http://cezarfotoj.blogspot.de/2014/06/cezar-dancanta-akvoguto-akvarelo.html




Cezar
Dancanta akvoguto

(akvarelo)

Jen dancanta akvoguto, kiu iam falis sur mian akvarelfolion. Ŝajne intence, por montri al mi kaj al ni ĉiuj kiel fantasta kaj fantaziplena estas mondo. Mi ne devis pentri ĝin, tion la guto faris mem, ĉar ĝi saltis en la ĝusta momento sur la ĝustan lokon de la malseka folio. Mi ne devis fari multon por krei unikan akvarelon: mi nur aldonis la lupeon, la akvopunktetojn kaj la kadron al la dancanta akvoguto. Tiel efemera akvoguto kvazaŭ eterniĝis en la arto. Tio vere ne estas ĉiutaga, ĉu ne? (cez)


La supra originala versio malsupre trovis ĝemelon, kiu estas neonluma variaĵo kreita de mi en la programo Picasa.


La bildo havas enorman simbolan signifon: se eĉ akvoguto dancas sur akvarelfolio, aŭ se Leonardo da Vinci desegnis la biciklon eĉ kun la ĝusta dentrada aparaturo ĉirkaŭ 400 jarojn antaŭ la produktado de la unua biciklo, fakte nenio maleblas en la mondo. Oni tute troigas la devigon per la sorto aŭ per fatala ekonomio laŭ Marx. La vivo estas antaŭ ĉio nekredebla hazardo, ne la sekvo de iu neevitebla neceso, sed universa miraklo. Kaj ankaŭ la arto estas antaŭ ĉio pura hazardo, ĝi tute dependas de hazardoj kaj de unikaj homoj, kiuj kreis la unikan artverkon iam en unika momento. Se ne estus individuoj kaj hazardoj, ne estus arto. Do, ĉiu el ni, ĉar ni ĉiuj estas unikaj kiel folioj en arbo, enorme gravas, ĉiu povas krei grandan, se li fidas pri si, se li permesas arton, unikecon en si kaj ĉe si.

Unikeco en stultiga amassocio estas rara, tre rara, ni do gardu ĝin kvazaŭ per aglookuloj kaj pli atenteme ol ormontojn. Se ni iom ĉiuj pli konscius pri la unikeco de l' vivo kaj de l' arto ekestinta el ĝi, ni agus tute alie kaj kiel homaro ne idiote plu detruus ĉion, kion la naturo, kaj poste ni mem kreis.

Nur vivo kreas vivon, sed morto ĉiam kreas nur morton, egale en kiu formo. Vivo estas arto kaj arto estas derivaĵo de l' vivo. (cez)