http://cezarfotoj.blogspot.de/2015/06/cezar-dentradulo-rimpoemo-por-foto-de.html




CEZAR
DENTRADULO


Mi povas vidi vin en felo,
tra via haŭto el mielo.
Mi fiksas vin per ŝtalokuloj
kaj vidas, ke vi estas nuloj.

Maŝina estas mi, ne drola,
nur por rezisti tre malmola.
Sed, se vi tiel plu min gapos
mi vin tuj per martelo frapos.

Kaj se vi pensas, ke mi aĉas,
jen sciu do, ke vi nur klaĉas.
Se estas hom' sen fantazio,
li vidas nur sin mem post ĉio.

PS: Spontane verkita por tiu ĉi konstruktivisma foto de David Sn.