Hans-Georg Kaiser
Kial la najtingalo kantas por mi, sed ne por vi?


Mi povas klarigi tion al mi nur per tio,
ke vi vivas en alia tempuniverso ol mi,
laŭ certaj fizikistoj tio ja eblas.

Mi diru tiel, mi vivas en la plusa tempo
kaj vi en la minustempo,
ĉu vi ekkomprenas?

Por vi la akvoglaso estas ĉiam duone malplena,
por mi ĉiam duone plena... aŭ male,
iel tiel....

La idiota mondo,
kiun mi ne rigardas
kiel mondon mian,
en certa senco glitas de mi
kiel pizo de la muro,
sed evidente ne de vi.

Mi trovis mian
damnitan niĉon
en la fama ebona turo,
vi eble ne.

Mi trovis la najtingalon trilantan,
eĉ se nur en la interreto.
Sed vi trovis hejme
freneziĝintan birdon,
kiu frapas vintre
malesperiĝante
viajn fenestrojn,
por ke vi helpu al ĝi.

Kaj vi eble sentas vin
nur minacata de ĝi.
Mi ne vere scias,
sed iel tiel devas esti.

Eble mi estas nur formiko
kaj vi estas giganto,
aŭ mi estas giganto
kaj vi unu el la sep nanoj
kiuj gardas neĝulinon
en ties vitra ĉerko.

Ni vivas en paralelmondoj
kaj tial ni ne komprenas nin
reciproke.


cezaroriginaloj