
superruzaj uletoj.

Tial mi malaperas rapide
en bluan orientan sonĝon
kaj atendas, ke bluema revohomo
eksentu mian mankon.

https://cezaroriginaloj.blogspot.com/