http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2012/04/fino-de-heliko-poemo.html

Cezar
Fino de heliko


Heliko venis al la limo
kaj tie pensis tuj kun timo,
ke ĝi ja ne limako estas.
Ĉu ne pli saĝus, se mi restas?

Ĝi rampis tamen trans la limon,
plu sentis en la koro timon.
Jen kaptis ĝin la doganisto,
tre alte ranga oficisto.

"Vi kial portas domon, besto?
Kun hejm' vi estas, sed sen vesto?"
"Mi, la helik', laŭlime iras
kaj iom da aero spiras."

"Ĉu vi por via domo pagis
aŭ simple trans la limon vagis?"
"La pluvo min ĉe l' pago ĝenis,
egale kiom ajn mi penis."

"Vi ŝajnas lerta mensogisto,
eĉ ne limak' laŭ mia listo,
mi metos vin al la serpento,
atendos vin venena dento."

Kaj kiom ajn la kara petis,
la oficist' ne helpopretis.
Li ŝtopis ĝin en etan glason
kaj eĉ ne sentis embarason.

La domo ĝian vivon prenis,
ĉar la helik' kun konko venis.
Se ĝi alvenus tute nuda,
li eble malpli estus kruda.