http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/04/cezar-autentika-sciuro-rimpoemo.html


Cezar
Sciuro estas sciuro

Ĉu sciuro sen humuro
saltus plu sur iu spuro?
Ĉu ĝi grimpus plu petole,
ĉu ĝi manĝus tiel drole?

Ĉu ĝi vivus kun plezuro
en ebonkolora turo?
Ĉu ĝi estus eĉ elkore
gardohundo libervole?