http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2015/05/cezar-sovagaj-porkoj-rimpoemo.html


Cezar
Sovaĝaj porkoj

Sovaĝa estas mi
kaj forta porko,
kaj tamen vivas ni
ne en Novjorko.

En roto sentas mi
min kvazaŭ hejme.
Sed vivas ni pro Di'
ne senprobleme.

Arbare loĝas ni
dum tuta jaro
en paca harmoni'
sen tro da faro.

Se ne la homoj nin
sovaĝe ĉasus,
jen nia viv' ĉe l' fin'
pli bone pasus.

Ekde novembro sin
la aproj ĉasas.
Bataloj por aprin'
de nun amasas.