http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/06/cezar-envintre-la-gardeno.html


Cezar
Envintre la ĝardeno...

Envintre la ĝardeno,
dum kuŝas ĉie hela neĝ',
atendas kun mieno
de avo en softa seĝ'.

Ĝi revas tre silente nun,
en frido kaj en blanka fon'
sub Luno kaj des pli sub Sun',
pri l' floreksploda sezon'.