Hans-Georg Kaiser
Aĉeti liberon


Bonvolu, unufoje liberon,
jam artplene enpakitan,
kiel eble plej malkaran
en poŝoformato,
sed kun elektra torĉo
kaj sanktula aŭreolo.

Ĝi ne dolorigu
kaj ne faru problemojn
al mi, se mi havas ĝin.
Krome ĝi ne kontraŭdiru ion.

Ĝi ne tranĉu en la fingrojn
de la pugno en mia pantalonpoŝo kaj
mi devas havi la rajton redoni ĝin,
se ĝi ne plu plaĉas al mi.

Bonvolu do, unufoje liberon
je kreditkarto,
aŭ prefere eĉ
partopage.

Dankon,
sinjoro vendisto,
mi tre ĝojas.
Ĉe vi efektive ĉio
aĉeteblas.

Hans-Georg Kaiser
Pri libero


Iom da libero ne indas la penon, aŭ ni celu la tutan aŭ neniun, libero en katenoj neniam povas esti kontentiga libero. Liberon oni deva spreni kaj permesis al si. Surgenue oni ne povas liberigi sin kaj aliajn. Krome: libero estas ĉiam konkreta, ne ekzistas libero sen enhavo, la demando en la senco de Maks Stirner estas ĉiam la sama: Libera de kio kaj por kio, ĉu? Abstrakta libero sen enhavo estas ridinda aŭ tute malgrava.

Liberdiino, kiu ne diras al ni, kiun konkretan liberon ŝi celas, estas nur fanfaronulino pri abstrakta libero aŭ eĉ volas trompi nin. Arto pro la arto estas bela ludo, sed ne pli ol tio, se mankas konkretaj celoj.

Krome validas: Inter sklavoj oni ne povas esti libera, nur inter liberaj homoj. Ni, la bestecaj homoj devas havi antau ĉio kompaton pri ni mem. Kiu malestimas sin mem, tiu ankau aliajn ne povas estimi.

La plej grava bazo, la fundamento, de la humaneco estas la interhoma solidareco, kaj tiu devas inkludi nian naturon, nian socian kunvivon. Liberon oni atingas per multaj konkretaj liberoj, kiujn oni konkeras iom post iom. Tio estas eterna batalo, kiu neniam finiĝos. Eĉ ne post trimil jarcentoj. Revolucioj estas nur la lokomotivoj de la progreso, sed kompreneble ne mirakla sorĉilo por ĉio. Ĉiam estos lumo, kaj ĉiam estos tenebro, kiu provas neniigi la lumon. Ankaŭ post ĉiu tielnomata revolucio. Paradizo sen inferaj inkludaĵoj, kiel videblas ankaŭ ĉe Hieronimo Boŝ, ne imageblas. Kaj la diabloj en la infero neniam estas tute sen kulturo, ĉar boneco kaj malico eterne batalas reciproke, ĉie kaj en ĉiu.

Mia prozpoemo en tiu senco estas nur moko, nur ironio, ĉar libero kompreneble ne aĉeteblas, aŭ nur koste de aliaj. Neniu libero estas sen mallibero. Tio estas dialektika proceso. Tamen libero ne ĉiam nur pecon post peco havigeblas, ekzistas ja momentoj, kiam la akvo bolas kaj ŝanĝiĝas en liberiĝantan nebulon. Jen la momento, kiam aŭtentika liberdiino dancas sur la barikado. Estas ino, kiu elkrias, kion ŝi celas konkrete. Ne estas senpolitika belulino, kiu demetis la kapon en la vestejo, ĉar ŝi ne plu bezonas ĝin en la teatraĵo de l' mondo, ĉar ŝi supozas, ke sufiĉas esti bela por konkeri la mondon, kvankam ŝia pikema laŭrokrono alludas ion tute alian. (HGK)

https://cezaroriginaloj.blogspot.com/