http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2012/09/fi-mirago-rimpoemo.html
Cezar
Miraĝo
—laŭ ĉineska skemo Langtaosha
Se mankas la saĝ',
vera engaĝ'
pri granda vivovojaĝ',
montriĝas ĉiu vojo
kiel miraĝ'.
Sur homa vizaĝ'
pala en kaĝ'
tuj perdiĝas la sovaĝ'.
Restas jam nur disciplin',
hom' en garaĝ'.
Sign-in to write a comment.