Cezar

Kunpoeta saluto

por Nazaré Laroca


Nazaré Laroca,
konata al ni,
loĝadas en korpoj
pro l' volo de Di'.

Mi provas kompreni
la sencon de l' sent'.
ne devas eĉ peni
pri certa konsent'.

Mi tamen ja scias
pri l' aĉo de l' mond'
kaj tial konscias
pri mokoj en rond'.

'Ŝi eĉ superstiĉas
pri certa magi',
ĉar ŝi sin dediĉas
al trans' kaj vizi'.

Kruduloj ne mankas
kun fia humor'.
Sed mi ŝin salutas
amike el kor'.