Vasilij Eroŝenko
Antaŭdiro de la ciganino


Mia kara, mia bona,
mia nobla belulin’!
Ciganino diras veron,
ciganin’ ne trompas vin.

Scias mi knabinajn revojn,
la sekretojn de la kor’.
Scias mi pri malfeliĉo,
scias mi pri amdolor’.

Kredas vi, ke la feliĉo
estas via vera sort’.
Kredas, ke belec’ kaj amo
Akompanos vin ĝis mort’.

Kredas vi, ke ne ŝanĝiĝas
vira amo sub la sun’.
Kredas vi, ke la amikoj
ne perfidos sub la lun’.

Kredas vi, sed mia kara,
mia nobla belulin’!
Kredu min, mi diros veron,
ciganin’ ne trompos vin.

Daŭra amo, daŭra ĝojo
estas vana belesper’:
En la mond’ ŝanĝiĝas ĉio;
Ĉio pasas sur la ter’.

Pro l’ amat’, pro la amikoj
Venos plej malĝoja hor’.
Kaj por ĉiam nur sopiro
restos en la juna kor’.

Mia kara, mia bona,
vin kompatas ciganin’ :
Plej fidataj vin perfidos,
Plej amataj trompos vin.

Mia kara, mia bona,
kompatinda belulin’!
Ciganino vin kompatas,
sed ne povas helpi vin.

Ne ekzistas ja sorĉado
kontraŭ la fatala mort’.
Ne ekzistas talismanoj
kontraŭ malbenita sort’.

Sed memoru, ne forgesu,
mia kara belulin’!
Estas io en la mondo,
kio ne perfidos vin.

Tio estas la ponardo,
tio estas mortvenen’ ;
kiam ĉio vin perfidos,
ili estos vera ben’.

Vi memoru, ne forgesu,
mia nobla belulin’!
En la venĝ’ ponard’ vin helpos,
mortvenen’ ne trompos vin.

Mia kara, mia bona,
mia nobla belulin’!
Ciganino diras veron,
ciganin’ ne trompos vin.

https://cezarkulturo.blogspot.com/