B.TRAVEN
TREZORO DE L' SIERRA MADRE

Trezoro de l' Sierra Madre (PDF)

Pri la traduko

Tradukis
Hans-Georg & Dorothea Kaiser

laŭ la unua eldono
de la eldonejo
Librogildo Gutenberg
en Berlino, 1927

lingve kontrolis Blazio Vaha

La PDF-on aranĝis Frank Vohla

Finredakto
je la 27-a de novembro
en la jaro 2016




UNUA ĈAPITRO

La trezoro,
kiun trovi laŭ vi
ne indas la penon
de vojaĝo, ĉu?
Tio estas la vera trezoro,
kiun serĉi laŭ vi via vivo
ŝajne estas tro mallonga!
La briletanta trezoro,
kiun opinias vi,
troviĝas sur la alia flanko!


1

La benko, sur kiu sidis Dobbs, laŭordis neniel. Unu el la latoj estis elrompita, kaj dua lato kurbiĝis malsupren, tial oni sufiĉe rajtigite povis rigardi la sidadon sur ĝi kiel punon. Ĉu li meritas tiun punon aŭ ĉu oni maljuste alkroĉis lin tiun kondamnon, kiel la plej multajn kondamnojn alkroĉatajn al iu, pri tio Dobbs en tiu momento ĝuste ne pensadis. Ke li sidis maloportune, li verŝajne rimarkus nur tiukaze, se iu demandus lin, ĉu li sidas bone sur la benko. La pensoj, kiuj okupis la viron Dobbs, estis la samaj, kiuj okupas tiom da homoj. Estis la demando: Kiel mi povas enspezi monon? Se oni jam havas iom da mono, estas pli simple enspezi monon, ĉar oni povas investi ion. Sed, se oni posedas nenion, estas malfacile kontentige solvi tiun aferon.

Dobbs havis nenion. Oni povas trankvile diri, ke li havis malpli ol nenion, ĉar li havis eĉ ne tutan kompletan vestaron, kiu en limigitaj cirkonstancoj povas esti rigardata kiel modesta komenca kapitalo.

Sed kiu volas labori, tiu trovas laboron. Oni nur ne ĝuste venu al tiu, kiu diras tiun frazon; ĉar tiu ne havas laboron je disdono kaj tiu ankaŭ neniun povus nomi, kiu serĉas laboriston. Tial li ja uzas ĝuste tiun ĉi frazon, por pruvi kiom malmulte li komprenas la mondon.

Dobbs estus tirinta ĉarojn kun ŝtonoj, se li trovus tian laboron. Sed eĉ tiun laboron li ne ricevis, ĉar ĉeestis tro multaj, kiuj atendis pro tiu laboro, kaj ĉar la indiĝenoj havis ĉiam pli da ŝancoj ricevi ĝin ol fremdulo.

Ĉe angulo de la Plaza ŝupurigisto havis sian altan feroseĝon. La ceteraj ŝupurigistoj, kiuj ne povis pagi seĝon, kuris kun siaj kestetoj kaj klapbenketoj kiel neĝmusteloj ĉirkaŭ la Plaza kaj lasis neniun en paco, kies ŝuoj ne estis puraj kiel spegulo. Egale ĉu li sidis sur unu el la multnombraj benkoj aŭ ĉu li promenis, oni ĉiam molestis lin. Do, eĉ la ŝupurigistoj ne facile trovus laboron, kaj kontraŭe al Dobbs ili estis kapitalistoj, ĉar ili havis ekipaĵon, kiu kostis almenaŭ tri pesojn.

Eĉ se Dobbs estus havinta la tri pesojn, ŝupurigisto li ne povus fariĝi. Ne ĉi tie inter la indiĝenoj. Blankulo ankoraŭ neniam provis purigi ŝuojn surstrate. Ĉi tie ne. La blankulo, kiu en ĉifonoj kaj ĝismorte malsate sidas sur benko de la Plaza, la blankulo, kiu almozpetas aliajn, la blankulo kiu faras rompŝtelon, ne estas malestimata de la ceteraj blankuloj. Sed, se li purigas botojn surstrate aŭ almozpetas ĉe indiĝenoj aŭ portas glaciakvon en siteloj kaj vendas ĝin, li sinkas estime profunde sub la plej kotan indiĝenon kaj malsatmortas tamen. Ĉar neniu blankulo akceptus lian laboron, kaj la neblankuloj rigardus lin kiel nedecan konkuranton.

Sur la blankan ferseĝon ĉeangulan sidiĝis sinjoro en blanka kostumo kaj la purigisto ekpoluris ties brunajn ŝuojn. Dobbs ekstaris, lante promenis transen al la seĝo kaj diris kelkajn mallaŭtajn vortojn al la sinjoro. La sinjoro apenaŭ rigardis supren, metis manon en pantalonpoŝon, eligis peson kaj donis ĝin al Dobbs.

Momenton staris Dobbs tute perpleksa, tiam li reiris al la benko. Li kalkulis ricevi nenion aŭ eble dek centavojn. Li tenis la manon en la poŝo kaj karesis la peson. Kion fari per ĝi? Tago - kaj vespermanĝon aŭ du tagmanĝojn aŭ dek pakaĵojn da cigaredoj Artistas, aŭ kvinfoje glason da laktokafo kun Pan Frances, kiu estas kutima bulko.

Post certa tempo li forlasis la benkon kaj migris la kelkajn stratojn malsupren al la hotelo Oso Negro. La hotelo propre estis nur Casa de Huespedes, portempe loĝiga domo. En la antaŭa fronto troviĝis en unu flanko la magazeno kun ŝuoj, ĉemizoj, sapo, sinjorinaj subvestoj kaj muzikiloj; je la alia flanko estis magazeno kun dratmatracoj, faldeblaj kuŝseĝoj kaj fotografaj aparatoj. Inter tiuj du magazenoj troviĝis la larĝa domtrairejo, kiu kondukis al la korto. En la korto troviĝis la disfalemaj kaj putraj lignobarakoj, kiuj formis la hotelon. Ĉiuj tiuj barakoj havis malgrandajn, malvastajn mornajn senfenestrajn ĉambretojn. En ĉiu ĉambreto staris kvar ĝis ok litoj. Sur ĉiu lito kuŝis malpura kuseno kaj malnova trivita lanokovrilo. Lumo kaj aero por la ĉambroj venis tra la pordoj, kiuj ĉiam estis malfermaj. Spite tion la ĉambroj ĉiam estis mucidaj, ĉar ili ĉiuj situis sur la ebena tero kaj tial la sunradioj povis enpenetri nur ioman distancon en ĉiun ĉambreton. Aerotrablovo same ne ekzistis, ĉar la aero en la korto estis senventa. Tiun aeron la klozetoj, kiuj ne havis gargarilojn, ankoraŭ pli malbonigis. Krome brulis meze de la korto tage kaj nokte lignofajro, sur kiu staris grandaj ladokonservujoj, en kiuj oni kuiris lavaĵojn, ĉar en la hotelo troviĝis ankaŭ la lavejo de ĉino.

Maldekstre domtraireje, antaŭ ol oni venis en la korton, estis ĉambreto, en kiu sidis la domvartisto. Dua ĉambro, tuj apud tiu akceptejo, estis ĝis supre fermita per dratreto. Ĉi tie kuŝis konservataj sur la bretaroj la kofroj, kestoj, paketoj kaj kartonujoj de la hotelgastoj. Jen kuŝis kofroj de homoj, kiuj eble nur nokton dormis ĉi tie; ĉar kelkaj de la kofroj kaj kestoj estis kovritaj per multe da polvo. La mono, kiun la gasto havis, sufiĉis ĝuste nur por nokto. Je la sekva mateno la viro dormis ie ekstere kaj ankaŭ la sekvajn noktojn. Iutage li tiam revenis, prenis ĉemizon aŭ pantalonon aŭ iun alian bezonaĵon el la kofro, fermis ĝin kaj redonis ĝin por plua konservado. Kaj iutage la viro tiam ekvojaĝis. Ĉar li ne havis monon por trajno aŭ ŝipo, li devis migri piede kaj ĉe tio ĝenus lin lia kofro. Nun la viro eble estis en Brazilo aŭ delonge mortinta je soifo en dezerto aŭ sur ĝangalvojo malsatmortinta aŭ mortbatita.

Post jaro, kiam la konservejo por la kofroj estis plenpakita per pakaĵoj, tiel ke la aĵoj de la novaj alvenintoj ne plu enmeteblis, la hotelposedanto komencis reordigadon. Je la aĵoj troviĝis kelkfoje notfolieto kun la nomo de la posedanto de la kesto aŭ de la kartonujo. Okazis, ke la viro forgesis la nomon, kiun li donis tiam, kaj ĉar li ŝanĝis intertempe sian nomon, li nun ne povis repostuli sian kofron, ĉar li ne povis rememori pri lia tiama nomo. Li certe povis priskribi la kofron. Jen la domvartisto demandis pro la nomo, kaj ĉar la nomo ne estis identa kun la folieto pikita per pinglo sur la kofron, la kofro ne estis redonita al li.

Ofte la notfolieto kun la nomo estis defalinta. Kelkfoje ĝi estis markita nur per kreto, kiu forviŝiĝis. Iafoje la domvartisto pro hasto forgesis demandi pri la nomo kaj skribis nur la litnombron kun blua krajono sur la kartonujon. Sed la litnombron la posedanto de kartujo neniam sciis, kaj se li estus sciinta ĝin, li apenaŭ retenus ĝin en memoro. Dato estis donita neniam.

Estis do neniam konstatebla, kiom longe kuŝis kesto aŭ kofro ĉi tie en la konservejo. La daŭro de la konservotempo estis prijuĝata laŭ la alto de la polvotavolo, kiu estis sur la aĵoj. Kaj laŭ tiu ĉi alto la hotelposedanto povis diri tre precize, kiom da semajnoj jam kuŝadis tiu kofro aŭ tiu sukersako. La konservado kostis nenion. Sed, se la ĉambro fariĝis tro plenŝtopita, la aĵoj, kiuj montris la plej altan polvotavolon, venis eksteren. La posedanto traserĉis la enhavon kaj ordigis ĝin. Plej ofte estis ĉifonoj. Okazis malofte, ke oni trovis iun valorplenan aĵon en kofro; ĉar tiu, kiu havas valoraĵojn, ne tranoktas en Oso Negro, aŭ li pasigis tie nur unu nokton. Tiujn ĉifonojn la hotelbaraka posedanto donacis tiam al ĉifonitaj hotelgastoj almozpetantaj pri ili aŭ al aliaj ĉifonitaj homoj ĵus preterirantaj. Ja tiel estas en la mondo, ke neniu pantalono povas esti tiom ĉifonita, neniu ĉemizo tiom trivita, neniu boto tiom tratretita, ke ne iu troviĝus, kiu rigardas tiun pantalon aŭ tiun ĉemizon ankoraŭ kiel tre bona; ĉar neniu homo surtere povas esti tiom povra, ke ne alia supozus sin ankoraŭ pli povra.

Dobbs havis neniun kofron, kiun li povus doni por konservado, eĉ ne kartonujon aŭ papersakon. Li ne estus sciinta, kion enmeti en ĝin; ĉar ĉion, kion li posedis, li portis en siaj pantalonpoŝoj. Jakon li ne plu havis jam de monatoj.

Li eniris en la ĉambreton de la domvartisto. Tiu ĉambro antaŭfronta, troviĝanta en la ĉefa enirejo, efektive havis giĉetan breton, sed neniu uzis ĝin, eĉ ne la domvartisto mem. Sur tiu ĉi giĉeta breto, proksime antaŭ la ŝovebla fenestro, staris akvobotelo kaj kruĉeto el fajenco. Tio estis la komuna akvobotelo por ĉiuj hotelgastoj. En la dormĉambroj mem ne estis akvo kaj ne akvobotelo. Kiu estis soifa, tiu devis veni al la ĉi-tiea giĉeta fenestro por trinki. Kelkaj spertaj gastoj, precipe tiuj, kiuj nokte ofte eksoifis, prenis vakan tekilbotelon poste plenigitan per akvo en la dormoĉambrojn.

La domvartisto estis ankoraŭ tute juna viro, apenaŭ dudekkvin jarojn aĝa. Li estis malgranda kaj magra kaj havis longan pintan nazon. Lia servo etendiĝis de morgaŭ matene je la kvina ĝis vespere je la sesa. Vespere je la sesa la domvartisto komencis sian noktoservon. Ĉar la hotelo tage kaj nokte seninterrompe estis malferma, ne tiom pro la trajnoj, kiuj nokte nur alvenis, se ili malfruiĝis, sed multe pli pro tiuj laboristoj, kiuj ĉi tie dormis en la hotelo kaj kiuj havis okupon en la restoracioj aŭ en aliaj negocaj branĉoj, kie la labortempo finiĝis tre malfrue en la nokto, kelkfoje nur antaŭmatene.

Tage kaj nokte oni vekis iujn en la hotelo, ĉar ĉiam estis iuj, kiuj devis ellitiĝi je iu ajn tempo, ĉar ili devis iri al laboro. Tie dormis privataj noktogardistoj, bakistoj, asfaltfaristoj, stratpavumistoj, gazetvendistoj, panportistoj kaj anoj de profesioj, kiuj tute ne lasas priskribi sin per unu vorto. Multaj el tiuj homoj estus povintaj lupreni privatan loĝejon, kie ili pli bone kaj pli pure estus dormintaj, kaj ne estus en komuneco kun nekonatoj, fremduloj kaj vagabondoj. Sed pro la vekado, pro ilia ĝustatempa laborkomenco, ili loĝis ĉi tie en la hotelo, kie ili povis fidi pri tio, ke oni ĝuste en tiu minuto vekas ilin, kiun ili diris. Ambaŭ domvartistoj estis tre diligentaj homoj. Venis ĉiutage novaj gastoj kaj malnovaj foriris. Alternoj okazis ĉiutage. Ĉiuj nacioj estis prezentataj, preteriris blankaj, flavaj, nigraj, brunaj, ruĝbrunaj vizaĝoj la giĉeton. Sed la domvartisto, kiu deĵoris, sciis ĉiam, ĉu la viro pagis aŭ ne. Se li dubis, li rigardis tuj en la libron kaj persekutis la viron per la okuloj tra la fenestro, kiu kondukas al la korto, por scii en kiun ĉambron li kuras.

Ekzistis ankaŭ kelkaj tute malgrandaj ĉambroj, en kiuj estis nur unu lito, relative larĝa kaj kun matraco. La matraco estis ja tre dura, sed la gastoj ne estis dorlotitaj. Tiuj ĉambroj estis destinitaj por du personoj kaj kostis por ĉiu persono peson. Estis ĉambroj, kiujn uzis tiuj, kiuj venis kun ino. Ankaŭ por kelkaj inoj kaj knabinoj ekzistis kelkaj barakoj, kun pluraj fiksitaj litoj, kiuj kostis kvindek centavojn.Tiuj ĉambroj havis du pordojn, sed la pordoj ne estis fermeblaj kaj pendis tiel oblikve en la hinĝoj, ke oni eĉ ne ĝuste povis fermi ilin. La litoj de la virinaj unuopaj gastoj tamen havis moskitoretojn, sub kiuj la inoj povis kaŝiĝi kaj senvestiĝi. Precipe la knabinoj de simpla deveno kaj la indiĝenaj knabinoj havas mirigan lertecon sub tiuj retoj vesti kaj malvesti sin, kaj sub ili pasigi tiel nevidate la nokton, kvazaŭ ili estus interne de la masonitaj muroj de domo. Plej ofte estis kuirejaj knabinoj el la restoracioj, kiuj loĝis ĉi tie.

La viroj multe tro multe devis okupiĝi pri la propraj aferoj, por povi zorgi sin pri la junulinoj. Kaj la junulinoj loĝis en tiu hotelo, kie ĉio estis tiel malferma kaj nefermita, kiel apenaŭ imageblas, pli sekure ol en kelkaj aliaj lokoj prezentataj kiel „Bona familia hotelo“. La ĉifonitaj viraj hotelgastoj estus mortbatintaj la viron, kiu estus kuraĝinta enŝteliĝi ĉe la junulinoj por fari tie iun stultaĵon.

Estis gastoj ĉi tie, kiuj ĉi tie loĝis jam du, tri, ja eĉ kvin jarojn. Ĉar ili ĉiam havis la saman dormlokon, kaj loĝis en la sama angulo, ili propradire loĝis same tiel pure kiel en privata domo. Nur la dormkunuloj kompreneble plej ofte alternis ĉiunokte. Sed okazis, ke sufiĉe da daŭraj gastoj kuniĝis, kiuj plenigis tutan ĉambron por si. La vivo por la viroj estis multe pli libera ol en privata domo. Ili povis veni, kiam plaĉis al ili, sen kolerigi la dommastrinon, ili povis foriri laŭplaĉe sen tio, ke iu okupiĝus pri ili, kaj kiam ili hejmvenis peze ŝarĝiĝinte, des pli neniu okupiĝus pri ili.

Ŝrankoj ne estis en tiuj du ĉambroj. La vestojn oni pendigis al najloj, kiuj estis batitaj en la lignajn vandojn. Kelkaj gastoj, kiuj jam pli longe ĉi tie loĝis kaj havis laboron, pakis siajn dimanĉajn vestaĵojn en lignokeston, kiun ili povis fermi per pendoseruro. Aliaj faris kovrilon el saka tolo, por gardi siajn aĵojn kontraŭ polvo. Pliaj aliaj zizage tiris ŝnuregon trans siajn pendigitajn vestojn, tiel firme, ke unuopa pantalono nur tre malfacile eltireblus. Oni ŝtelis malofte ion; ĉar, tiukaze, se iu portis ion sub la brako, la domvartisto rigardis lin misfide, kaj se la domvartisto eĉ konis la pantalonon kaj sciis, ke ĝi apartenis al alia, la fripono tute ne estus traveninta. La domvartistoj sciis la pantalonojn kaj jakojn de siaj gastoj sufiĉe bone. La domvartisto sidis sen multe da libera loko en sia ĉambro, ĉar la ejo estis plenpakita per ĉiuj eblaj aĵoj. Malgrandaj paketoj, kartonujetoj, tute malgrandaj retikuletoj kaj tiaj aĵoj, kiuj apenaŭ indis la penon malfermi pro ili la dratkaĝon, ĉar ili estis transdonitaj nur por mallonga tempo ĉi tie. Oni volis transpreni ilin post duono de horo, aŭ iam tiam. Plej ofte oni vere transprenis ilin je la interkonsentita tempo, sed kelkfoje ili kuŝis eĉ semajnojn ĉi tie kaj estis forgesitaj de la posedanto, kiu subite forvojaĝis, eble kiel maristo ĝis la kontraŭa fino de la mondo. Se ŝipo ĝuste elveturis kaj mankis ŝipanoj, oni kunprenis tiun, kiu plej rapide estis preta foriri kaj lasi ĉion post si, kiu foriris tuj de tie, kie li ĝuste staris.

Krome en la malvasta ĉambro estis ankoraŭ alta bretaro kun mantukoj, sapo kaj lavtukoj el basto por la bangastoj. Oni povis nur duŝi. Ĉiu duŝado kostis dudek kvin centavojn. La akvo estis frida kaj tre rara. Krome tie staris bretaro por leteroj kaj diversspecaj paperoj. Ĉio estis polvokovrita.

Fine tie troviĝis ankoraŭ monŝranko. En tiu oni konservis la valoraĵojn de la gastoj, kiujn dormgastoj transdonis: mono, horloĝoj, ringoj kaj aparatoj, kiuj estis valoraj. Inter tiaj aparatoj troviĝis kompasoj, kampmezuriloj kaj similaj aĵoj, kiujn geologoj aŭ oro- aŭ arĝentoserĉistoj bezonis. Ankaŭ tiaj homoj, kiuj havis tiajn aparatojn, ofte tre enmizeriĝis kaj fine albordiĝis ĉi tie kiel dormgastoj. Ankaŭ fusiloj, revolveroj, kaj fiŝkaptiloj ĉi tie pendadis.

Antaŭ la domvartisto sur la malgranda angulo de la tablo, kie estis cetera ankoraŭ loko libera de paperoj, paketoj, kaj skatoloj, kuŝis la granda libro por fremdaj gastoj. Ĉi tien oni enskribis ĉiun hotelgaston. Nur la familian nomon, la litnumeron kaj la pagitan sumon. Kiel la gasto krome nomiĝis, kiun naciecon li havis, kiun profesion, kiun celon, kaj de kie li venis, ĉio ĉi tute ne interesis la hotelposedanton. Ankoraŭ pli malmulte interesiĝis la polico pri tio, kiu neniam venis por rigardi en la libron. La libro interesis en la plej bona kazo iam la publikan estraron por la kolektado de impostoj, se la hotelposedanto volis pruvi, ke oni taksis liajn enspezojn tro alte. Nur tie, kie multaj superfluaj oficistoj estas survoje kaj pagataj de la ŝtato, la polico zorgas sin pri ĉiu aferaĉo kaj volas scii ĝis la koloro de unuopa haro de papilo, kiu estas la hotelgasto, de kie li venas, kion li volas fari ĉi tie kaj kien li intencas foriri. La oficistoj alie ja ne scius, pri kiu ili okupiĝu, kaj la impostpagistoj baldaŭ eltrovus, ke oni ne bezonas ilin.
Dobbs envenis al la domvartisto, metis peson sur la tablon kaj diris: „Lobbs, por du noktoj.“

La domvartisto foliumis en la libro, ĝis li trovis malplenan liton, skribis la nomon „Jobbs“, ĉar li ne bone komprenis lin kaj estis tro ĝentila por demandi plian fojon, kaj tiam aldonis: „Ĉambro sep, lito du.“

„Bone“, diris Dobbs kaj foriris. Li estus rajtigita tuj sterni sin, la ceteron de la posttagmezo, la tutan nokton, la tutan duan tagon, la duan nokton kaj la tutan antaŭtagmezon post la dua nokto ĝis la 12-a horo, se li volus tion. Sed li estis malsata kaj devis ĉasi aŭ fiskapti ion.

Sed la fiŝoj ne tiom simple mordis la hokon. Tiam li vidis iri antaŭ si sinjoron en blanka kostumo. Li atingis lin, murmuris ion, kaj la sinjoro donis kvindek centavojn al li.

Kun tiuj kvindek centavoj Dobbs unue iris al ĉino, por tagmanĝi. Tagmezo longe estis pasinta, sed estis ĉiam tagmanĝo ĉe ĉino, kaj se estas jam tro malfrue, ke oni povu nomi ĝin ankoraŭ Comida Corrida, tiukaze oni nomas la saman manĝon simple cena, kaj tio estas tiukaze la vespermanĝo, ankaŭ tiam, se la horloĝo de la katedralo ĵus batis la kvaran. Tiam Dobbs iom ripozas sur la benko, kaj fine li pensis pri kafo. Li ĉasiris denove certan tempon vane, ĝis li ekvidis sinjoron en blanka kostumo. Kaj la sinjoro donis al li kvindek centavojn. Arĝentomoneron.

„Hodiaŭ mi bonŝancas pri sinjoroj kun blankaj kostumoj“, diris Dobbs kaj iris al la ronda kafostando je la flanko de la Plaza de la Libertad, kiu estis plej proksima al la dogan- kaj pasaĝerhaveno.

Li sidiĝis sur la altan koktelejan seĝon kaj mendis glason da kafo kun du kornbulkoj. La glaso estis plenigita je tri kvaronoj kun varmega lakto kaj tiam kun surverŝita nigra varmega kafo, ĝis la glaso estis plena ĝisrande. Tiam oni metis la sukerujon antaŭ lin, la du belajn brunajn kornbulkojn kaj glason kun glacia akvo.

„Kial vi, banditoj, jam denove altigis la prezon je kvin centavoj?“ demandis Dobbs, ĉe tio li enmiksis kirlante la monteton da sukero, ŝutinte ĝin en sian glason.

„La elspezoj estas tro altaj“, la kelnero diris, dum li pikadis per dentpurigilo en sia buŝo kaj tiam enuigite apogis sin al la kokteleja baraĵo.

Dobbs nur tial demandis por diri ion. Kvankam por li kaj lia speco tio estis grava afero, ĉu la kafo kostas 15 aŭ 20 centavojn, sed li ne ekscitiĝis pri la pliigo de la prezo. Se li povis havigi al si 15 centavojn, li povis havigi ankaŭ dudek centavojn, kaj se li ne povus kunigi dudek da ili, tiukaze mankus ankaŭ la 15 centavoj. Fakte estis do tute egale.

„Mi ne aĉetas lotojn, damne, lasu min fine en paco“, li vokis al la indiĝena knabo, kiu jam dum kvin minutoj svingis la longajn sveltajn flagojn de la loteriaj biletoj antaŭ lia nazo.

Sed la knabo sin ne lasis rifuzi tiom facile.

„Tio estas la loterio de la ŝtato Michoacan. La plej alta gajno faras sesdek mil pesojn.“

„Foriĝu finfine, rabisto, mi ne aĉetas lotojn.“ Dobbs trempis sian kornbulkon en la kafon kaj ŝovis ĝin en la buŝon.

„La tuta loto estas nur dek pesoj.“

„Filo de hundo, mi ne havas dek pesojn.“

Dobbs volis trinki gluton da kafo, sed la glaso estis tro varmega, li ne povis teni ĝin en la mano.

„Jen prenu do kvaronan, tio estas du pesoj kaj kvindek.“

Dobbs tre lerte kondukis la glason al la buŝo. Sed kiam li nun ĵus volis trinki, li bruligis siajn lipojn, tiel, ke li rapide devis remeti la glason, ĉar la glaso pro la longa atendado ankaŭ sur la fingroj fariĝis tro varmega.

„Se vi nun ne tuj foriĝas al la diablo kun viaj ŝtelitaj lotoj, mi verŝos la akvon sur vian vizaĝon.“

Dobbs diris tion ĉifoje kolera. Ne pro kolero pri la negoce fervora knabo, sed des pli pro la kolero, ke li bruligis sian langopinton. Al lia lango li ne povis turni sian koleron, ankaŭ ne al la kafo, kiun li zorgeme gardis kontraŭ elverŝiĝo. Tial li turnis sian koleron kontraŭ la knabon.

La knabo ne estis tre impresita. Li estis kutimiginta al tiaj eksplodoj de kolero. Li estis ankaŭ bona komercisto, kiu konis siajn klientojn. Kiu je tiu tempo trinkas kafon kaj al tio povas manĝi du bulkojn, tiu kapablas aĉeti ankaŭ loterian bileton plej favore al la ŝtato Michoacan.



„Tiukaze prenu do nur dekonan, señor. Kostas nur unu peson.“

Dobbs prenis la akvon kun la glacia akvo kaj strabis ĉe tio al la knabo. La knabo vidi ĝin, sed ne foriris de sia loko.

Dobbs trinkis gluton. La knabo svinĝadis ĉe tio siajn flagan faskon kun la lotoj antaŭ lia nazo. Kun subita movo Dobbs verŝis la akvon sur lian vizaĝon, kaj la lotoj gutis pro akvo.

Sed la knabo ne estis kolera pri tio. Li ridis nur, skuis la akvon el la lotoj kaj per duono de mandorso forigis la akvon de sia ĉifonita ĉemizo. Tiun akvoelverŝon li rigardis kvazaŭ pli kiel unuan amikecan preparon de negoco ol kiel signon de nepacigebla malamikeco. En lia kapeto la opinio foje fiksiĝis, ke tiu, kiu povas pagi glason kun laktokafo kaj povas manĝi du kornbulkojn aldone, devas aĉeti loton, por denove enspezigi la ekestintajn kostojn per loteria gajno.

La plej granda glaso, se temas pri la enhavo, iam malpleniĝas. Dobbs eldevigis la lastan guton, kiu iel eligeblis, sen devi rompi la glason. Finfine ankaŭ la lasta ereto de la belaj kornbulkoj estis surpikita, kaj Dobbs donis pagante sian kvindekon. Li ricevis dudek centavojn kiel malgrandan arĝentan moneron.

Nur tion la knabo ŝajne atendis.

„Aĉetu do duonon de la Monterrey-loterio, señor. Tio kostas nur dudek centavojn. La plej granda gajno estas dudek mil pesoj. Jen prenu tion.“

Dobbs pesis la arĝentmoneron en la mano. Kion li faru per ĝi? Ĉu aĉeti cigaredojn? Li havis ĝuste nun post la kafo neniun emon al cigaredoj. La loteriloto estus pura disipo. Almenaŭ for estas for. Kaj oni povis esperi kelkajn tagojn. Ja ne daŭris multajn monatojn, sed ĉiam nur kelkajn tagojn ĝis okazas la tirado.

„Nu, donu do vian loton, hundido. Nur por ke mi ne plu devu vidi vin kun viaj lotoj.“

Kun rapida servopreteco la malgranda komercisto ŝiris la dudekonon de la flageca lotaro. Estis tute minca papero. Tiom minca, ke la presitaĵo sur la dorsa paĝo estis same tiom forta kiom sur la antaŭa paĝo.

„Tio estas tre bona numero, señor.“

„Kial vi do ne ludas ĝin mem?“

„Mi ne havas la monon por tio. Jen la loto. Mi tre dankas al vi, señor. Honorigu min ankaŭ venontan fojon.“

Dobbs enpoŝigis la loton sen rigardi la numeron. Tiam li foriris por bani. Tio estis longa vojo. Eksteren de la loko, longan distancon post la cemeterio. Tiam malsupren de la monto al la rivero. Antaŭ ol oni venis tien, oni devis salti trans kanalojn kaj flakojn kaj vadi tra marĉaj lokoj.

En la akvo jam svarmis dekoj da indiĝenoj, tiel kiel blankuloj starantaj sur la sama socia rango kiel Dobbs, kiuj vivis de tio, kion aliaj lasis fali. Bankalsonojn havis neniu. Sed ankaŭ neniu ĉeestis, kiu afliktiĝus pri tio. Iris eĉ inoj kaj knabinoj ĉi tien, kiuj ne rigardis tion kiel ion eksteordinaran, ke la viroj ĉi tie banis tute nevestitaj, kaj kiuj ankaŭ ne pensis publike ofendiĝi pri tio. Kompreneble, la noblaj usonaj aŭ eŭropaj damoj rigardus tion sub ilia digno preteriri ĉi tie. Tiuj staris supre sur la deklivo kaj sur la balkonoj kaj en la fenestroj de siaj domoj kun bonaj prismaj binokloj kaj observis la banantajn. La damoj, kiuj ne ĉi tie loĝis, sed sur la alia flanko de la avenida hidalgo, en la kolonio Guadelupe kaj en la aliaj kolonioj, lasis inviti sin al teo de damoj ĉi tie loĝantaj. Ĉiu damo kunprenis sian prismo-binoklon, por – por rigardi la vastan pejzaĝon de supre. Ĉar la elvidaĵo de ĉi tie estas rigardinda. Tial la kolonio cetere havis la nomon Colonia Buena Vista.
La banado estis refreŝiga, kaj Dobbs ŝparis dudek kvin centavojn, kiujn li devus pagi por la duŝado en la hotelo. Sed ankaŭ la banado tamen havis siajn ombrajn flankojn. Jen la gigantaj kankroj, kiuj sidas en la ŝlimo. Kaj tiuj paguroj pensis de tempo al tempo, ke la piedfingroj de la bangastoj estas bona viando, kiu ne malestimindas. Tia pinĉo dolorigis diable, se tia bona olda elkreskinta paguro forte kaptis iun piedfingron kaj volis formarŝi kun ĝi.

La rivero dispartiĝis ĉi tie en multajn brakojn. Je unuopaj bordoj sidis la kankrofiŝistoj . Estis peniga negoco, kiu entrepreneblis nur de iu, kiu havas senfinan paciencon.

La kankrofiŝistoj estis plej ofte indiĝenoj aŭ tre povraj mestizoj. La logaĵo estis malnova fetoranta viando. Ju pli ĝi fetoris des pli pli bone tio estis. Oni surpikis grandan viandobulon sur fiŝkaptilan hokon, kiu estis fiksita je tre longa ŝnuro. Tiam oni ĵetis la viandobulon tre foren en la riverobrakon.

Ĉie tie la bulo kuŝis dum sufiĉe longa tempo. Nun la fiŝisto komencis treege lante retrotiri la ŝnuron al si, tiel malrapide, ke oni apenaŭ vidis ĝin. Daŭris eternecon ĝis la hoko kun la bulo denove estis ĉeborde. Tiam la ŝnuro plu estis lante eltirata sur la malalte leviĝantan ŝliman bordon. Ses- ĝis dekfoje estis vane. Oni devis denove elĵeti la hokon, ofte kun nova viandobulo, ĉar la antaŭa estis formanĝita, por tiam retrotiri ĝin denove kun senfina pacienco.

La kankroj per la pinĉilo kaptis firme la sekan viandon kaj tenis tiom kramfe la viandobulon, ke ili lasis eltiri sin tiel, ĉar ili ne volis redoni ĝin. Se oni tiris tro rapide la kankron, ĝi ne povis tiom rapide sekvi aŭ ĝi eksuspektis ion kaj delasis de la bulo. Ofte ĝi kaptis la bulon tiom forte, ke ĝi forpinĉis ĝin de la hoko, kaj tiukaze venkis la kankro.

Paciencaj fiŝistoj bone enspezis ĉiutage, ĉar kelkaj el la kankroj pezis duonon aŭ trikvaronon de kilogramo, kaj la restoracioj pagis bonajn prezojn, ĉar la viando estas tre sopirata de franduloj.

Kiam Dobbs observis la fiŝistojn ĉe la laboro, li pensis, ke tio ne estus negoco por li. Li ne havus la paciencon, kiu necesus por tio. Iu senpripensita hasta moveto lasus foriri la predon. Tiu kankrokaptado postulas trankvilon de la nervoj, kiun Dobbs, plenkreskinta en la tumulto de usona urbego, ne povis provizi, eĉ ne tiukaze, se li ricecus kvin pesojn por ĉiu kankro.

Li iris ŝanceliĝante reen en la urbon. La banado kaj la migrado faris lin malsata, kaj li devis zorgi pri tio kiel havigi vespermanĝon. Denove estis vane dum certa tempo, kaj li devis akcepti kelkajn embarasigajn rimarkojn kaj gluti ilin. Sed oni fariĝas dikhaŭta, se oni estas malsata kaj se oni ne vidas alian eblon por ricevi vespermanĝon.

Fine li vidis sinjoron en blanka kostumo. Li pensis, ke rilate sinjorojn kun blankaj kostumoj, li hodiaŭ bonŝancas, ke li provu do denove. Kaj li bone divenis. Estis kvindek centavoj, kiuj sufiĉis por la vespermanĝo.

Post la vespermanĝo kaj post laŭa ripozo sur la benko, li pensis, ke estus tute bone, se li havus iom da mono en la poŝo, ĉar oni ja neniam scias, kio povas okazi. Pri tiu mono li ne pensis sen iu instigo, sed la penso ekaperis, kiam li vidis preteriri sinjoron en blanka kostumo transe sur la alia flanko de la Plaza. Li tuj iris rekte al li.

La sinjoro fektive metis manon en poŝon kaj eligis kvindekon. Dobbs volis kapti ĝin, sed la sinjoro firmtenis sian kvindekon. Tiam li diris tute seke: „Aŭskultu foje, knabo mia, tian nekredeblan impertinentecon mi travivis ankoraŭ neniam en mia tuta vivo, kaj se iu rakontus tion al mi, mi rigardus tion kiel mensogon.“

Dobbs staris tute perpleksa. Io tia ankaŭ al li ankoraŭ neniam okazis, ke iu tiom longe paroladis al li. Li ne sciis ĝuste, ĉu li plu staru aŭ ĉu li forkuru. Sed ĉar li ankoraŭ nun vidis la kvindekon en la mano de la sinjoro, li havis la impreson, ke tiu kvindeko pli- malpli tamen estas destinita por li kaj, ke la sinjoro volis havi nur la plezuron, ĉe tio alkroĉi predikon. La predikon mi ja por la kvindeko tute bone povas kunaŭskulti, mi ja ne devas fari ion gravan, diris Dobbs al si. Kaj tiel li restadis trankvile staranta.

„Hodiaŭ posttagmeze vi rakontis al mi“, daŭrigis nun la sinjoro, „ke vi ankoraŭ ne manĝis. Tial mi donis peson al vi. Tiam mi trovis vin denove, kaj vi diris, ke vi ne havas dormmonon, pro tio mi donis al vi kvindek centavojn. Iom pli poste denove vi venis kaj diris, ke vi ankoraŭ ne vespermanĝis, kaj mi donis al vi ankoraŭfoje kvindekon. Nun diru al mi la sekvan, por kio vi do nun ankoraŭfoje volas havi monon?“

„Por morgaŭ matene por la vespermanĝo“, diris Dobbs rapide sprite.

La sinjoro ridis, donis la kvindekon al li kaj diris: „Tio estas la lasta fojo, ke mi donas ion al vi. Nun iru foje ankaŭ al alia, kaj ne ĝuste ĉiam al mi. Tio ektedas min.“

„Pardonu do, sinjoro, mi ne sciis, ke vi estis ĉiam la sama. Vian vizaĝon mi neniam rigardis, tion mi vidas nun la unuan fojon. Sed ekde nun mi ne revenos.“

„Por ke vi ankaŭ kun certeco plenumu vian vorton, kaj ne plu molestu min, mi volas doni al vi ankoraŭfoje plian kvindekon, por ke vi havu morgaŭ ankaŭ la tagmanĝon. Sed ekde tiam bonvolu, mi tre petas vin, mem zorgi por via vivtenado, sen mia kunagado.“

„Jen do ankaŭ tiu ĉi fonto estas elĉerpita“, diris Dobbs al si. Kaj li konkludis, ke estus pli bone iom retiriĝi al la kamparo kaj rigardi kiel statas tie.

Pri la filmo

Ĉiuj filmoj pri Traven-libroj estas pli-malpli malbone faritaj, krom tiu ĉi, tiu filmo estas tre rigardinda kaj parte eĉ bonega.

Bogart vidis sinjoron Hal Croves dum la laboro pri la filmo, sed tiu asertis ĉiufoje, ke li ne estas Traven. Bogart mem pensis, ke li tute certe estas Traven. Tiel pensas ankaŭ la literatursciencistoj. Hal Croves estas nur plua pseŭdonimo. La vorto "hallen" en la germana signifas "resoni", jen denove tipa Traven-ŝerco, kiu neniam preterlasis okazojn tiamanierajn. Se oni tradukas Croves per la angla growes (kreskas) oni povas legi el tiu nomo: La resono kreskas, kaj efektive la famo de Traven ĝuste tiam kreskis, kiam Hal Croves "la publika prezentanto de Traven" subite aperis sur la scenejo...

Cetere, Ret Marut sendis kiel "brikofaristo" eksplicite "vokojn" al sia legantaro. (Plej bele en fabelo pri Khundar, kiu devenas de Künder, do de heroldo: Schlafenszeit ist um, bumm, bumm. La dormotempo estas pasinta, bum, bum...) Vokoj do, kiuj vekigu la dormemulojn, kaj dormuloj estis por li personoj, kiuj ankoraŭ ne atingis konscion pri si mem, Marut do elsendis vokojn por vekigi la memkonscion en la homoj. Se oni scias tion, estas pli facile ekkoni, kial Traven nomiĝis ankaŭ Hal Croves. (HGK)


PS: Varbofilmeto





La rakonto pri la Mino de l' Verda Akvo

el la romano "La trezoro de l' Sierra Madre"

„Ĉu vi konas la historion pri la Mino de l' Verda Akvo en New Mexico?“ demandis Howard. „Tiun vi certe ne konas. Sed mi konas Harry Tilton, kiu ĉeestis kaj de kiu mi eksciis la historion. Jen bando el kvindek viroj ekiris por serĉi oron. Ili ne iris tute blindaj. Jen malnova onidiro, ke en valo estu riĉa oromino, kiu estis trovita de la malnovaj meksikanoj kaj ekspluatita kaj kiun pli malfrue la hispanoj forprenis de ili, post kiam oni devigis la indiĝenojn per teruraj torturadoj, per elŝirado de la langoj, per ekborado de la kapo, kaj per pliaj tiaj kristanaj ampruvoj perfidi al ili la lokon de la mino.

Proksime ĉe la mino estis tuta malgranda lago, kiu kuŝis en rokolito. Kaj la akvo de lageto estis verda kiel smeraldo. Tial oni nomis la minon La Mina del Agua Verde, La Mino de l' Verda Akvo. Estis nekutime riĉa mino. La oro etendiĝis pura en dikaj vejnoj. Oni devis ĝin simple nur forpreni.

Sed la indiĝenoj estis kroĉintaj malbenon al la mino. Tiel asertis tion la hispanoj, ĉar ĉiuj hispanoj, kiuj havis kontakton al la mino, rapide mordis la polvon. Kelkaj pro serpentmordoj, aliaj per febro, aliaj per teruaj haŭtmalsanoj aŭ per malsanoj, kies kaŭzo neniu povis klarigi. Kaj iutage la mino estis malaperinta. Neniu homo plu videblis, kiu tiutempe estis ĉe la mino.

Kiam la sendaĵoj ne plu venis kaj ankaŭ ne alvenis plu raportoj, la hispanoj sendis ekspedicion al la mino. Kvankam la mino estis ekzakte desegnita en la mapojn, kaj kvankam oni povis sufiĉe longe sekvi la vojon, la mino ne plu troveblis. Sed estis tiom facile difini ĝian situon. Jen la tri krutaj montpintoj, kiuj ĉiuj devas troviĝi en linio, ĉar tiukaze oni estas sur la ĝusta vojo, kaj se kvara montpinto, kies formo estas tre atentofrapa, ekmontriĝas kaj staras en certa angulo al la linio, jen oni estas tiom proksime al la mino, ke oni ne plu povas mistrafi ĝin. Sed kvankam oni serĉis dum monatoj, oni trovis nek la minon, nek la rokolagon. Tio estis en la jaro 1762. Tiu riĉa mino neniam perdiĝis en la memoro de tiuj, kiuj interesiĝas pri orominoj.

Kiam la usonanoj anektis Nov-Meksikon, tuj denove viroj ekmarŝis por serĉi tiun minon. Multaj ne revenis. Kaj tiuj, kiuj revenis estis preskaŭ-idiotoj pro la vana serĉado kaj la halucinoj, kiujn ili havis pro la vagado en tiu rokovalo.

Estis tiam meze de la okdekaj jaroj, mi supozas ke estis en la jaro 1886, ke denove iuj homoj ekiris por serĉi oron, ĝuste tiuj dekkvin viroj. Ili havis duplikatojn de la malnovaj raportoj kaj kopiojn de la malnovaj hispanaj mapoj. Tio pri la kvar montpintoj estis ja tiom simpla. Sed ili kiel ajn ofte kaj kiel ajn precize povis uzi la montpintojn kiel celdirekton, tamen de la mino estis videbla nenio. Ili fosis kaj eksplodigis rokojn tie kaj tie, sed montriĝis eĉ ne spureto. Ili laboris kiel taĉmentoj, ĉiu taĉmento triope, por povi rasti pli grandajn ĉirkaŭaĵojn. Iliaj nutraĵoj fariĝis pli kaj pli malmultaj, sed la viroj ne rezignis.

Iam malfrue posttagmeze taĉmento preparis sian vespermanĝon. La fajro brulis, sed la kafo ne kuireblis, ĉar la vento, kiu fridetigis la kruĉon, estis tro forta. Tial iu komencis meti la fajron pli profunde en la teron. Kaj kiam li estis fosinta futon kaj duonan, li trovis oston. Li ĵetis la oston flanken sen rigardi ĝin pli precize, kaj ŝovis nun la fajron en la truon, post la farado de trablovaj kanaletoj.

Kiam la taĉmento tiam sidis ĉe la vespermanĝo, iu el ili hazarde prenis la oston en la manon kaj pentris per ĝi en la sablo. Tiam lia najbaro subite diris al li: 'Lasu min foje rigardi la oston.' Kaj post iom da tempo li diris: 'Tio estas brakosto de homo. Nu, de kie la osto estas?'

La viro, kiu estis fosinta la truon, diris nun, ke li puŝis sur ĝin ĉe la fosado kaj tiris la oston el la sablo.

'Tiukaze tie devas kuŝi la tuta skeleto, kiel venu sola brakosto ĝuste ĉi tien?' diris la viro pripenseme.

Tiam jam estis malhele. Ili vualis sin en siajn kovrilojn kaj sternis sin por dormi.

Sekvatage diris tiu, kiu trovis la brakoston, mi nomu lin Bill, ĉar mi ne scias lian nomon, jen do diris Bill: 'Tie, kie la brakosto estis devas esti la skeleto. Nun en la nokto venis al mi penso. Mi demandis min kiel la skeleto venis ĉi tien.'

'Simple. Iu mortbatito, aŭ malsatmortulo', diris iu el ili.

'Tio kompreneble estas ebla', diris Bill al tio. 'Ĉi tie iradis ja multaj. Sed mi ne supozas, ke oni ĝuste ĉi tie mortbatis ilin, aŭ ke ili ĝuste ĉi tie malsatmortis. Envenis al mi nun la nura penso, ke la mino pro sabloŝtormo aŭ per tertremo aŭ per per montfalo aŭ per io simila estis ŝutkovrita. Kaj ĉar de la hispanoj neniu revenis, ili ĉe tio estis kunŝutkovritaj. Ili estis ŝutkovritaj en la proksimo de la mino. Kvankam tiu brakosto ankaŭ tute bone povas aparteni al iu, kiu serĉis ĉie tie antaŭ ni kaj mortis ĉi tie, sed tute same bone eblas, ke tiu ĉi brakosto apartenas al iu el la ŝutkovritaj hispanoj. Kaj se ĉi tie kuŝas lia brakosto, kuŝas ankaŭ tute proksime lia skeleto. Kaj se ni sekvas la skeleton, ni eble trovas ankaŭ la minon. Mi pensas, ke ni foje fosu ĉi tie ĉe la fajrotruo.'

Ili fosis kaj trovis efektive la ceterajn partojn de la skeleto, pecon post peco. Ili fosis plu en la cirklo kaj trovis duan skeleton. Ili fosis plu en la direkto de la dua skeleto kaj venis sur trian. Kaj tiel ili trovis la direkton, el kiu la montfalo aŭ tertremo venis. Ili sekvis al la vojo kaj elfosis ilojn, kaj fine ili malkovris orbulojn, kiu evidente estis disipitaj.

'Ni havas la minon. Kion fari nun?' diris Bill. 'Ni voku la aliajn', diris unu el ili.

'Ke vi estas azeno, mi sciis ĉiam', diris la tria. 'Sed, ke vi estas tia granda bovo, tion mi ne sciis. Ni bonkondute fermtenos la buŝon kaj diros nenion. Ni reiros kun la aliaj post kelkaj tagoj. Kaj post kelkaj semajnoj ni triope denove venos solaj ĉi tien kaj ekspluatos la minon.'

Pri tio ankaŭ la triopo konsentis. Ili kunkolektis la malmultajn orbulojn kaj enpoŝigis ilin, por ke ili povu aĉeti bonan ekipaĵon por tio. Tiam ili zorgeme ree ŝutkovris ĉion. Sed antaŭ ol ili povis kovri ĉion, proksimiĝis alia . La viroj de alia misfide rigardis la fosadon, kaj tiam diris unu el ili: 'He, vi buboj, kion vi ludas ĉi tie? Ĉu vi volas deteni nin de la sankta meso?'

La triopo kontestis, ke ili trovis ion, kaj ke ili volis trompludi. Ekestis kverelo. Kaj kvazaŭ la aero estus forportita la paroladon de la unua, en la sama horo ĉi tie kolektiĝis du pliaj j. La unua kaj la dua, kiu surprizis la unuan, estis ĝuste ekde la momento pretaj interkonsentiĝi fari pakton, ĉe kiu la ceteraj tri ja estis ekskludataj, kiam la du aliaj ĉi tie preskaŭ samtempe alvenis.

Nun kompreneble la dua tuj retiriĝis de la preskaŭpakto kaj kulpigis la unuan n pri perfido. Unu el la viroj estis elsendita por voki ĉi tien ankaŭ la lastan. Kaj kiam ĝi estis alveninta, oni interkonsiliĝis. Oni decidis pendigi la tri membrojn de la unua, pro la intencita defraŭdo.

La tri viroj estis pendigitaj. Neniu protestis, ĉar forfalis tri pretendataj partoj, kiuj nun estis dispartigendaj inter la ceteraj dekdu viroj.

Tiam oni eklaboris kaj malfermis la minon. Estis efektive neelĉerpeble riĉa mino. Sed post kelke da tempo la nutraĵoj fariĝis tiom raraj, ke kvin viroj estis elsenditaj por alporti ilin.

Harry Tilton, kiu mem estis rakontinta la historion al mi, diris tiam, ke li estas kontenta pri tio, kio ĝis tiam fariĝis lia parto, kaj ke li volas formigri kun la kvin viroj, kiuj alportu la nutraĵojn. Li prenis sian parton kaj foriris. En la banko oni pagislini por tio dudekok mil dolarojn. Por la mono li aĉetis al si bienon, kie li setlis por ĉiam.

La kvin viroj, kiuj foriris por la nutraĵoj, aĉetis pakĉevalojn, pli bonajn ilojn, abundajn nutraĵojn, kaj registrigis sian rajton pri parto de la mino. Poste ili revenis.

Kiam ili alvenis la minon, ili trovis la kampadejon terenbruligita, kaj la postlasitajn virojn murditaj, aŭ pli ĝuste dirate, mortbatitaj de la indiĝenoj. La oro ne estis tuŝita. Se oni juĝas laŭ la spuroj, okazis terura batalo, en la tempo, kiam la viroj estis for por aĉeti nutraĵojn. La revenintaj viroj entombigis siajn mortigitajn kamaradojn kaj komencis plu labori en la mino.

Pasis nur tri aŭ kvar tagoj, jen la indiĝenoj revenis. Ili estis pli ol sesdek virojn fortaj. Ili tuj atakis ilin kaj mortigis nun ankoraŭ la ceterajn virojn. Sed unu el tiuj viroj ne estis mortigita, sed nur tre grave vundita. Kiam li rekonsciiĝis, li rampadis antaŭen. Dum tagoj aŭ semajnoj. Li ne sciis tion. Fine trovis lin bienisto kaj kondukis lin hejmen. Li rakontis siajn travivaĵojn. Sed antaŭ ol li povis priskribi la lokon, kie ĉio ĉi okazis, li mortis je siaj vundoj.

La bienistoj de la regiono, kie la viro mortis, ekiris por trovi la orminon. Ili serĉis multajn semajnojn, sed ili ne trovis ĝin. Harry Tilton, kiu estis irinta al unu el la nordaj ŝtatoj, eksciis de la aferoj, kiuj okazis ĉi tie, nenion. Li ne plu zorgis sin pri tio, li vivis kontente en sia bieno kaj supozis ĉiujn siajn kamaradojn, kiuj fosis kun li, riĉaj aŭ bonstataj viroj, kiuj, akirinte sufiĉe da oro, vojaĝis al la oriento. Li mem estis silentema homo. Li parolis pri tio, ke li akiris sian monon per orfosado. Sed tio ne estis nekutima. Ĉar li ne troigis, sed, se li jam parolis pri sia orfosista tempo, nur tute normale kaj simple rakontis, tiu riĉa mino tute forgesiĝis.

Sed iom post iom la onidiro pli kaj pli konkretiĝis, ke Tilton akiris sian monon en malmultaj tagoj. Tion li ne kontestis. Kaj el tio oni konkludis, ke la loko, kie li estis fosinta la oron, devas havi riĉajn trezorojn. Pli kaj pli da fortunĉasantoj urĝigis lin ellabori planon, tiel ke oni povu retrovi la minon. Li fine vere faris tion. Sed intertempe pli ol tridek jaroj estis pasintaj. Lia memoro ne estis plu tiom bona. Mi formarŝis kun unu el la kolonoj, kiuj iris laŭ la plano.

Ni trovis ĉiujn ĉi lokojn, kiujn Tilton priskribis. Sed la minon mem ni ne trovis. Eble ĝi estis ŝutkovrita plian fojon pro montfalo aŭ per tertremo, aŭ la indiĝenoj forviŝis ĉiujn spurojn, kaj tiukaze ili faris tion tiom bone, ke troveblis nenio. Ili ne volis havi homojn en sia regiono; ĉar tia mino estus loginta centojn da homoj kaj la regiono estus ĵetita en tian tumulton, ke la vivo, kiun ili estis kutimigintaj vivi, estus fuŝita.

„Ja, se oni povus trovi tian minon“, finis Howard sian rakonton, „ jen oni estus la gajninto. Sed pro tio oni eble serĉas dum sia tuta vivo kaj trovas nenion. Tio estas tiel kiel kun ĉiu alia negoco. Se oni trovas la ĝustan negocon kaj oni bonŝancas, oni havas sian orminon. Ĉiukaze, kvankam mi estas jam olda knabo, mi ĉiam denove partoprenas, se orofosado komenciĝas. Sed oni bezonas kapitalon, tiel, kiel por ĉiu alia afero.“

La historio, kiun Howard ĵus rakontis, entenis nenion, kio kuraĝigas, kaj nenion kio avertas onin. Estis kutima orfosista rakonto, sendube vera, sed tamen ĝi sonis fabeleca. Sed ĉiuj historioj, kiuj rakontas pri riĉaj gajnoj sonas fabelecaj. Por gajni oni devas riski ion. Kiu volas havi oron, devas serĉi ĝin. Kaj Dobbs decidis en tiu nokto serĉi oron, eĉ se li estus ekipita nur per poŝtranĉilo.

Nur unu demando estis, ununura demando ceteris, kiu ŝovis sin en sian planon. Ĉu li iru sola aŭ kun Curtin aŭ kun la olda Howard aŭ kun Curtin kaj Howard?

Gloso
Beachcombers = strandovaguloj, do uloj, kiuj rastas la terenon por trovi iom da manĝo aŭ valoraĵojn