http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/06/vilhelmo-bus-la-fama-karikaturisto.html


Vilhelmo Buŝ
Per pinta plumo trafi la kernon


La malicaj buboj Maks kaj Moric, la pia Helena aŭ la malbonŝanca korvo Joĉjo Hukebajn - la figuroj de la desegnaĵisto kaj poeto Vilhelmo Buŝ ankoraŭ nun entuziasmigas la publikon. Kun siaj humurplenaj bildstriaj rakontoj li apartenas al la patroj de la modernaj bildstrigazetoj kaj animataj filmoj.




Estis bridita korvo, kiu tiam interesigis la 35-jaran Vilhelmo Buŝ kaj havigis ideon al li. La evidente ruza birdo servis kiel modelo por unu el liaj plej ŝatataj figuroj: la malbonŝanculon Joĉjo Hukebajn (Hans Huckebein). Sed la desegnaĵoj ne eble ekestis sur papero, kiel oni povus supozi tion. Vilhelmo Buŝ metis ilin per ekzercitaj strioj sur lignotabulojn, el kiuj metiisto poste skulpturis kliŝojn. En julio de la jaro 1867 aperis la bildostria sekvo en kvar partoj en la semajna revuo „Pri kontinento kaj maro“.

La legantoj entuziasmiĝis por la fibubagoj de la impertinenta korvo, kiu pelmeligis la bone ordigitan loĝejon de la brava „onjo Lotte“ en mallonga tempo. Hukebajn enviciĝas en la multajn unikajn rakontojn, konsistantajn el koncizaj spritaj versoj kaj trafantaj karikaturoj, per kiuj Buŝ amuziĝis pri la hipokrita moralo de la civitanoj kaj la filistra limigiteco de la ĉiutaga tiama vivo.

Interese estas, ke la simpatioj de la leganto ofte estas direktataj al la fi-aganto anstaŭ al la viktimoj. Buŝ per tio endubigas la kutiman ordon de la aferoj. Sed la rakontoj tamen plej ofte finiĝas per venko de la justeco – kiu efektiviĝas de tempo al tempo sufiĉe kruele. Tiel ankaŭ ĉe Joĉjo Hukebajn: li trinkas tro da likvoro kaj pro tio per ŝnuro stranguliĝas en la trikfadeno de onjo Lotte. Buŝ tiras la konkludon pere de la onjo: „Malic' jen lia ĉefplezur', kaj tial pendas ĝi je ŝnur'!“


Jam frutempe entuziasmigita de la desegnado



Vilhelmo Buŝ naskiĝis la 5-an de aprilo en la jaro 1832 en Wiedensahl ĉe Hanovro en familio de komercisto. Ĉar post li naskiĝis ankoraŭ pliaj gefratoj – fine estis ses da ili - la domo fariĝis tro malgranda. Tiel oni konfidis la naŭjaran Vilhelmo al lia onklo Georgo Kleine, kiu estis pastoro en Ebergötzen ĉe Göttingen. Li subtenis la multflanke talente dotitan knabon kaj zorgis por privata instruiĝo. Interalie Vilhelmeto lernis desegni kaj skizis kun granda fervoro kaj plezuro siajn unuajn figurojn.

15-jara la matematike talente dotita Buŝ komencis je deziro de lia patro la studadon de maŝinkonstruado en Hanovro. Sed li eltenis tion nur tri jarojn. En 1851 li fine sekvis al sia vera destino: la arton. Entuziasmigite de la grandaj flandraj kaj holandaj majstroj de la 16-a kaj 17-a jarcento, li volis fariĝi pentristo. Li vizitis akademion en Düsseldorf, Antverpeno kaj en Munkeno. Sed la severa studenta vivo aŭ kiel li nomis tion mem: „La makuletado en la antikvaj haloj“ ne plaĉis al la neadaptita kontraŭemulo. Buŝ apud la studado iris aliajn vojojn: li eĉ ludis kun la penso komenci novan vivon kiel abelbredisto en Brazilo.


Stultaĵetoj fiksitaj en bildoj




Sed lia emo al desegnado estis pli forta. En 1854 la ambicia pentristo aliĝis la artan unuiĝon „Juna Munkeno“, kie oni kantis kaj drinkis kaj krome petole mistifikis unu la alian, kiel rakontis Buŝ mem – por li fonto de gravaj instigoj. Intense li studis krome la korpokonstruon de homoj kaj bestoj. Surbaze de tiuj ekkonoj li kreis siajn karakterizajn gajan kaj samtempe dramecajn bildostriajn rakontojn. Buŝ ekkomprenis: „Oni estas homo kaj refreŝiĝas kaj edifas sin volonte je la malagrablaĵetoj kaj stultaĵoj de aliaj homoj.“ Tiu koncepto funkciis: Publikaĵoj en gazetoj kiel la satiromagazino „Flugantaj folioj de Munkeno“ (Münchner Fliegende Blätter) kaj „Bildofolio de Munkeno“ (Münchner Bilderbogen) fariĝis grandaj sukcesoj. Liaj plej famaj figuroj estas certe la fi-buboj Maks kaj Moric. Buŝ rakontis iliajn fi-bubagojn kontraŭ respektpersonoj en desegnaĵoj kaj rimoj, kiuj plenigas tutan libron. Post kiam eldonisto el Dresdeno rifuzis la manuksripton, Buŝ vendis en 1864 la rajtojn pri la rakonto por mil guldenoj al la munkena eldonisto Kasper Braun. Ridinda sumeto, se oni pripensas, ke tiu gajnis per ĝi grandan kapitalon. Buŝ lernis el tio: Por la sekvaj rakontoj li elkontraktis pli bonajn kondiĉojn kaj fariĝis finance sendependa.

Ĉu „veneno por la junularo“?


Ĉu filistra moralo ĉu hipokriteco – Buŝ surkornigis ĉion, kion li observis ĉe siaj tempaj kunuloj. Al multaj tiu moko plaĉis, sed al kelkaj ĝi estis dorno en la okulo. En 1883 aflikita kritikanto priskribis „Maks kaj Moric“ kiel unu el la plej danĝeraj venenoj, kiuj faras la junularon, kiel oni ĉie lamentas, tiom orgojla, malobeema kaj frivola.“ Aliaj verkoj troviĝis en la cenzurlisto kaj oni ne rajtis presi ilin pro laŭdira neĉasteceo. Tamen Buŝ pli kaj pli famiĝis, kio ne tre nplaĉis al la „apartemulo“, kiel li foje mem priskribis sin.

Pentristo de mil olepentraĵoj

Buŝ serĉis la retiriĝitecon, en kiu li plej bone povis labori en sia vivo. En 1872 li forlasis la urbegon Munkeno kaj reiris en sian naskiĝlokon Wiedensahl, kie li loĝis ĉe la familio de sia fratino. Li vivis de siaj tantiemoj kaj dediĉis antaŭ ĉio al la verkado kaj pentrado. Ne tre konate estas, ke li kreis krom siaj mondfamaj desegnaĵoj ankaŭ proksimume mil da oleopentraĵoj. Sed li ne montris ilin al iu, ĉar ili ŝajnis al li tro malbonaj en komparo al la verkoj de siaj flandraj idoloj. Buŝ eksterlande estis unu el al plej sukcesaj germanlingvaj aŭtoroj de la tiama tempo. Je lia sepdeka naskiĝtago eĉ la imperiestro sendis bondeziran telegramon al li. Sed la vivo de la viro, kiu neniam edziĝis deruliĝis kviete kaj fine li eĉ tute retiriĝis. Buŝ estis tiel kontenta kaj verkis: „ Mi en soleco vivas bone. Ne traktas iu min fripone.“ Sian lastan vivtempon la granda desegnaĵisto pasigis ĉe sia nevo en Mechtshausen en la montaro Harco, kie li mortis en la jaro 1908. La maniero de Buŝ desegni homojn kaj bestojn en movoj metis novan normon kaj fariĝis modelo en la tuta mondo. Tiel la ideo de la usona bildstrigazeto „The Katzenjammer Kids“, kiu aperas ekde 1897 - kaj per tio estas la plej malnova seninterrompe daŭrigata bildstria vico de la mondo - reiras al desegnoj de Vilhelmo Buŝ. La gazeteldonisto Randolph Hearst, kiu entuziasmiĝis pri Buŝ, postulis de sia desegnisto, ke tiu orientiĝu je „Maks kaj Moric“. Ankaŭ la desegnaĵistoj de la Disney-industrio, kiuj devas regi por la produktado de animataj filmoj la dispartigon de movoj en diversajn bildojn, rigardis kun granda intereso la verkojn de Buŝ. Tiel Buŝ por multaj ekspertoj nun apartenas al la prapatroj de la bildstriaj filmoj.

kompilis kaj tradukis Donjo & Cezar
plej parte laŭ la poŝtgazeto
"poŝtfreŝa" (postfrisch)