Hans-Georg Kaiser's articles with the keyword: besto

  • Cezar: Uro (poemo)

    - 17 May 2010
    Uro - Auerochse / elmortinta - ausgestorben
    http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-uro-rimpoemo.html Cezar Uro Ur' iris, spiris kun plezur', ĝi fortis tre laŭ la statur'. Ur' ĉasis kun galopa kur'. Perdiĝis tamen ĝia spur'. PS: Laŭ la ĉineska poemskemo Dekses-Silabo

  • Hans-Georg Kaiser: Kaj tamen (prozpoemo) + Hans-Georg Kaiser: Und dennoch (Prosagedicht)

    - 09 Aug 2012
    Kaj tamen (Ĉu tiuj okuloj povas mensogi?)
    Hans-Georg Kaiser Kaj tamen Mi ne skrapas je la kvina la pordon. Mi ne hurlas kvazaŭ ammalsana. Mi ne disŝiras pro sopiro al vi vian tapiŝon kaj viajn ŝuojn. Mi ne mordas poŝtoficistojn gamben, kiuj volas transdoni amleterojn al vi. Mi ne manĝas vin kun haŭto kaj hararo, se vi plukas florojn por avino en via rozoĝardeno kaj ĉe tio tiel favorplene endormiĝas, ke mi povus tuŝi vin je la nazo. Mi ne bojas pro kolero, ĉar vi denove ne rimarkis, kiom volonte mi volus leki ĉiujn…

  • Hans-Georg Kaiser: Tri simioj (prozpoemo) + Hans-Georg Kaiser: Drei Affen (Prosagedicht)

    - 18 Apr 2009
    La tri simioj
    Hans-Georg Kaiser Tri simioj Nek aŭskultu malbonan, nek vidu malbonan, nek diru malbonan. Tion instruas al ni la tri simioj, opinias japanaj saĝuloj en la oriento. "Nek aŭskultu malbonan, nek vidu malbonan, nek parolu malbonan." Tio estas konsiloj nur por malkuraĝuloj, oni opinias pri la tri simioj okcidente. Hans-Georg Kaiser Drei Affen Höre weder Schlechtes, noch sehe Schlechtes, noch sage Schlechtes. Das lehren uns die drei Affen, me…

  • Hans-Georg Kaiser: Elefantoj + Elefanta simileco (du rimpoemoj pri elefantoj)

    - 13 Jun 2012
    Elefant
    Hans-Georg Kiaser Elefantoj Griza elefant' paŝas tra la land', ĉiam laŭ komand'. Laŭta elefant' kiel trumpetant' petas vin pri plant'. Drinka elefant', la biertrinkant', serĉas eĉ post vand'. Forta elefant' levas kun konstant' arbojn, ne pro vant'. Saĝa elefant' paŭzas ĉe la rand', fajfas jam pri grand'. https://cezaroriginaloj.blogspot.com/ Hans-Georg Kaiser Elefanta simileco Homoj estas…

  • Cezar: Tigro, tigro! (poemeto)

    - 28 Feb 2010
    tigroŝuo - tigerschuh
    http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-tigro-tigro-rimpoemo-lau-cinesko.html Cezar Tigro, tigro! Tigro, tigro, kun flav' kaj stri-nigro, al la hom' senpova. Do ne plu bontrova. Var' nur, varo sur felobazaro. PS: laŭ ĉinesko Tiaoxiaoling, la malpoemo al poemo de Viktoro .

  • Hans-Georg Kaiser: Survoje al Skarabio (fablo) + Hans-Georg Kaiser: Auf dem Wege nach Käferland (Fabel)

    - 03 Feb 2014
    Fajroskarabeto
    Hans-Georg Kaiser Survoje al Skarabio aŭ: La transformiĝo Ankoraŭ ni vivas. Ankoraŭ ni baraktas, ankoraŭ ni estas homoj laŭ la nomo de nia specio. Sed atendu nur iomete, baldaŭ ankaŭ ni estos nur plu skaraboj, kiuj pro humileco kaj malkuraĝo rampos surgenue en la keloj de niaj perditaj esperoj sen ankoraŭ rigardi al la suno, kun niaj nazoj en la sterko de nia skarabiga sterkosocio. Atendu nur iomete, baldaŭ ankaŭ vi estos nur plu skarabohomo kun uniforma skarabovizaĝo kaj uniform…

  • Hans-Georg Kaiser: Revina (rimpoemo)

    - 26 Jun 2015
    Belulino kun scivolulo
    Hans-Georg Kaiser Revina Revina volus mare veli, la tutan mondon tiel celi, sed car ŝi ne la monon havas, ŝi hejme restas, reve bravas. Se iam helpus al ŝi banko, ŝi tuj forvelus kaj kun danko. Ŝi lasus la amikon hejme, lin adiaŭus senprobleme. Ŝi globotrotus sen programoj, kaj montrus sin en panoramoj. Ŝin viroj sekvus kiel muŝoj, avidaj ĉiuj pri kunkuŝoj. Lastfine kantus ŝi en bando, revenus eĉ al la hejmlando, kaj tie ŝi koncertojn donus - se la amik' ŝin ne malspron…

  • Hans-Georg Kaiser: Revomevo (rimpoemo + foto)

    - 24 Aug 2012
    fotis Natali, Mevo
    Hans-Georg Kaiser Revomevo Mevo, mevo, blanka mevo, kvazaŭ revo estas mevo. Jen sopiro, rev' de viro, in-inspiro laŭ zefiro. Mevo, mevo, for de l' devo estas mevo – bela revo! PS: Iam verkite por la supra foto de Natali el la urbo Krapotkin. https://cezaroriginaloj.blogspot.com/

  • Matenstelo: Kokino (rimpoemtraduko)

    - 03 Sep 2013
    Stacidoma kokino - Bahnhofshuhn
    Kristiano Matenstelo Kokino Stacidome iras en malĝusta lok' la kokin'... Foru ĝi. Kie li? Ĉef' de l' staci'? Ĉu do l' fin' de l' kokin'? Estu esper'! Laŭtu nia vok'! Al ĝi nia tuta simpati'! Eĉ ĉi tie, kie "ĝenas" - ĝi! tradukis Hans-Georg Kaiser Christian Morgenstern Das Huhn In der Bahnhofhalle, nicht für es gebaut, geht ein Huhn hin und her... Wo, wo ist der Stationsvorsteh'r? Wird dem Huhn man nichts tun? Hoffen wir es! Sagen wir es laut: dass ihm…

  • Fratoj Grimm: Vulpo kaj anseroj (fabelotraduko laŭ la unua eldono) + Brüder Grimm: Der Fuchs und die Gänse (Märchen)

    - 02 Jul 2012
    Gaja migranto Vulpo - heiterer Wanderer Fuchs
    Fratoj Grimm Vulpo kaj anseroj 86.Unua volumo La vulpo iam venis al herbejo, kie sidis grego de belaj, grasaj anseroj, jen ĝi ridis kaj parolis: „ Hehe, mi alvenas ja kiel vokite, vi sidas bele kune tiel, ke mi povos manĝi vin laŭvice.“ La anseroj gakis terurigite, eksaltis kaj komencis tre mizere petegi pri sia vivo. Sed la vulpo parolis: „ Neniun gracon al vi, vi devos morti!“ Fine iu el ili ekkuraĝis kaj diris: Se ni tamen lasu nian junan freŝan vivon, montru ununuran gra…

  • Hans-Georg Kaiser: Ni estis en Varen (prozpoemo)

    - 08 Jul 2013
    Waren - D  (Germanio)
    Hans-Georg Kaiser Ni estis en Varen (poŝtvara saluto) Ni estis en Varen inter multaj varoj kaj aĉetis varojn, ĉar ni ne volis vidi marojn, nur novan varon, kiam ni estis en Varen. Ni aĉetis varon ankoraŭ neniam en Varen. Varanoj estis raraj en Varen, ĉar ili jam en Borneo estis varoj. Glosoj Varen = Waren (urbo en la nordo de Germanio) waren = ili estis (en la germana) varo en la germana = Ware var…

  • Vilhelmo Buŝ: Per pinta plumo trafi la kernon (artikolotraduko)

    - 04 Jun 2013
    Vilhelmo Buŝ: Maks kaj Moric ĉasas majskarabojn
    Vilhelmo Buŝ Per pinta plumo trafi la kernon La malicaj buboj Maks kaj Moric, la pia Helena aŭ la malbonŝanca korvo Joĉjo Hukebajn - la figuroj de la desegnaĵisto kaj poeto Vilhelmo Buŝ ankoraŭ nun entuziasmigas la publikon. Kun siaj humurplenaj bildstriaj rakontoj li apartenas al la patroj de la modernaj bildstrigazetoj kaj animataj filmoj. Estis bridita korvo, kiu tiam interesigis la 35-jaran Vilhelmo Buŝ kaj havigis ideon al li. La evidente ruza birdo servis kiel modelo por…

  • Peeraerts: Kapdoloroj (foto) + Hans-Georg Kaiser: El la ĉielo (rimpoemo)

    - 04 Nov 2013
    Vere stulte
    Hans-Georg Kaiser El la ĉielo (libere laŭ Lutero) El la ĉielo venas mi, alportas bonon nur por vi. De la bonaĵoj, vere multe. Pri tio kantas mi nun stulte. Sur vian kapon fekas mi, ke bone kresku, kara, vi. Mi monumentojn tre beligas aliaĵn birdojn eĉ instigas. PS: Laŭ foto "Kopfschmerzen" de Paŭlo Peeraerts el ipernitio, vidu la foton supre. https://cezaroriginaloj.blogspot.com/

  • Hans-Georg Kaiser: Vulpino (rimpoemo por foto)

    - 24 Jan 2014
    Vulpino
    Hans-Georg Kaiser Vulpino Vulpino revas dum la festo pri postoparta bela vesto. Se ĝin la ruĝa vost' ne ĝenus, ĝi minijupon prenus. https://cezaroriginaloj.blogspot.com/

  • Pigoj perceptas sin mem en speguloj (artikolotraduko)

    - 20 Apr 2015
    Pigo perceptas sin mem en spegulo
    Pigoj perceptas sin mem en speguloj Pigoj perceptas sin mem en speguloj. Per tio ili montras kognajn kapablojn, kiujn ĝis tiam povis montri nur homoj kaj homsimioj. Tion pruvis sciencistoj ĉirkaŭ la psikologo Helmut Prior de la universitato Frankfurto. Ili kroĉis rekonilon al korpoloko de pigoj, kiujn la birdoj ne povis vidi. Sed en la spegulo la pigoj malkovris la rekonilon - kaj provis ĝin atingi per sia beko. (PLoS Biology, online) La sciencistoj konkludas el tio, k…

  • Ringelnac: En la parko (rimpoemtraduko)

    - 10 Apr 2012
    Ringelnatz: En la parko
    Joakimo Ringelnac En la parko Ĉe eta arbet' staris kapreolet' en reva beat' en kviet', je l' dudektria kaj du. Je la kvara de fest' mi revenis en fru'. Jen plu revis ankoraŭ la best'. Mallaŭte mi iris - sen spir' kun diskret' - kontraŭ la vent' ĉe l' arbet'. Mi tuŝis la beston je unu heliks'. Jen ĝi estis el gips'. tradukis Hans-Georg Kaiser Joachim Ringelnatz Im Park Ein ganz kleines Reh stand am ganz kleinen Baum Still und verklärt wie im T…

  • Tri simioj! (artikoltraduko el Vikipedio)

    - 18 Apr 2009
    La tri simioj
    Tri simioj laŭ Vikipedio La tri simioj (jap. sanzaru/san’en oder sambiki no saru) havas sian originon en japana proverbo kaj tie karakterizas ekzemplodone bonan konduton kontraŭ la malbonon. ORIGINO La proverbo „Nek vidi (malbonan), nek aŭskulti (malbonan), nek diri (malbonan)" estas parto de la instruo de la budhaa dio Vadjra. Ĝi supozeble venis en la oka jarcento de Barato trans Ĉinio al Japanio kaj fariĝis tie konata kiel „mizaru, kikazaru, iwazaru“. En la…

  • Hans-Georg Kaiser: Voko de l' papilio (rimpoemo)

    - 17 Feb 2021
    Bunta papilio
    Hans-Georg Kaiser Voko de l' papilio Bela bunta papilio vokis min sen vort' al si. Kia viglo kaj pasio, kia flugo kun graci'! Min fascinis ĝia belo, la perfekta harmoni', ĝia danco en la helo, la flirtado ĉirkaŭ mi. Perpleksigis min la vesto de l' ensorĉa belulin'! Ho, plej bela dam' de l' festo, mi adoras, amas vin!

  • Hans-Georg Kaiser: Sciuro estas sciuro (rimpoemeto)

    - 17 Apr 2013
    Sciuro humuremas
    Hans-Georg Kaiser Sciuro estu sciuro Ĉu sciuro sen humuro saltus plu sur iu spuro? Ĉu ĝi grimpus do petole, ĉu ĝi manĝus tiel drole? Ĉu ĝi vivus kun plezuro en ebonkolora turo? Ĉu ĝi estus eĉ elkore gardohundo kaj fervore? https://cezaroriginaloj.blogspot.com/

  • Hans-Georg Kaiser: Fino de heliko (rimpoemo)

    - 10 Apr 2012
    Heliko
    Hans-Georg Kaiser Fino de heliko Heliko venis al la limo kaj tie pensis tuj kun timo, ke ĝi ja ne limako estas. Ĉu ne pli saĝus, se mi restas? Ĝi rampis tamen trans la limon, plu sentis en la koro timon. Jen kaptis ĝin la doganisto, tre alte ranga oficisto. "Vi kial portas domon, besto? Kun hejm' vi estas, sed sen vesto?" "Mi, la helik', laŭlime iras kaj iom da aero spiras." "Ĉu vi por via domo pagis aŭ simple trans la limon vagis?" "La pluvo min ĉe l' pago ĝenis, ega…

  • Kritikataj ursofeloj (artikolotraduko)

    - 13 May 2015
    URSOFELO KRITIKATA Bestprotektantoj postulis novajn ĉapelojn por la reĝa korpogvardio Londono. Ili estas 45 centrimentojn altaj, havas tradicion preskaŭ ducentjaran kaj troviĝas en ĉiu fotoalbumo de Londonturisto - la nigraj ursofelĉapeloj de la reĝa korpogvardio. Sed, se okazus laŭ la bestprotektantoj, neniuj nigraj ursoj plu mortus, nur por esti transformitaj en kapkovrilojn por la fieraj ruĝ-nigre vestita gvardio. Post kiam artfela kopio de la ĉapeloj ne trapas…

  • Hans-Georg Kaiser : Schwanenhälse (Reimgedicht)

    - 12 May 2013
    Kiĉa cigno
    http://hansgeorgkaisergedichte.blogspot.de/2013/05/hans-georg-kaiser-schwanenhalse.html Hans-Georg Kaiser Schwanenhälse Hälse, die sich stolz verbiegen. Schwäne, die im Wasser liegen. Menschen, die sie wild begaffen, auf der Jagd, um Kunst zu schaffen. Einer von den edlen Rittern darf mit seinem Brot sie füttern, was die Schwäne stumm genießen, die uns forsch entgegenstießen. Hoch gereckten Hauptes streben sie herbei in sanftem Schweben.…

  • Hans-Georg Kaiser: Aŭtorado katdormeja (rimpoemo por foto)

    - 31 Mar 2015
    Katdormejo aŭtorado
    Hans-Georg Kaiser Aŭtorado katdormeja "Por la dorm' loĝeja lok'!" estas ne por mi la vok'. Mi sur aŭtorado dormas; tio korpon bele formas. Restu for pri katkaban', eble eĉ kun kata pan'! Estu mia dorm' agrabla gumomola, ne sursabla. Se min vekos la maten', mi foriĝos tuj sen pen'. Se la aŭto ekveturos, mi per unu salt' surspuros. https://cezaroriginaloj.blogspot.com/

  • Cezar: Sankta besto (poemo)

    - 28 Jul 2010
    bovino melkenda - zu melkende Kuh
    http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-sankta-besto-tia-bovo-tre-dikfela.html Cezar Sankta besto Tia bovo tre dikfela foje revas, ke ĝi devas manĝi tiom ĝis ĝi krevas. Ĝi nur staras, kaj ĝi faras ja neniom aŭ nur iom. Sankta besto rajtas tiom. Ne mirindas kaj ne indas pigra vivo en sankteco. Kie restas jen la deco?

  • Hans-Georg Kaiser: Cikonio kaj urbestro (rimpoemo)

    - 02 Apr 2012
    cikonio sur tegmenta nesto
    Hans-Georg Kaiser Cikonio kaj urbestro Ennestas juna cikonio el fora lando Liberio! Sur alta loko de tegmento eltenas ĝi jen eĉ en vento. Urbestro bone ĝin komprenas, kaj tial multe pri ĝi penas. Kun cikonioj sur la domoj pliiĝas ankaŭ idaj homoj. La kara viro bone scias, ke nia land' pri beboj krias. Li tial kreis tian neston, por havi ofte bebofeston. https://cezaroriginaloj.blogspot.com/

  • Hans-Georg Kaiser: Ĉevalsorto (rimpoemo por foto)

    - 24 Apr 2012
    tirĉevalo
    Hans-Georg Kaiser Ĉevalsorto Ĉeval' kun ĉaro sur la korto atendas jam kun sia forto. Ĝi volas tra arbarojn troti, ĉe tio ĉion belan noti. Ĉeval' atendas veturantojn, ĝi krome ŝatas belajn kantojn. Se ĉiuj bele hele ridas, la mastro apenaŭ ĝin bridas. Ĉevalo staras sur la korto. Estas, ĝi scias, ĝia sorto. La saĝa besto eĉ ne plendas. La sort', jen tio, kio endas. https://cezaroriginaloj.blogspot.com/ https://cezarfotoj.blogspot.com/

  • Hans-Georg Kaiser: Sovaĝaj porkoj (rimpoemo)

    - 26 May 2015
    Apro
    Hans-Georg Kaiser Sovaĝaj porkoj Sovaĝa estas mi kaj forta porko, kaj tamen vivas ni ne en Novjorko. En roto sentas mi min kvazaŭ hejme. Sed vivas ni pro vi ne senprobleme. Arbare loĝas ni dum tuta jaro en paca harmoni' sen tro da faro. Se homoj nin ne sovaĝe ĉasus, jen nia viv' ĉe l' fin' pli bone pasus. Ekde novembro sin la aproj ĉasas. Bataloj por aprin' de nun amasas. https://cezaroriginaloj.blogspot.com/

  • Berlino. Musoj fuĝas pro frido en konstruaĵon de la germana federacia parlamento

    - 15 Jan 2010
    Cezar: Prefere malstreĉiĝi en muskaptilo ol esti viktimo de enuo kaj de monavido.
    http://popularscienco.blogspot.de/2013/08/musoj-fugis-pro-frido-en-la-konstruajon.html DESINFEKTISTOJ PRO INVADO DE MUSOJ EN BATALO Musoj fuĝis pro frido en la konstruaĵon de la germana federacia parlamento Berlino. Por savi sin kontraŭ frido, glacio kaj neĝo musoj enpenetris la germanan federacian parlamentejon. La administrado komisiis laŭ Bild-Zeitung desinfektiston, por ke tiu batalu kontraŭ la ronĝuloj en parlamentejo, en kiu kunsidas la konstantaj parla…

  • Hans-Georg Kaiser: Verda krokodilo (rimpoemo)

    - 15 Dec 2009
    Verda krokodilo
    Hans-Georg Kaiser Verda krokodilo Mi estas verda krokodil' kaj vivas dece en trankvil'. Ĉu en la klubo, ĉu ĉe plaĝo, mi agas ruze kaj kun saĝo. Mi serĉas manĝon kun fervor' kaj voras ĉion kun furor'. Eĉ vortojn de poet' mi glutas. Sed – ve – silentas mi, eĉ mutas! Ho, Esperanto estus rev', se regus min ne nur la dev'! Mi lingve tial krokodilas. En Esperanto mi ne brilas. https://cezaroriginaloj.blogsp…