Hans-Georg Kaiser
Bugivugi-piano


"Sen bier' muzik' ne sonas",
nin la pianist' admonas.
"Sen bier' pian' ne ludas,
aŭ la sonoj sobre krudas."

La muzik' bezonas fluon
kaj biero peras ĝuon.
Tuj bieron do alportu,
ke muziko mia fortu."

Refr. (dufoje):
"Sen bier' pian' ne ludas,
aŭ la sonoj sobre krudas."


PS: Bugivugio estas Boogie-Woogie, jen ritma variaĵo de la bluso, mododanco. Bugiviugi-piano kun iom da fantazio similas al tiu foto de David Sn. Nur la biero sur la piano ankoraŭ mankas:).

Denove mian specialan dankon por la foto al vi, David! (HGK)


https://cezaroriginaloj.blogspot.com/