In-A-Gadda-Da-Vida

In-A-Gadda-Da-Vida, kara,
Vi scias ja, ke mi amas vin...
In A-Gadda-Da-Vida, amata.
Vi ja scias, ke mi estos ĉiam fidela al vi...
Ho, venu do kun mi.
Kaj prenu min ĉemane.
Ho, venu kun mi,
Kaj ni migros tra tiu ĉi lando.
Bonvolu, prenu min ĉemane.

proztradukis Hans-Georg Kaiser

PS: Poeto Hölderlin parolis, kiam li jam vivis oficiale deklarita kiel frenezulo kaptite (aŭ savite) en turo ofte pri stranga lando kun la nomo "Kamalata". "Kamalata, Kamalata", li diris, sed neniam li klarigis, kion tio signifas "Kamalata"... tiel eble estas ankaŭ pri "In-A-Gadda - Da- Vida". Kion tio siĝnifas? Ĉu estas momento, kiam ni vidas ĉion pli klara? Mistika tuŝmomenta fandiĝo kun la eterneco? Eble tiel estas, sed eble estas ankaŭ io alia, neniu scias tion konkrete. Ĉu eble vi scias pli ol mi, leganto? (HGK)

Hans-Georg Kaiser
Iron Butterfly: La Fera Papilio


Kiom da jaroj ili antaŭiris sian muzikan tempon? Certe almenaŭ dek jarojn, tio apenaŭ imageblas, sed la muzikaĵo ankoraŭ nun estas granda ĝuo por multaj. Ĝi eĉ ne iom da "rusto" surhavas, ĝi estas freŝa kaj ŝvebiga kiel en la unua tago, kiam Donjo kaj mi aŭdis ĝin je la unua fojo en dancvespero kun la "Kometoj" el Lepsiko. Tiuj ludis tiun longan version perfekte originale. Ili ludis kutime nur Jimi Hendrix-on, sed tiu titolo de "Fera Papilio" estis la escepto. Se oni aŭdas la titolon kun historia kompreno, oni scias pro kio...


Tia muziko estis en la jaro 1968 kvazaŭ mesaĝo el la estonteco. Kion aldonis tiu estonta muziko poste ankoraŭ? Ne multon, almenaŭ ne en la rokmuziko: Hendrix, Vanilla Fudge aŭ Iron Butterfly malfermis novan ĝenron kaj tuj atingis cent procentojn. Tia floropoveca rokmuziko ne supereblas, nur alie interpreteblas ankoraŭ. La senkompromisa avangardismo de tiaj bandoj estas ne nur mesaĝo por muzikistoj, ĝi estas antaŭ ĉio ankaŭ invito por ni ĉiuj ne esti nur la aĉaj kopioj de io, kio jam ekzistis antaŭ ni, sed mem krei novan. Originalojn ni bezonas, ne kopiojn. La hom' ne vivas por ĉiam papage aŭ sklave kopii ion, sed por krei novan, por krei belon, sciojn, esperojn, novajn objektojn. Pli ol du milionoj da klakoj de la muzikvideo en jutubo pruvas almenaŭ, ke la mita Fera Papilio, ŝvebanta en eterna floropovolando, ankoraŭ nun ensorĉas rokmuzikemajn ĝuantojn.


La Fera Papilio ne mortis, la revuloj revas plu, ĉar utopioj ne povas morti, nur ĉeokaze ŝanĝi la vestojn. La batalo, kiun batalas la Fera Papilio, estas la sama, kiun jam batalis la malnovaj grekoj, kiuj serĉis dum sia tuta vivo la insulojn de la feliĉuloj. Tiu batalo estas eterna, ĉar ĉiam estos belo kaj bono en la mondo kaj ĉiam estos malbelo kaj malbono. La Fera Papilio ankoraŭ flugos al Utopia, kiam ni jam delonge estos mortaj. Donu al mi manon, legantoj, ni iru kune tra la mondo, en kiu troveblas nia feliĉo. (HGK)



Ĝuang Dsi
Papiliosonĝo


Iam sonĝis Ĝuang Ĝou, ke li estas papilio, flirtanta papilio, kiu sentis sin bona kaj feliĉa kaj sciis nenion pri Ĝuang Ĝou. Subite li vekiĝis: jen li estis denove reala kaj efektive Ĝuang Ĝou. Nun mi ne scias, ĉu Ĝuang Ĝou estas sonĝinta, ke li estas papilio, aŭ ĉu la papilio estas sonĝinta, ke li estas Ĝuang Ĝou, kvankam inter Ĝuang Ĝou kaj la papilio certe estas diferenco. Tiel estas pri la ŝanĝado de la aĵoj.

tradukis Hans-Georg Kaiser
laŭ la germana traduko de Rikardo Vilhelmo
el la filozofia verko "La vera libro pri la suda florolando" de Ĝuang Dsi.


PS:
Floropovolando estas ejo por la ŝanĝado de la animoj. El fridaj homoj sen emocioj la floropovolando faras adorantojn de l' arto, ĝuantojn de l' amo kaj jesantojn de l' vivo, kiu floras eĉ en frida brutala tempo, se falas la bomboj en Vjetnamio aŭ en Sarajevo.


PSS:
"Ĉu vi eble pensas, ke ni malamu la vivon kaj fuĝu en dezertojn, nur ĉar ne ĉiuj flororevoj maturiĝis?" (Goeto)


cezarmuziko