Hans-Georg Kaiser
Ni estis en Varen

(poŝtvara saluto)

Ni estis en Varen
inter multaj varoj
kaj aĉetis varojn,
ĉar ni ne volis vidi marojn,
nur novan varon,
kiam ni estis en Varen.

Ni aĉetis varon
ankoraŭ neniam
en Varen.
Varanoj estis raraj
en Varen, ĉar ili jam
en Borneo estis varoj.




Glosoj

Varen = Waren (urbo en la nordo de Germanio)
waren = ili estis (en la germana)
varo en la germana = Ware
varano = kaj ano de varo kaj homvoranta reptililo el la subordo de la lacertuloj en Afriko kaj Suda Azio, ekz. en Borneo


https://cezaroriginaloj.blogspot.de/


Jen la germana versio:
http://www.ipernity.com/blog/28475/92164